1100 jaroj en Eŭropo

1100-jara datreveno de landkonkero 1996


En la jaro 1996 Hungario festas la 1100-jaran jubileon de la ekloĝo de la hungararo en Eŭropo. Tiu "landkonkero" en la jaro 896 iĝis aparte grava en la hungara historio: la nomadaj hungaraj triboj tiam setlis en la baseno de Karpatoj, kunfandiĝis kun la tie vivantaj popoloj, kaj komencis tute novspecan vivon. Malfermiĝis la vojo aliĝi al la tiama Eŭropo kaj fondi por si firman ŝtaton.

Klaku por grandigi!En la jaro 1000 estis kronita la unua reĝo, István la 1-a (Sankta Stefano), per krono ricevita de la romia papo, Silvestro la 2-a. La krono simbolis la fondon de la ŝtato kaj de la kristana eklezio. Sekve, fine de nia jarmilo oni jam celebros Milenion (miljaran datrevenon) de la hungara ŝtato.

Ambaŭ gravegaj historiaj jubileoj prezentos festajn okazojn por retrorigardi al la vojo sur kiu la lando alproksimiĝis al Eŭropo, al la ĉirkaŭantaj popoloj, kun kiuj kreiĝis, produktiĝis tiom da spiritaj kaj materialaj valoroj. Paralele kombiniĝos la tradicioj kaj la pasinto kun la perspektivoj de la lando, kiu post jardekoj denove iĝis sendependa ŝtato, jam preparante sin integriĝi al Eŭropo.

La respektindaj burĝaj tradicioj reviviĝas dum la rememorigoj pri la antaŭ-jarcenta Miljariĝa festo – la Miljaro de la landkonkero en la jaro 1896 – kaj pri la formiĝo je moderna, burĝa ŝtato, okazinta ekde la komencaj jardekoj ĝis la fino de la 19-a jc.

La jaro de Miljariĝo, 1896, jam prezentis vere florantan, eŭropecan landon de civitanoj. Budapeŝto tiam fariĝis grandurbo en internacia senco, kaj apud Vieno la ekonomia-spirita centro de Mez-Eŭropo, ankoraŭ ene de la Aŭstra-Hungara Monarkio. Tiam estis inaŭgurita la unua subtera tramo de la kontinento – vera kulmino de la solenaĵoj –, tiam estis konstruitaj eminentaj sciencaj kaj artaj institucioj kiel la Palaco de l' Artoj, Muzeo de Trafikado, Muzeo de la Agrikulturo kaj aliaj gravaj institucioj de la kulturo.

Panoramo-bildo en la Budapesxta Parlamentejo! La solenaĵoj de la 1100-jara jubileo intencas revoki la tempojn de la landkonkero, de la setlado, kaj samtempe aŭtentike prezenti la jarcentlongan procezon de la moderne, burĝe evoluinta Hungario.

Ankaŭ nun, en 1996, la solenaĵoj koncentriĝos precipe ĉe Budapeŝto, kvankam ili okazos ankaŭ en aliaj gravaj historiaj lokoj, kompreneble ankaŭ en multaj urboj laŭ lokaj iniciatoj estos jubileaj aranĝaĵoj. Nacia Muzeo en Budapesxto En la fokuso de la gravaj aranĝoj estos la reprezenta ekspozicio "La historio de Hungario", prezentota en la ducent-jara Hungara Nacia Muzeo. Oni demonstros helpe de modernaj muzeologiaj teknikoj kaj plejeble ampleksaj objektoj kaj relikvoj la historiajn kaj arthistoriajn liniojn de la evoluado. La grandioza ekspozicio deiros de la landkonkero, akcentos la periodon de la pasintjarcenta moderniĝo, la ekfloron de la kapitalismo, la Miljar-jubileajn solenaĵojn kaj ampleksiĝos al kompleta historia panoramo.

En 1986 estis aparta specialaĵo la panorama pentraĵo de s-ro Árpád Feszty pri la landokonkero, tute rondforma, ampleksanta 1800 m2-an surfacon kun la titolo "La enmarŝo de la hungaroj". Gi forte ruiniĝis dum la 2-a mondmilito, sed post longa rekonstrua laboro ĝi estas denove ekspoziciata en tiu historia memorloko, vilaĝo Ópusztaszer, kie - laŭ la tradicio - la hungaraj tribestroj faris sian unuan "nacian asembleon". Alia gravega loko de la hungara historio estas la urbo Székesfehérvár, la unua ĉefurbo de Hungario, kie estis kronitaj kaj entombigitaj la hungaraj reĝoj ĝis la jaro 1527. Inter la plej grandaj reĝoj, havantaj eŭropan reputacion, estu menciataj nun Károly Róbert de la dinastio Anjou (14-a jc.) kaj Hunyadi Mátyás (15-a jc). La restaŭrado de la reĝaj tomboj rapidiĝos por ke en la jaro 2000 - kun la aliaj historiaj vidindaĵoj - la publiko vidu ilin perfekte kompleta.

