www.eszperanto.hu

Klaku por pligrandigi! Csaba Székely

Baranya, la mistera

Kara turisto, leganto!

La Turisma Komisiono de Hungara Esperanto-Asocio iniciatas eldoni kajerojn pri ĉiuj departementoj de Hungario. Jen la unua ekzemplero BARANYA, LA MISTERA, kiun ni transdonas al vi kun sincera bonvolo. La "kolora bukedo" de popol-legendoj vivantaj en la koro de la hungara popolo volas esti via akompananto. Kiam vi vizitas la departemenon Baranya [:prononcu: "baranja"], promenados sur la malnovaj, mallarĝaj stratoj de la dumiljara urbo Pécs , migradas en la montaro Mecsek aŭ partoprenas bruan defiladon de karnavala festo en Mohács, vi sciu la historiojn, popollegendojn konservatajn pri nia pasinteco. Per ĉi tiuj konoj via vizito estos pli interesa, pli impresa. Ek al la malkovro de la Sud-Hungaria departemento Baranya!

BONVENON!

Elizabeta Pallós
Prezidanto de Departementa Komitato de HEA en Baranya


Pécs - historia trarigardo

Pécs [:prononcu: "peiĉ"] estas la kvina plej granda urbo de la lando (post Budapest, Miskolc, Debrecen kaj Szeged) kun pli ol 170 mil loĝantoj. Ĝi situas je 202 km de Budapest, ĉe la suda piedo de la montaro Mecsek [:prononcu: "meĉek"]! La urbo Pécs estas ne nur administra centro de la departemento Baranya, sed ankaŭ grava industria, komerca kaj kultura centro de la regiono.

Ĉiregione jam en la antaŭhistoriaj tempoj estis sporade homaj kolonioj. Pri tio atestas la 60-80 mil jaraj restaĵoj en la groto de Mély-völgy (Profund-valo; montaro Mecsek); la 6000 jara, neolitika kolonio sur la monto Makár; la restaĵoj de kelta remparsistemo sur la monto Jakab ktp.

La urborangon Pécs ricevis antaŭ 2000 jaroj de la romianoj. Tiutempe, sub la nomo Sopianae, ĝi estis la ĉefurbo de la orienta parto de la romia provinco Pannonia. Ĉi tie renkontiĝis kvin grandtrafikaj komercaj kaj militaj vojoj de la romianoj. La urbo, kiu pli ol kvar jarcentojn estis sub romia regado, viglis eĉ dum la agonio de la Romia Imperio, dum la apero de la kristanismo. Pluraj prakristanaj temploj kaj konstruaĵoj restis el tiu epoko: ekz. la subtemplo de la katedralo konstruiĝis sur fundamentoj romianaj. Verŝajne tiuj prakristanaj temploj havigis al la urbo la nomon Quinque Ecclesiae, kiu aperis poste en germana formo kiel Fünfkirchen. La nomo Pécs aperas unue en la ĉarto de reĝo Ladislao la Unua, en 1093. La centro de la prakristana kulturo estis la nuntempa katedralo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

La romianojn forigis la popolmigrado, kaj la regiono estis okupita de la hungaroj en 899. Klaku por pligrandigi! En la jaro 1009 la unua hungara reĝo Stefano la Sankta fondis episkopejon en Pécs kaj la urbo baldaŭ fariĝis kulturcentro de eklezia karaktero, samtempe ĉirkaŭe elformiĝis sistemo de ĉirkaŭ fortikaĵaj bienoj.

Dum la hungara mezepoko Pécs estis bonstata, prosperanta industria kaj komerca urbo. Plejparte ĉi tie disvolviĝis la trafiko direktita de okcidento al Bizantio. Italaj kaj germanaj komercistoj fondis komercdomojn en la urbo. La urbomuroj ĉirkaŭis 700 mil m2-ojn, kiu teritorio superis la vastecon de la tiutempa Vieno. Multnombraj metiistoj kaj komercistoj vivis en la urbo, kiu precipe en la 14-a jarcento evoluis grandpaŝe. Tiam elformiĝis la ĝermo de la posta industria kvartalo (stratoj Tettye, Sör-ház, Felsőmalom):kreiĝis muelejoj por grajnoj, por pulvo, por segado; kreiĝis tanistaj kaj aliaj industriaj uzinoj por la utiligo de la tiutempe ankoraŭ tre abundakva rivereto Tettye.

