Sonkasedo: Dinnyés: AL VENKO!

      Jozefo Dinnyés estas unu el la plej konataj gitaristoj-kantistoj por la mezaĝa generacio en Hungario, kiu sole per sia gitaro amuzis, kantigis tutan generacion. En 1985 li konatiĝis kun la ideo de Esperanto, kaj per helpo de la brila traduko de Imre Szabó li produktis sian unuan Esperantan albumon, kiu estis eldonita de LINGVO-Studio (eldonejo de Eventoj). Inter la 16 kantoj de la albumo troviĝas ne nur liaj propraj kantoj, sed ankaŭ la melodiigitaj versoj de famaj Esperantaj poetoj kiel Baghy, Zamenhof, R. Schwartz k.a.
      Kiel aĉeti la kasedon?
      Sube vi trovas ĉiujn tekstojn de la kasedo. Se la kantoj plaĉas al vi, kaj vi volas havi la kasedon, vi povas aĉeti ĝin kontraŭ 9.9 eŭroj ĉe la retbutiko de Flandra E-Ligo, ĉe Libroservo de UEA - aŭ vi povas rekte mendi ĝin ĉe ni. Por tio sendu 9.9 eŭrojn al nia UEA-konto ELLS-S aŭ egalvaloron en nacia valuto (hungaroj 1500 forintojn) en simpla fermita koverto al nia adreso: LINGVO-Studio, eldonejo Eventoj, pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario.



    Tekstoj de la kantoj

    Ĉiam denove Violono savita Al venko! Estu niaj fortoj
    Mi ne timas Polvohomo Miajn sonĝojn Vane
    Alportu florojn Verdikto Siberia lulkanto Hungara etudo
    Perlamoto Aĝoj de l’ homo Almozulo Ho, mia kor’!



    Gyula Baghy: AL VENKO!

      Jen granda tag’:
      flirtas la flag’,
      ŝvelas la brustojn nova sento.
      Triumfa kant’
      de Esperant’
      eĥas miloble tra l’ silento.
      Ĝojrozo pompas sur la vang’,
      aklame kantas ĉiu lang’:
      “Al venko! Al venko!
      Al fina glora venk’!
      Al venko! Al venko!
      Al fina glora venk’!”

      Jen verda stel’
      lumas al cel’.
      Vojon ĝi montras al homaro.
      Pro sankta flam’
      mortos malam’,
      falos en polvon ĉiu baro.
      Ĝi kreas por eterna glor’
      la novan mondon en la kor’.
      “Al venko! Al venko!
      Al fina glora venk’!
      Al venko! Al venko!
      Al fina glora venk’!”

      Homama ver’
      regos sur ter’.
      Bonon alportos nia peno.
      Post vivofin’
      sekvos ja nin
      de la homaro ? danka beno.
      Libere flirtu verda flag’,
      proksime estas jam la tag’
      “Al venko! Al venko!
      Al fina glora venk’!
      Al venko! Al venko!
      Al fina glora venk’!”



    József Dinnyés: Ĉiam denove

      Estu eble eĉ sen makuloj,
      ĉu amikos al vi ĉiuj bonuloj
      Al estonto jam ni rigardu:
      florojn de pasinto ne plu ni gardu!

      Nove, reprove, ĉiam denove,
      se falante, restarante,
      tiel ni venkos!

      Tagoj ĉiuj vicas forkure,
      eĉ minuto sola pasu ne nule!
      Sciu, ke ni vivos sekure
      Se kunfirmi estos por ni nature!

      Nove, reprove, ĉiam denove,
      se falante, restarante,
      tiel ni venkos!

      Traduko: Imre Szabó



    József Dinnyés: Estu niaj fortoj

      Ĝojan vivon por ni ĉiuj
      amikecon por ni ĉiuj
      kaj estimon por ni ĉiuj
      Estu niaj fortoj
      nur la puraj vortoj ?
      ni fariĝu amikoj!

      Plenrespekton por ni ĉiuj
      puran koron por ni ĉiuj
      honestecon por ni ĉiuj
      Estu niaj fortoj
      nur la puraj vortoj ?
      ni fariĝu amikoj!

      Vivajn rajtojn por ni ĉiuj
      vervajn verkojn por ni ĉiuj
      veran juĝon por ni ĉiuj
      Estu niaj fortoj
      nur la puraj vortoj ?
      ni fariĝu amikoj!

