bulteno n-ro 4
SALUTON!
Antaŭ dek jaroj la 30-an de novembro kunvenis amikoj kaj respektuloj de d-ro Kálmán Kalocsay kaj fondis societon por honoro al la cent-jara klasikulo de la Esperanta kulturo. La ĉeestantoj (21 personoj) unuanime akceptis la proponitan celon kaj la regularon, oni elektis la estraron.
La ĉefurba Juĝistaro (Budapest) la 29-an de januaro 1992 registris nian societon sub la nomo Dr. Kalocsay Kálmán Baráti Társaság/Amika Societo de D-ro Kálmán Kalocsay.
Kvankam la ekonomiaj ŝanĝoj malfavore efikis ankaŭ al nia agado (ĉesis E-kluboj, gravaj E-revuoj, la E-elsendo de Hungara Radio), tamen estis ankaŭ ĝojigaj eventoj.
Ĵetu preterflugan rigardon al la vojo farita dum la forpasintaj dek jaroj:
- Miskolc 1994.02.27. La Nord-Hungarlanda Esperanto-Asocio inaŭguris memortabulon en la strato, kiu portas a nomon de Dr. Kalocsay Kálmán.
- Renoma latva skulptisto J. Strupulis kreis medalojn pri Kalocsay kaj Baghy.
- Antaŭ la bedaŭrata ĉesigo de la E-dissendoj fare de amikino É. Farkas Tatár, ofte ni aŭdis pri Kalocsay aŭ ĝuis liajn poemojn kaj poemtradukojn.
- G. Kurucz plurfoje okaziĝis tutlandan E-traduk-konkurson por mezlernejoj honore al Kalocsay.
- Okaze de la 105-jara naskotago de Kalocsay B. Batta aranĝis tuttagan solenaĵon en Abaújszántó.
- En la forpasintaj dek jaroj geamikoj per artikoloj aŭ prelegoj rememoris pri Kalocsay. Nome: I. Bácskai U, K. Balogh, B. Batta, d-rino M. Boulton, A. Csiszár, I. Ertl, K. Fajszi, d-ro I. Ferenczy, I. Gulyás, R. Haupenthal dediĉis apartan n-ron de IF al Kalocsay, S. Jakab, G. Kurucz, J. Major U, J. Marík U, d-ro Á. Máthé, d-rino J. Farkas, d-ro L. Molnár, L. Molnár (Sárospatak), S. Neilande, Patay János, H. Resende, Shi Chengtai, T. Svendsen, H. Vatré U, V. van Themaat U, R. kaj P. Thorsen, d-ro B. Wacha.
- Ni ŝuldas dankon al redaktoroj pro la aperigo de niaj sciigoj kaj artikoloj: I. Ertl (Esperanto), G. A. Bays (Fonto), R. Haupenthal (Iltis Forumo), L. Szilvási (Eventoj), Shi Chengtai (Penseo), I. Gulyás - J. Patay (Hungara Fervojista Mondo), G. Kurucz (Juna Amiko), S. Neilande (Latvia Esperantisto), M. de Zilah (La Gazeto), Tibor Papp en la Debrecena Bulteno estigis novan rubrikon: Kalocsay Klubo.
- Per gravaj dokumentoj, fotoj, kaj indikoj riĉigis nian arĥivon:
A. Ahlrén, P. Avar U, J. Cziboly, Z. Czupkallo, I. Ertl, R. Haupenthal, M. Juhász, T. Kereszthegyi, P. Kristek U, Zs. Maróti U, d-ro Á. Máthé, I. Mészáros, M. Groth, J. Patay, d-ro I. Pethes, A. Ponori Thewrewk, O. Princz, d-ro Á. Rátkai, I. Sirkó, d-rino M. Szabó, R. Thorsen, d-ro B. Wacha.
- Grupeto ĉe UEA - sub la gvido de M. van Oostendorp - entajpadas la korespondadon inter Kalocsay kaj Waringhien kaj metas ĝin en formon, kiu ebligas sciencan pristudon.
- Aperintaj libroj de kaj pri Kalocsay:
- SENDEMANDAJ RESPONDOJ. Parto de LINGVO, STILO, FORMO de Kalocsay). Jekaterinburg: Sezonoj. 1992. 28 p.
- VERSOJN ONI NE AĉETAS. Postlasitaj originalaj poemoj de Kalocsay. Vieno: Pro Esperanto. 1992. 23 cm, 64 p.
- DIINO HERTHA. Postlasitaj, parte erotikaj noveloj de Kalocsay. Chapeco-SC. Brazilo: Fonto. 1992, 21 cm, 72 p.
- IN MEMORIAM. Dr. Kalocsay Kálmán. Abaújszántótól az Eszperantó Parnasszusig. Budapest: 1994. 20 cm, 100 p. Ilustrita.