Sian kulturan evoluon en la mezepoko la urbo povis danki al siaj episkopoj kaj ordenoj, kiuj instruis la popolon kaj okupiĝis pri artoj. La plej grava kultura evento estis la fondo de la unua universitato de la lando (en Eŭropo la kvina) kaj havis la rajton "Studium generale". En la postaj jardekoj plurfoje estis parlamenta kunsido en Pécs. En 1440 ĉi tie malfermiĝis la unua komunuzebla biblioteko de la lando. La plej fama episkopo estis János Csezmicei (1434-1472), kiu sub la pseŭdonimo Janus Pannonius fariĝis konata latine verkanta poeto humanisma. Lia poezio estas valora kontribuo al la mezepoka latinlingva literaturo. (Kelkaj el liaj poemoj estas legeblaj en la grandioza tradukaro de Kálmán Kalocsay, "TUTMONDA SONORO", kaj ankaŭ en "HUNGARA ANTOLOGIO".)

Klaku por pligrandigi! En 1534 la rapide industriiĝanta urbo falis sub turkan regadon, kaj rapide evoluis riĉa komercurbo, kies loĝantaro preĝadis al Alaĥo en 7 ĝamioj kaj en 10 moskeoj. Evlia Ĉelebi turka vojaĝanto kaj historiisto skribis en la 16-a jarcento: "Pécs estas la plej bela turka komercurbo... Ĝi estas vera tera paradizo." Dum la turka regado la hungaraj loĝantoj suferis tre multe kaj la loĝantaro grave malpliiĝis. El inter la turkaj konstruajoj ankoraŭ ekzistas kelkaj, grave kontribuante al la turisma altirforto de la urbo.

Post la forpelo de la turkoj en 1686, la Habsburga regado enkondukis aŭstran armean administradon. Nur malrapide komenciĝis la nova evoluo de la urbo: pro la liberigaj militoj kaj sieĝoj Pécs preskaŭ senpopoliĝis. La revenintajn loĝantojn ekstermis civitanoj batalis dum sep jardekoj por sia sendependeco kontraŭ la episkopa bienulo. Rezulte de la batalo en 1780 la reĝino Mária Terézia donis al la urbo la titolon libera reĝa urbo.

La urbo ekiris sur la vojo de malrapida evoluo. Ĉiam pli grandan rolon havis la elformiĝintaj manufakturoj kaj la riĉo de la naturo, la karbo de la montaro Mecsek. Tiu erco donis la bazon por la kapitalisma evoluo, ĝia liverado evoluigis la trafikon, kaj reciproke: la evoluo de la trafiko kontribuis al la fondo de pluraj fabrikoj kaj entreprenoj.

Ankaŭ revigliĝis la kultura vivo. Jam en la 18-a jarcento fondiĝis la ĥoro de la katedralo, signante la komencon de la urba muzikkulturo. En la tuta lando estas unika ĝia gregoriana katedrala lernejo. Cetere, la 18-a jarcento grave kontribuis al la hodiaŭa aspekto de la urbo: multaj stratoj, konstruaĵoj ĝis nun konservas la specialan etoson de la baroka arkitekturo.

En la dua duono de la 19-a jarcento forte akceliĝis la industria evoluo de la urbo. Tiutempe aĉetis la Danuba Vaporŝipa Asocio la ŝtonkarbajn minejojn de Mecsek kaj rapide ekprosperis la minado. Inter 1857 kaj 1913 konstruiĝis kvin fervojlinioj.Tiutempe ekfunkciis la majoliko-fabriko Zsolnay, kaj poste baldaŭ fondiĝis fabrikoj de ĉampano (Litke), orgenoj, gantoj, ledoprilaboro, brikoj, biero, tabako, ktp. Ekprosperis ankaŭ la laborista movado. En 1918 estis ĉi tie tutlande efikantaj striko kaj garnizona soldatribelo.