En Budapeŝto okazos la centraj aranĝoj, el kiuj elstaros tiuj en la konata Urba Parko, ĉefa amuzejo jam tradicie de la ĉefurba loĝantaro. Antaŭ jarcento ĝuste tie estis fonditaj - honore al la miljara jubileo - gravaj institucioj kaj monumentoj, kie ankaŭ nun estos eminentaj arangoj kaj solenaĵoj. Placo de herooj en Budapesxto La plej bela placo de Budapeŝto estas tie ĉi, la Placo de Herooj, kun la statuaro, simbolizanta miljaran historion: la sep tribestroj surĉevale, la mezepokaj reĝoj el la dianstio Árpád kaj aliaj regnestroj. Sekve de zorgema rekonstruado, la originala beleco de la majesta placo nun renoviĝas.

Tie kaj apude la arkitekture grandiozaj muzeoj tiuj de le Belartoj, de la Trafiko kaj de la Agrikulturo, kreitaj antaŭ cent jaroj aranĝos interesajn kaj rigardindajn ekspoziciojn kun historiaj rilatoj. Same la Urba-Parko donis lokon delonge al ekspozicioj kaj foiroj, tutlande, respektive internacie utiligitaj kaj vizititaj. Elstaran gravecon havis la tutlanda Agrikultura kaj Nutraĵindustria Ekspozicio, la Budapeŝta Internacia Foiro, same la Ekspozicio de Ĉasado, ĉiuj renomaj kaj kun longa pasinto. Tiu de la ĉasado okazis unuafoje antaŭ cent jaroj, ĝuste en 1896, kaj la unua Mendokspozicio de ĉasado trovis lokon antaŭ kvaronjarcento ankaŭ en Hungario. Tamen, pro ilia nuntempe akirita ega amplekso malebliĝis aranĝi tiujn en la Urba-Parko, pro kio ili estos aliloke aranĝataj en la nuna jubilea jaro.

Al la vastaj, internacian publikon altirantaj foiroj aliĝas la granda kaj tutjara projekto turisma kaj kultura, nomita Gaste en Hungario. Celante konigi al la eksterlanda publiko la kulturajn specialaĵojn kaj historiajn vidindaĵojn de la lando, la naturbelaĵojn kaj la folklor-interesaĵojn, inter la multaj aranĝoj elstaros la Budapeŝta Printempa Festivalo. Jam depost 1981 ĝi ĉiujare ripetiĝas, kaj en 1996 ĝi anoncis eĉ pli eminentajn teatrajn kaj muzikajn programojn, belartajn ekspoziciojn, kinoprezentadojn, kun elstaraj eksterlandaj kaj hungaraj artistoj.

Abatejo en la urbo PannonhalmaEn Eŭropo la komencoj de la kulturo kaj edukado ĉie strikte kuniris kun la religio kaj eklezio. La instruadon dum longaj jarcentoj praktikis la eklezio. En Hungario la unuan monahejan lernejon oni fondis en Pannonhalma, en la jaro 996, do komune kun la jubileo de la landkonkero oni rememoras ankaŭ al la miljaro de la lerneja edukado. Tio okazos en kvar ĉeflokoj: Pannonhalma, la miljara centro de la Benediktanoj en Hungario, krome Győr, kaj ankaŭ Debrecen kiel eduka centro de la protestantismo, kaj Budapeŝto, tiu de la civila eduko.

Oni aranĝos vastajn, internaciajn konferencojn, organizos longdaŭrajn kaj portempajn ekspoziciojn pri la relikvoj kaj dokumentoj de la hungara instruado-historio. Konsiderante la internaciecon de la eklezia instruado, la eksponita dokumentaro prilumigos la interrilatojn kaj la enradikiĝon de la alikulturaj efikoj en la hungaran kulturon, respektive la efikojn de la hungara kulturo al la Eŭropaj.

Hungario preparas sin al la solenaĵoj de la 1100-jara jubileo de la landkonkero en la ĝisnunvalida admono de la unua reĝo, Stefano la 1-a, direktita al sia filo, princo Imre:

"Kiel venadas gastoj el diversaj pejzaĝoj kaj provincoj, samtiel ili kunportas diversajn lingvojn kaj kutimojn, diversajn ekzemplojn kaj armilojn, kaj ili ĉiuj ornamas la landon, kaj kreskigas la brilecon de la Korto... Ĉar la lando, havanta nur solan lingvon kaj kutimaron, estas malforta kaj febla".


Fonto: Prospekto eldonita en 1996 de ŝtata memorkomisiomo

Tradukis: Ervin Fenyvesi