- JOHANO LA BRAVA de S. Petőfi. En paralelaj Esperanta kaj ĉina tekstoj. Reĉinigis Li Naixi laŭ la reviziita traduko de Kalocsay. Hubei-a E-Asocio. 1997. 20 cm, 64 p.
- SENVUALE. Listo pri la pseŭdonimoj de Kalocsay kun klarigoj. Budapest: 1999. 21 cm, 25 p.
- La Petőfi Irodalmi Muzeo kaj Literatura Centro (Budapest) aperigis la TRAGEDION de I. Madách sur CD-ROM en 20 lingvoj (en 25 tradukoj), inter ili ankaŭ la Esperantan tradukon de Kalocsay. La disko estis prezentita en la Frankfurta Librofoiro en 1999.
- NI KANTU! Represita eldono. 2000. 16 cm, 62 p.
- JOHANO LA BRAVA. Bildrakonto. Adaptaĵo de la poemfabelo de S. Petőfi. Esperantigitaj versoj de Kalocsay. Dekdu koloraj bildoj laŭ la freskoj de B. Sándor. Budapest: KAL-ĉI Dokumentaro. 2001. 22 cm, 37 p.
- OMAĜE AL K: KALOCSAY. Pri lia vivo kaj plena verkaro. Budapest: KAL-ĉI Dokumentaro:
1-a volumo: EL ABAÚJSZÁNTĂ“ ĜIS LA ESPERANTO PARNASO. Parte ampleksa biografia kompilaĵo. Kun 65 fotoj. l998. 30 cm, 143 p.
2-a volumo: Poeto de la Internacia Lingvo.1999. 30 cm, 110 p.
3-a volumo: Tradukinto de la Internacia Lingvo. 2000. 30 cm, 112 p.
4-a volumo: La proza verkisto kaj tradukinto. 2000. 30 cm, 75 p.
5-a volumo: Lingvisto kaj gramatikisto. 2001. 30 cm, 112 p.
6-a volumo: La redaktoro. Literatura Mondo - Budapeŝta Skolo. 2001. 30 cm, 78 p.
- Profundan dankon al O. Buller, I. Ertl kaj S. Milojeviĉ, kiuj helpis disvastigi la Kalocsay-librojn.

Karaj Geamikoj, certe vi rememoras, ke niaj Cirkuleroj ĝis septembro de 1994 (11 numeroj) aperis en formato A/4, tajpitaj per skribmaŝino kaj multobligitaj per karbonpapero. Poste amiko G. Kurucz kompostis kaj multobligis ĝis la fino de 1999 entute 15 numerojn. En la jaroj 1998/99 evidentiĝis, ke pro la malfavoraj cirkonstancoj apenaŭ estis okazintaĵoj pri Kalocsay publikinda cirkulere. Pro tio laŭ la decido de ĝenerala kunsido ekde 2000 ni elsendas ununuran Cirkuleron, respektive la jarraporton, kaj samtempe ni ĉesigis la kotizpagon.
Laŭ la deziro de kelkaj amikoj ni redaktas novan komunikilon sub titolo KAL-ĉI Dokumentaro, kies rubriko Historio enhavas mozaikojn el la vivo kaj riĉa verkaro de Kalocsay. Por tiuj materialoj la Cirkulero ne estus konvena aperloko. Ĝia jara abono ne estas pli alta ol estis la kotizo: 600 HUF aŭ 6 IRK stampitaj.
Membraro de la Societo
La nombro de la aktivaj membroj estas 45. Dekkvar personoj estas eksterlandanoj. ĉi-jare mi perdis unu amikinon: Etelka Schwartz. Ni ne forgesu pri niaj forpasintaj geamikoj, kiuj klopodis por realigi niajn celojn. Iliaj nomoj kun kruceto legeblas sur la 2-a paĝo.
Novaĵoj Okaze de la 110-jara Kalocsay ni omaĝis al lia memoro per la libro: EN SUPERLATIVO. Ĝi enhavas 88 poemdediĉojn. Bukedo de liaj epitetoj kaj bio-bibliografiaj notoj de la aŭtoroj kompletigas la 152 p. ilustritan volumeton.
Pliaj omaĝoj:
- La belega blazono de la familio Panda estas enkadrumita. Sur la muro de nia sidloko (placo Zsigmond) estas lokita nomtabulo de la Amika Societo de D-ro Kálmán Kalocsay.
- Aperis tradukoj de Kalocsay: Fragmentoj el la INFERO kaj la soneto de Dante: Mia Sinjorino. (En: V. Russo: DANTESKAJ ITINEROJ Red. N. Rossi. Napola Esperanto-Asocio. 2001. 21 cm, 85 p.).