La mondmilitoj, kvankam ne preteriris, tamen indulgis la regionon. Post la liberiĝo de la lando (1945) ekis nova progreso. Krom la konataj karbotrovejoj en 1950 estis malfermita nova branĉo de la minado: en 1955 estis malfermita uranminejo, kiu amase logis ĉi tien novajn laboristojn. Ĉirkaŭ la historia urbocentro naskiĝis modernaj loĝkvartaloj.

En la ekonomia vivo de la nuntempa Pécs la ĉefa faktoro estas la industrio kaj la minado. Preskaŭ la duono de la loĝantaro laboras en la industrio. La bazo de la ekonomia vivo de la urbo estas la bonkvalita, bone koaksigebla karbo, kiun oni minas en la minejoj de Pécs-bányatelep, Pécs-Szabolcs, Vasas, Hosszúhetény. La varmenergiaj centraloj de la urbo provizas per elektra energio la tutan Sudorientan Transdanubion. Ne nur la industrio, sed trajto de la urbo. La unuajn vitojn portis en la regionon ankoraŭ la romianoj. Pro la vinberejoj la urbo havas specialan ĉarmon.

Pécs ĉiam apartenis al la plej gravaj kulturcentroj de Hungario. Depost 1923 ĝi denove estas universitata urbo. Ĝi havas universitatojn medicinan, ekonomian, juran; krome altlernejojn pedagogian kaj teknikan, sciencajn institutojn, Klaku por pligrandigi! dekon da mezlernejoj, inkluzive ankaŭ belartan kaj muzikan faklernejojn, kaj bazlernejojn ankaŭ por la ĉi tie loĝantaj naciaj minoritatoj, t.e. por sudslavoj kaj germanoj. Por ili regule dissendas nacilingvajn programojn la lokaj radia kaj televida stacioj. Somere la loka radio dissendas ankaŭ esperantlingvajn novaĵojn. Pro ĝiaj universitatoj kaj multaj aliaj lernejoj oni nomas la urbon ankaŭ "hungara Hejdelbergo".

Krom riĉaj bibliotekoj kaj muzeoj (historia, etnografia, arkeologia, ktp.) pluraj galerioj atendas la interesiĝantojn. Inter tiuj plej famaj estas la muzeo Zsolnay (ceramikaĵoj de la fabriko), la galerioj de Csontváry kaj Vasarely (pentristoj). Ankaŭ surstrate abundas arkitekturaj kaj belartaj kreaĵoj, skulptaĵoj, ktp.

Kompreneble la muzoj ne evitis ĉi tiun belan regionon: krom teatro funkcias ankaŭ koncertejo; la dancensemblo kaj la pupteatro Bóbita akiris famon al la urbo ankaŭ eksterlande.

Estas vigla ankaŭ la sporta vivo, pluraj sportosocietoj donis eminentulojn al la hungara sporto. En bona akordo kun la proksimo de la montaro Mecsek unu el la plej sukcesaj sportoj estas la orientada kuro. Funkcias ankaŭ futbalteamo de la unua ligo.

Dum jarcentoj simbolo de la urbo estis la kvartura katedralo, respektive la karakterizaj duongloboj de la turkaj moskeoj. Lastatempe ŝanĝiĝis ankaŭ la panoramo de la urbo: la nova televida turo heroldas jam ne pri la pasinto, sed pri la alta nivelo de tekniko kaj kulturo de la nuntempo. La zoologia parko, situanta ĉe la piedo de la monto, apartenas al la pli novaj kreaĵoj, ĝi konstruiĝis parte far oferemaj volontuloj.