      Lulan amon por ni ĉiuj
      lumajn voĉojn por ni ĉiuj
      liberecon por ni ĉiuj
      Estu niaj fortoj
      nur la puraj vortoj ?
      ni fariĝu amikoj!

      Traduko: Imre Szabó



    Ludoviko Lazaro Zamenhof: Ho, mia kor’

      Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
      El mia brusto nun ne saltu for!
      Jam teni min ne povas mi facile,
      Ho, mia kor’!

      Ho, mia kor’! Post longa laborado
      Ĉu mi ne venkos en decida hor’?
      Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,
      Ho, mia kor’!



    Sándor Weöres: Hungara etudo

      Birdo sidas branĉon oran,
      flutas milde kanton molan,
      ŝafo sidas alton foran,
      plukas citron gajsonoran.

      Jen mi havas branĉon koran,
      sur ĝi pomon ruĝkoloran,
      se vi petus tiun solan ?
      jen nu, prenu ĝin konsolan!

      Traduko: Imre Szabó



    Raymond Schwartz: L’ almozulo

      Ĉiutage kun vespero
      Venas almozulo,
      Kaj li staras longajn horojn
      Ĉe la stratangulo.

      Viro eble kvindekjara
      Kun mizera masko,
      Tial, ke kompaton veki
      Estas lia tasko.

      Ftiza tuso temp-al-tempe
      Skuas lian kapon,
      Pli insiste li etendas
      Grasmakulan ĉapon.

      Li al bonaj virinetoj
      Bruan dankon maĉas,
      Post avaraj senkoruloj
      Li indigne kraĉas.

      Kaj senbrue, malrapide,
      Kiel li alvenas,
      Li, parenc’ de noktaj ombroj,
      Lame sin fortrenas…

      Ĉiutage kun noktmezo
      Brute sen kompato
      Ŝiras min el sana dormo
      Bruo sur la strato:

      L’ almozulo kun kolegoj
      Dancas farandolon
      Kaj ebriaj ili grakas
      Venĝan karmanjolon.



    József Dinnyés: La diversaj aĝoj de l’ homo

      En supra ĉambro, lulo… lulo…
      Anĝele dormas la etulo:
      Etaĝo.

      Sed baldaŭ li el dorm’ sin ŝiras
      Kaj pri la bela mondo miras:
      Miraĝo.

      Jam ne plu side li tamburas,
      Sed tra la dom’ esplore kuras:
      Kuraĝo.

      Kun vundoj li (kaj sen rubandoj)
      Revenas el stratbubaj bandoj:
      Bandaĝo.

      Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo
      Knabinon ĉien sur la vojo:
      Vojaĝo.

      Al ŝi li donas sian nomon
      Por fondi kune novan domon:
      Domaĝo.

      Li tiam estas tre utila
      Fortika viro, kvankam vila:
      Vilaĝo.

      Kaj post rapida tempopaso
      Postrestas nur senviva maso:
      Masaĝo.

      P. S.
      Mi ne apliku al Virino
      Ĉi tiun viv- kaj rimo-saĝon,
      Ĉar de l’ komenco ĝis la fino
      Ŝi ĉiam havas saman aĝon:
      Avantaĝo.

      Traduko: Imre Szabó



    Gyula Baghy: La polvohomo meditas

      Multfoje, se la Vivo ardas,
      en amspegulo sin rigardas
      kaj plantas en dezerto rozon,
      pri sinador’ forgesas pozon,
      ebrie volas bruli, flami,
      volupte heni, beste ami,
      saturas tiam min kompren’:
      naskiĝis mi por amgehen’.

      Multfoje, se la Vivo dignas,
      per mejloŝtonoj vojon signas,
      talpfosas sube, flugas agle,
      el polvo levas sin mirakle,
      frakasas, luktas, scias, kreas,
      escepte sin mem ? ĉion neas,
      saturas tiam min kompren’:
      mi estas ? dia suveren’.

      Multfoje, se la Vivo ĉarmas,
      pro propraj sentoj milde larmas,
      por taksi veran altvaloron
      rigardas sian nudan koron
      kaj nutras, helpas, ĝojas, ridas
      kaj altruiste sin dividas:
      saturas tiam min kompren’:
      mi estas ? la ĉiela ben’.