- T. Carr en eseo sub titolo: Tra la Łtormo - Kolomano Kalocsay sur 6 paĝoj analizas la poemojn. (En: RUBENAJ REFRENOJ. Red. P. Gubbins. Berkeley: Bero. 2001. 22 cm, 53 p.).
- Al la Espero de M. Csokonai Vitéz. Poemtraduko de Kalocsay. (En: DB 2001, julio, n-ro 125).
- D. Bérci: Memori pri Kalocsay. La "Titana Skolo". (En: DB 2001, n-ro 125).
- A. Csiszár: Kálmán Kalocsay - Lia memoro en la jaro 2001. (En: HFM 2001, n-ro 2).
- La 25an de septembro en la Budapesta Klubo prelegis d-ro Á. Máthé sub titolo: Triobla datreveno de Kálmán Kalocsay. ĉeestis ĉ. 30 personoj.
- Dum la Naŭa Internacia Esperanta Semajno de Kulturo kaj Turismo (2001.09.29/10.06) oni rememoris pri la 110-jara Kalocsay.
- Amiko B. Batta sciigis nin, ke la urbestro en Abaújszántó fariĝis Z. Soltész. Li estas amiko de Esperanto kaj bone zorgas pri la Kalocsay-memorĉambro.
Persone
Kun bedaŭro ni sciiĝis pri la krizo de UEA kaj la demisio de niaj amikoj: Osmo Buller, ĝenerala direktoro, István Ertl redaktoro de Esperento kaj pri la pensiiĝo de Simo Milojeviĉ, gvidanto la libroservo de UEA. Pri la kaŭzo de la demisio publikajn leterojn kaj la koncernan komunikon de la nova estraro de UEA oni legas en Eventoj (2001, n ro 213) kaj Heroldo de Esperanto (2001, n-ro 13). Poste ni sciiĝis, ke s-ro Milojeviĉ (iama ĝenerala direktoro) prokrastis sian pensiiĝon por helpi la agadon de la nova ĝen. direktoro, krome li transprenas respondecon super la Biblioteko Hodler.
- Nova adreso de amiko Zbigniew Czupkallo: ul. Pólnocna 10. PL 24-220 NIEDRZWICA DUZA. Pollando.
- Sub titolo "IDOBELISÉG ÉS ASPEKTUALITÁS A MAGYARBAN lingvistika verko de B. Wacha. Budapest: Akadémiai Kiadó. 2001. 24 cm, 101 p.
- S. Beke: GLACIFLOR' EN MIA MAN'. Poemoj por infanoj. El la hungara tradukis T. Papp. Eldono de Debrecena E-Societo. 20 cm, 58 p. Ilustrita.
- B. Eichkorn, sacerdoto de la germana diocezo Freiburg, kaj aliaj proponis la beatigon de prelato Johann Schleyer (aŭtoro de Volapük 1879/80). Por la beatigo internacia komitato kolektas apogajn subskribojn. Do apogdeklarojn sendu al la sekretario: Reinhard Haupenthal. BP 19, FR-84340 MALAUCÉNE, Francio. Ret-poŝto: SchleyerKomitee@aol.com.
- Al la Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke (STUDIEN ZUR INTERLINGVISTIK/STUDOJ PRI INTERLINGVISTIKO) kontribuis amikoj:
D-ro B. Wacha: Antaŭ-Susurumo: Fragmentoj el verkata studo pri René de Saussure. (19 p.);
- D-ro Á. Rátkai: Ido en Hungario (15 p.).
- La 21-an de Novembro en la Civila Radio (Budapest) oni aŭdis interparoladon kun d-rino Zs. Á. Berényi pri la framasonismo. Samtempe en iu kulturdomo ŝi prelegis sub titolo: "Puky Miklós genfi nyomdája" (La presejo de M. P. en Genf).
- La 27-an de Novembro en la Budapeŝta E-klubo O. Princz prelegis pri la lingvoj de EU.
- Ĵus aperis libroj ĉe Iltis:
- R. Haupenthal: Prof. Dr. Siegfried Lederer (1861-1911) und die Volapük-Zeitschrift "Rund um die Velt" 15 p.
- R. Haupenthal: La legendo pri suspendo. Dokumentoj pri la intelekta-morala dekadenco de la Akademio de Esperanto. 24 p.
L. Zamenhof: Kurze Mittheilung über die internationale Sprache Esperanto. En la germanan trad. W. H. Trompeter. Kun postnoto de R. Haupenthal. 28+4 p.
El la gazetoj
- Esperanto (2001, aprilo)
- I. Ertl: La ruĝa krajono de Rob Moerbeek. (Interparolo kun la oficisto de UEA, okaze de lia pensiiĝo).
- O. Princz: Kial ne profiti per Esperanto?