La regiono, havanta pli mildan ol la tutlanda, kvazaŭ mediteranean klimaton kaj konvenan al tio flaŭron kaj faŭnon, pro siaj historio, etnografiaj, ekonomiaj kaj kulturaj valoroj sendube estas unu el la plej vizitindaj partoj de Hungario.


Abaliget

Abaliget kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas la turisma centro de Okcidenta Mecsek. Abaliget estas longe etendiĝanta urbeto, kies limo surgrimpas eĉ la nordokcidentajn deklivojn de la montaro. Ĝia famaĵo estas groto, kiu faŭkas je 220 metroj super la marnivelo ĉe la piedo de Abaligeti-hegy (monto de Abaliget).

Klaku sur la bildon por pligrandigi!  Klaku por pligrandigi

La ĉefa branĉo de la groto estas 476 metrojn longa, meznombre 3 metrojn alta kaj 2 metrojn larĝa. Ĝi treniĝas suden kurbiĝante, kelkloke mallarĝiĝante, alie kondukante en vastajn ĉambregojn. Iuloke ĝi altas 1,5 metrojn nur, aliloke suprenirantaj tuboj, kamentub-formaj, per poligonaj aŭ rondaj rokpecoj ĉirkaŭprenitaj kojnoj, fendoj boras sin alten. Laŭlonge de la ĉefbranĉo lirlas la subtera rivereto nomata Stikso.

La aperturo de la maldekstra subbranĉo situas 40 metrojn for de la ĉefa enirejo, ĝia trairebla parto longas 40 metrojn, kaj havas alton inter 1,4 kaj 2 metroj, ĝia larĝo ŝanceliĝas inter 1 kaj 3 metroj. La longo de la dekstra subbranĉo estas ĉ. 300 metroj. Ĝi kuniĝas kun la ĉefbranĉo je 338 metra distanco de ties aperturo. Ĝi estas nevizitebla.

Kvankam la elformiĝo de stalagmitoj kaj stalagtitoj estis nur sekundara fenomeno, kaj tiel la groto estas malriĉa je ili, tamen tiuj donas la ĉefan turisman logoforton. La nomojn kaj lokojn de la plej gravaj figuroj oni povas legi sur aparta maposkizo.

En la geologia elformiĝo de la montaro Mecsek la ĉefan rolon ludis la karstiĝinta konkokalko. Ankaŭ la groto de Abaliget kreiĝis en konkokalka ŝtonformacio. Ĝin elformis la solvefiko de la karbonacida enhavo de la grundakvo likanta en la karsta rokaĵo, kaj la karstokonsuma efiko de la sedimento portata de la akvo. La plej okulfrapa rezulto de tiu solvado en la montaro estas la multnombraj dolinoj (grundokavoj), kiuj kondukas la pluvakvon en la terprofundon. La groto de Abaliget estas parto de ankoraŭ ne finevoluinta akvokolekta sistemo, kavernoreto.

La groton malkovris en 1768 János Mattenheim, muelisto en Abaliget. La unuajn esplorojn faris Vince Köles kaj Antal Mestrovich en 1819. Sciencajn priskribojn donis pri ĝi Adolf Schmidl, universitata profesoro, en 1862. La plejparton de la malkovra laboro kaj de la arkeoiogiaj kaj zoologiaj ekzamenoj plenumis Mór Wosinszky, muzea direktoro en Szekszárd. La surmapigon de la groto faris Bokor Elemér, instruisto. En 1954 inĝeniero Béla Vass kun la kunlaborantoj de la Pécs-a Transdanubia Scienca Instituto malkovris la ĝis tiam neatingitajn grotopartojn. La Hungara Fremdultrafika Oficejo en 1959 provizis per ŝtuparola Grandan Salonon, kaj tiel ĝi fariĝis vizitebla.