      Multfoje, se la Vivo bojas
      perfide pro mortfalo ĝojas,
      en koto gruntas, stulte mutas,
      senhonte juĝas, persekutas,
      sankcias pekojn, leĝojn gurdas,
      sin kraĉas, trompas, rabas, murdas,
      saturas tiam min kompren’:
      mi estas ? vermo de ingven’.

      La Vivo tiam en mi krizas,
      dolorajn dubojn honte ĉizas
      kaj la jungita homa dio
      fariĝas stupo ? pli nenio,
      mi tiam volus maŝon ligi,
      sur sekan branĉon min pendigi
      kaj langomontre moki vin,
      vi, fie glora homdestin’.



    Domokos Szilágyi: Miajn sonĝojn

      Miajn sonĝojn vi havu,
      viajn sonĝojn mi gardas.
      Ne timante vi bravu
      la sunveno se ardas.
      Ŝultren ĉu vi surprenas
      ŝarĝon de mia sorto!
      Ne plu ni batalemas
      kontraŭ morto per morto!

      Traduko: Imre Szabó



    József Dinnyés: Mi ne timas

      Mi ne timas jam iun!
      Nur tiun, en kiu la malklereco
      kun potenco kuniĝas!

      Vi ne timu jam iun!
      Nur tiun, en kiu la malsaĝeco
      kun diligento kuniĝas!

      Li ne timu jam iun!
      Nur tiun, por kiu la riĉiĝemo
      al akaparo misiĝis!

      Ni ne timu jam iun!
      Nur tiun, por kiu la historio
      indikaro fariĝis!

      Vi ne timu jam iun!
      Nur tiun, por kiu la sindefendo
      estas nure nur atako!

      Ili ne timu jam iun!
      Nur tiun, al kiu servas konscio
      por distreti la justecon!

      Mi ne timas jam iun!
      Nur tiun, en kiu la intimeco
      kun ofendo kuniĝas!

      Vi ne timu jam iun!
      Nur tiun, por kiu la malproksimo
      nestas sur la nazpinto!

      Ŝi ne timu jam iun!
      Nur tiun, de kiu la koro batas
      en la kalsonprofundo!

      Ni ne timu jam iun!
      Nur tiun, de kiu la amo estas
      spegultena sorĉado!

      Vi ne timu jam iun!
      Nur tiun, al kiu la vortoj estas
      nur por kaŝi la sencon!

      Ili ne timu jam iun!
      Nur tiun, por kiu eĉ miaj kantoj
      Senutile forsonas!

      Traduko: Imre Szabó



    József Dinnyés: Nun alportu floron

      Inter ŝtonaj kaj bronzaj monumentoj
      min angore katenas timaj sentoj
      Ronde tiuj arboj gvataj:
      jen soldatoj nekonataj
      reviviĝas en imag’!
      nun alportu floron!
      ne nur floron!
      sed konsolon!

      Sed la ombroj heroaj ne ripozas,
      nin dividas inter ni vive pozas
      kaj alportos ĉi-figuroj
      nur futuron de torturoj
      kaj minacon por la viv’.
      nun alportu floron!
      ne nur floron!
      sed konsolon!

      La pasinton konfese ni alfrontu,
      la pacigajn suferojn ni ne hontu!
      Ni vivante restu fratoj
      kaj mortintaj nekonatoj
      ni fariĝu neniam!
      nun alportu floron!
      ne nur floron!
      sed konsolon!

      Traduko: Imre Szabó



    Ito Saburo: Perlamoto

      En profunda vasta mar’
      ĉe l’ angulo de l’ kviet’
      mite en la ŝela par’
      pace dormis jen konket’.

      Tra mallumo alrigardi
      sopirante al la lun’
      ĝi iom lasis sin ne gardi
      kaj malfermis pordon nun.

      Ondoj ja enĵetis foje
      etan grajnon de dolor’
      en la ŝelojn, ho malĝoje,
      kaj suferas konka kor’.

      Ho, elfluas larma flu’
      ve senĉese el la kor’;
      kaj la larmo trempas plu
      la grajneton kovri for.

      Tiel pasis jar’ post jar’
      kaj korpiĝis el la larm’
      eta lun’ en bril’ kaj klar’,
      la juvel’ de sorĉa ĉarm’.