Esperanto (2001, majo)
- O. Buller: Ne kulpas la mortintoj.(Trarigardo de la membrostatistiko de UEA).
H. Kahlau: ĉirkaŭ ĉiu. (Poemtrad. de I. Ertl).
- J. Camacho: La profeto el Pedras, (Pri la romano de G. A. Bays).
Esperanto 2001, julio-aŭgusto)
- O. Buller: Voĉo de Esperanto. (Pri la reeho al la artikolo de D. Blanke: Kiu bezonas civiton?
Esperanta libromerkato: Furoro. (Statistiko pri la venditaj libroj de UEA).
- T. Papp: "Ne tuta mortos mi ..." (Recenzo pri la omaĝa kolekto. Puskin: 200.JAROJ).
Esperanto (2001, septembro)
- O. Buller: De elekto al demisioj. Repr. en: Eventoj, 2001, n-ro 0218.
- Fonto (2001, n-ro 247)
- G. A. Bays: Torben Kehlet, mia majstro kaj amiko, adiaŭ! (Li mortis la 31-an de majo 2001).
- Hungara Fervojista Mondo (2001, n-ro 2)
- I. Gulyás: Pri la nova horarlibro. (En la oficiala horarlibro legeblas la klariga teksto ankaŭ en Esperanto).
IFEF kongresis en ĉehio
- J. Patay: Eŭropo bezonas fervojon - Hungario kreas Eŭropan fervojon.
Pri la Alp-Adria komunumo, kaj ties nova fervojlinio. (Kun F. Kapcsándi).
--- 2001, n-ro 3:
- I. Gulyás: Pri la jarkonferencoj
La 86-a Universala Kongreso de Esperanto.
- J. Patay: Eŭropo bezonas fervojon ...
La hungara fervojo havas futuron en Eŭropo.
2001, n-ro 4:
- I. Gulyás: Strategio (Laŭ la decido de ĝenerala kunsido de HEA).
IFEF estrarkunsido en Italio.
- J. Patay: La nova horaro validas ĝis la jarfino de 2002.
Eüropo bezonas fervojon Hungario kreas Eŭropan fervojon.
- Eventoj (2001, n-ro 0213)
- Demisletero de la ĝenerala direktoro de CO
Eventoj (2001, n-ro 0214)
- L. Szilvási: Grandaj ŝanĝoj en la centra oficejo.
- Debrecena Bulteno(2001, julio, n-ro 125)
- T.Papp: ĉu pordo "fermite"?!
- I. Deák: Cent elektitaj perloj el ĉinio. Recenzo pri la libro "Antologio de ĉinaj Poetoj" tradukitaj de T. Papp kaj É. D. Kovács.
- A. Csiszár: Antaŭ 40 jaroj mortis EMBA.
- I. Nemere: La megero malbenita; L. Szuromi: Du ruslingvaj poemoj pri Petofi - ĉu de Petofi? (Tradukoj de T. Papp).
- T. Papp: 22 poemtradukoj.
- Debrecena Bulteno (2001, septembro, n-ro 126.
- A. Csiszár Antaü 70 jaroj fenikse renaskiĝis Literatura Mondo. Paŭlo Balkányi.
Sándor Vándor, la korus-fondinto.
- F. Glatz: Eŭropa Unio kaj la lingvoj; M. Gergely: Akompanoj; A. Süto: Flugilhava septembro; F. Bokor: Florfesto. Antaŭ la ekspozicio de naturpentraĵoj de Éva Kovács. (Tradukoj de T. Papp).
- T. Papp: 6 Poemtradukoj.
- Heroldo de Esperanto (2001, n-ro 13)
- T. Papp: Civitanoj tie ĉi.
- (2001, n-ro 14 É. Farkas-Tatár: Vorto de Espero.
Laŭ la Regularo de la Kalocsay Societo ĉi-jare finiĝis la mandato de la nuna estraro. Dum la ĝenerala kunsido - okazinta la 1-an de decembro en 2001 - oni elektis la novan estraron por kvinjara periodo. Jen:
Prezidanto: Ada Csiszar (reelektita)
Vicprezidantoj: Barnabas Batta (reelektita), D-ro Imre Ferenczy (reelektita), Istvan Meszaros (novelektita), d-ro Blazio Wacha (reelektita)
Sekretario: D-ro Arpad Mathe (reelektita)
Kasisto: Istvan Meszaros
En la Kontrola Komisiono:
Tivadar Kereszthegyi kiel gvidanto (reelektita)
Jozsef Cziboly (reelektita)
Geza Kurucz (reelektita)
******
Amika Societo KALOCSAY
Zsigmond tér 1/b
H-1023 BUDAPEST 2:2001
Tel: +36-1-3261312
E-poŝto: 