La klimato de la groto estas saniga, la temperaturo konstanta, la vaporenhavo en la aero estas granda, kaj la ŝvebantaj akveroj enhavas solvitan salon pro la pulvoriĝo de la subgutanta likvaĵo. Laŭ la sperto pli longa restado en la groto bone efikas kontraŭ la kronikaj kataraj malsanoj de la supraj spirvojoj. En ĝi okazas medicinaj eksperimentoj pri terapio por bronketitaj kaj astmaj malsanuloj.

Tre interesa estas la vivularo de la groto: unuĉeluloj, diversaj vermoj (suĉaj rotaciuloj, fadenvermoj, anelidoj), moluskoj, krustuloj, miriapodoj, pratraĥeuloj, araneidoj, fiŝoj kaj amfibioj, krome el inter la mamuloj 195 specoj de hiropteroj (vespertoj). Aparta famaĵo estas la blindkrustula speco nomita "Stenasellus hungaricus". Tiuj tre etaj estaĵoj pro la efiko de multmiljara mallumo akomodiĝis al sia ĉirkaŭaĵo, iliaj okulnervoj tute regresis, kaj hodiaŭ ili jam naskiĝas blindaj.

La groto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas naturprotekta teritorio. Oni trovas ĉi tie krom la kutima turisma substrukturo ankaŭ du artefaritajn lagojn. Unu el ili servas por sinbanado, la alia por boatado. Por esperantistoj Abaliget estas fama pri la ĉiujara IREN (Internacia Renkontiĝo Naturamika), bone aranĝita kaj satata renkontiĝo kun riĉaj esperantistaj kaj turismaj programoj. Ĝi okazas ekde 1968, ĉiam en julio, antaŭ la Universala Kongreso. Detalan informon kaj aliĝilon oni povas ricevi ĉe la Departementa Komitato de HEA, H-7601 Pécs, pf. 2, Hungario.


POPOLLEGENDOJ

La groto de Abaliget

La groto de Abaliget plurfoje faris bonan servon al hungaroj sin kaŝantaj antaŭ turkoj, Habsburgaj soldatoj, ktp. Foje dum la turkaj tempoj troviĝis inter ili perfidulo, kiu por mono malkovris la lokon de la kaŝejo. La turkoj ne kuraĝis eniri la groton, sed ili decidis elpeli la hungarojn per fumo. Jam multe da hungaroj sufokiĝadis, kiam ili rimarkis fendon kondukantan al la arbaro. Kaŝe elirinte ili surprizatakis la turkojn. Multaj turkoj fuĝis en la groton, kaj ne trovante la elirejon, sufokigis en la fumego. Ankaŭ la ceteraj ne saviĝis.

Sárkány-kút (Drako-puto)

Klaku por pligrandigi! Sur la flanko de la monto Balázs ĉe Orfű estas rokŝiraĵo, en kies profundo, laŭ malnova legenda, loĝas drako. Antaŭlonge ĝi eliradis al la ĉirkaŭaĵo kaj timigis la paŝtistojn. Sed foje fariĝis granda tempesto kaj rokego falis ĝuste en la faŭkon de la groto. La drako poste neniam povis eliri. Fortostreĉante ĝi tiel sin blovŝveligas, ke la akvo tute elpremiĝas el la groto. La plaŭdado kaj murmurado de la akvo aŭdiĝas de malproksime. Kiam la drako laciĝas pro la grandaj fortostreĉoj, ĝi trankviliĝas kaj kusiĝas. Tiam la akvo de la fonto elĉerpiĝas. Sed se la drako jam sufiĉe ripozis, tiam ĉio komenciĝas denove.

Büdös-kút (Malbonodora puto)

En kaŝita angulo de la montaro Mecsek vivadis sepkapa drako. Ĝi pasigis ĉiun nokton en groto, el kiu eklirlis fonto. Foje juna bravulo jetiĝis ĉiloken, kaj volis estingi sian soifon ĉe la fonto. La drako rimarkis tion, kaj ekatakis la bravulon. Sed li elingigis sian glavon, kaj en terura batalo forhakis ĉiujn sep kapojn de la drako, eĉ, li pikis en ĝian koron. La sango de la drako miksiĝis kun la akvo de la fonto, venenis ĝin. De tiam nomas la popolo ĉi tiun fonton "Büdös-kút".