      Ho ve, ankaŭ ci al mi
      ĵetis grajnon de ĉagren’,
      kaj ploradas tiel ĉi,
      mi sen luno vane jen!



    Gyula Baghy: Siberia lulkanto

      Hirte flirte flugas haroj,
      siblas vintra vent’…
      Morde tordas ŝiras koron
      larmoj kaj la sent’…
      Kant’ patrina plore sonas
      dormas filo en lulil’…
      Noktripozon por li donas
      song’ infana en trankvil’…
      Baju… baju… bajuŝki…
      Dormu sonĝe, dormu vi…
      Ĝemo, ploro kaj dolor’
      flugu for de via kor’!
      “Baju, baju, bajuŝki…
      dormu filo, dormu vi!”

      Brue skue blekas vento,
      knaras ligna dom’…
      Ĝeme treme sin forkaŝas
      besto kaj la hom’…
      Vent’ alportas sangan krion
      tra l’ glacia neĝa val’…
      Lastaspire petas Dion
      preĝ’ de l’ patro en batal’…
      Baju… baju… bajuŝki…
      Dormu sonĝe, dormu vi…
      Ĝemo, ploro kaj dolor’
      flugu for de via kor’!
      “Baju, baju, bajuŝki…
      dormu filo, dormu vi!”

      Prude krude fremdaj homoj
      venas el insid’…
      Trompe rompe sangtriumfe
      venkas la perfid’…
      Kant’ patrina plore sonas,
      dormas filo en lulil’…
      Teran pacon por li donas
      sort’ de l’ patro en trankvil’…
      Baju… baju… bajuŝki…
      Dormu sonĝe, dormu vi…
      Ĝemo, ploro kaj dolor’
      flugu for de via kor’!
      “Baju, baju, bajuŝki…
      dormu filo, dormu vi!”



    Lodeveijk Cornelis Deij: Vane

      Sur arbara muskorando
      morgaŭ sonos la komando:
      Feuer!
      Dekdu pafos kaj mi mortos…
      Dekdu trafos! Ĉu mi fortos
      sur arbara muskorando?
      Feuer!
      morgaŭ sonos la komando.

      Sub folia branĉaltaro
      morgaŭ krios la barbaro:
      Feuer!
      Dekdu fulmoj ? plumbovomo!
      Flustros ulmoj ? Ecce Homo
      sub folia branĉaltaro!
      Feuer!
      morgaŭ krios la barbaro…

      Kapon alte en mateno!
      Morgaŭ krios la malbeno:
      Feuer!
      Dekdu sklavas; mi ? libera!
      Mort’ ne gravas, se fiera
      kapon alte en mateno…
      Feuer!
      vane krudos la malbeno!



    Ferenc Buda: Verdikto

      Herboj kaj glavakroj susuras
      Fera ŝaŭmo akvojn surkuras
      Blua pugno grandas apere
      Brilas kaj potencas ĉiele

      Turojn de la urboj rompadas
      Vitojn de Sodomo disbatas
      Skue tondras jam la ferĉaro
      Min adoptas jen la luparo
      Traduko: Imre Szabó



    Zoltán Zelk: Violono savita el fajro

      Per violono flammordita
      kion fari, povra cigan’?
      ĉu vi magios kanton per ĝi,
      ĉu adobojn faros la man’?

      Trezoro via frakasita,
      ligno karba, pendas la kord’,
      sed provu, eble ĝi eksonos
      kun l’ amara, plora agord’.

      Ĉu kordoj ŝnure riparitaj?
      Tamen eble! provu povrul’,
      ceteron se ne, por ĝemplori
      la minuton de l’ kabanbrul’,

      kiam pepante furioze
      la freneza hirundopar’
      por savi siajn idojn
      flugas al tegmento-flamar’,

      kiam vi hojlis kun la hundo
      la pereon ? en mondekstrem’
      ke grincu via cigansorto
      kun la praa kanisa trem’!

      Tion priarĉu, ĉi-minuton,
      poste dormu ĝis la malsat’
      vin dormi lasas, ĝis l’ oldiĝo,
      ĝis la sterko-, koto-ŝprucad’,

      en argilkav’ vi nostalgios
      pri pasinta lud’ kun angor’,
      memor’ surfalos vin flugcindre
      kaj dikiĝos fulg’ sur la kor’…

      Traduko: Imre Szabó