Preĝejo de Mánfa

La ĉion bruligantaj tataraj hordoj invadis ankaŭ la vilaĝon Mánfa. Dum la viroj batalis, la virinoj, infanoj kaj olduloj rifuĝis en la preĝejon, kaj ili konstruis ĉirkaŭ ĝin barikadojn el ligno. Tiuj kelkaj viroj, kiuj travivis la sangan batalon, same fuĝis en la preĝejon. La tataroj ne povis eniri, do ili bruligis la barikadojn kaj forgalopis. La hungaroj ne eltenante plu la fumon kaj varmon, baldaŭ elsturmis kaj kun surprizo konstatis, ke la tataroj jam iris for. Ili forlasis la ĝispolve forbrulintan vilaĝon, kaj anstataŭ ĝi ili konstruis novan. Ili kredis, ke ankaŭ la preĝejo forbrulis. Post longa tempo, kiam jam ĉiu forgesis pri la forlasita vilaĝo, iu paŝtisto aŭdis sonoradon. Li gape miregis, kiam li ekvidis preĝejon, kiun tute ĉirkaŭvolvis konvolvula reto. La sonorilegon skuadis bovo, kies korno alkroĉiĝis al konvolvulo, kiu atingis la sonorilegon. Sekvatage ĉiuj venis al la preĝejo por ripari ĝin.

Kőlyuk (Ŝtontruo)

En la turkaj tempoj iu paŝao Ibrahim klopodis iri hejmen al sia patrolando kun trezoroj rabitaj. Lia vojo kondukis tra la montaro Mecsek. Li kun sia eskorto atingis groton, en kiu vivis sinkaŝanta hungaro kun sia admirinde bela filino. Kiam la turko ekvidis la knabinon, li tuj enamiĝis kaj decidis kunporti ŝin. La patron, defendantan la knabinon, la turko mortpikis. La mortanta hungaro malbenis la turkon: kiam li kuraĝos suferigi la knabinon, prefere ĉiuj du pereu. La turko trovis la knabinon kaj komencis treni, perforti ŝin. Terura tempesto estiĝis tiam. Inter fulmoj kaj tondroj ruiniĝis la groto, enterigante la turkon kun liaj trezoroj, kaj eĉ la knabinon. De tiam kaŝas ilin Kőlyuk, ĉar la enirejon de la groto ankoraŭ malkovris neniu.

Jakab-hegy (Monto Jakab)

Sur ĝia supro staris iam solida fortikaĵo. Ties mastro rabis tiom da trezoro, ke li jam ne povis ĝin kien kaŝi. Li fosigis suben al la fortikaĵo profundan puton, kaj en tiu li kasis la rabitaĵojn: en unu kavo rorn, en la alia aeĝenton. La kavon por oro gardas malbenita reĝo en la formo de koko, la arĝentan alia reĝo en la formo de drako. La mastro de la fortikaĵo pereis en la milito, kaj lia trezoro ĝis hodiaŭ kaŝiĝas en la profundo de la monto. Ankoraŭ neniu povis atingi ĝin.

Babás szerkövek (Pupecaj kunven-ŝtonoj)

Klaku por pligrandigi! Ĉe la piedo de la monto Jakab en la malnova vilaĝo Cserkút vivis antaŭ tre longa tempo du riĉaj familioj. Ili senĉese konkuris unu kun la alia. Foje iris al ili nekonata almozulo. El ambaŭ domoj oni forpelis lin. Tiam la almozulo malbenis ilin: "Fariĝu ŝtonoj, kiam vi volos esti la plej feliĉaj!" Ambaŭ mastroj havis nur filinon. Ili edziniĝis en la sama tago. La nuptofesta amaso de unu domo ĝuste revenis el la preĝejo de la monakoj de la monto Jakab, kie okazis la geedziĝa festo, kiam la festantoj de la alia festantaro klopodis supren. Ili renkontiĝis ĝuste tie, kie super profunda abismo la vojo estis la plej mallarĝa. Neniu gastaro volis devojiĝi de antaŭ la alia. La konkurantaj bopatroj samtempe ekparolis: "Prefere ni fariĝu ŝtonoj, sed ni ne devojiĝos!" En la sama momento la tuta nupta festantaro kun ĉaroj, ĉevaloj fariĝis ŝtonoj. De tiam ili staras vice sur la montoflanko.

Zsongor-kő (Ĵongor-ŝtono)

Ankaŭ la monton Jakab okupis la konkerantaj turkoj. De tie ili iris militvagadi al proksimaj kaj malproksimaj regionoj. Sub la monto kun sia karulino vivis knabo, kreskinta je heroaspekta bravulo, kaj havanta la nomon Zsongor. Ili pretiĝis por geedziĝo, kiam la reganton de la monto, la turkan paŝaon atingis la famo pri la beleco de la knabino. Pere de siaj soldatoj li forrabigis la knabinon kaj suprenportigis ŝin en la fortikaĵon, kaj tie ŝin gardigis. En iu fulmotondra nokto Zsongor surĉevaliĝis kaj ŝteliris al la monto. Li trovis sian karulinon kaj liberigis ŝin el la kaptiteco. La gardistaro baldaŭ malkovris la fuĝon kaj ekrapidis sur la spuroj de la rifuĝantoj. Zsongor vidis, ke ne eblas la rifuĝo, la gardistaro nepre atingos kaj kaptos ilin. Tiam li ekspronis sian ĉevalon kaj de sur elstara roko saltigis ĝin en la teruran profundaĵon. De tiam la popolo nomas ĉi tiun rokon Zsongor-kő.

Zsebedomb (Ĵebe-monteto)

Kiam la landon invadantaj turkoj okupis Cserkút, ili trovis malplenan vilaĝon. La vilaĝanoj kun ĉiuj siaj posedaĵoj fuĝis en la arbaron. Nur sola infaneto restis en iu vilaĝfina dometo. La turka estro lin adoptis. El la knabeto fariĝis kuraĝa bravulo, kiu en ĉiu predakira entrepreno honorigis sin. La turkoj nomis lin bravulo Zsebe. Post longa tempo, kiam la hungaroj komencis forpeli la turkojn el la lando, ankaŭ la turka estro de Cserkút devis fuĝi. La multegan trezoron rabitan tamen li ne povis kunporti. Dek du hungaroj kaj dek du turkoj laboris tutnokte por kaŝi ĝin. Kiam ili finfaris tion, la turkoj mortfalĉis la hungarojn. La turka estro volis dividi sian sekreton eĉ ne kun siaj soldatoj, tial li ordonis al bravulo Zsebe, ke li mortigu ilin. Zsebe plenumis la ordonon, nur la lasta turko saviĝis, ĉar tiu alkriis la bravulon: "Vi estas hungaro, nur via mastro ne diris tion al vi!" Je tiuj vortoj la bravulo kaj la estro interbatalis kaj ambaŭ vundiĝis morte. La nemortinta turko forfuĝis, kaj neniam plu kuraĝis reveni por la trezoro. Apud Cserkút troviĝas monteto, kies formo estas tiel regula, kvazaŭ ĝi estus verko de homa mano. La olduloj diradas, ke tiu monteto gardas la sekreton de la kaŝita trezoro.

Isten-kút (Dia Puto)

La loĝantaro de Magyarürög de antaŭ la tataroj fuĝis en la arbaron. Pli ol unu jaron ili kaŝis sin sub la gvido de la sankte vivanta ermito Antal. Elĉerpiĝis ĉiuj iliaj nutraĵoj, kaj nur la zorgado, saĝo de la ermito savis ilin de la pereo. Sed iun matenon ili vekiĝis je tio, ke la fonto tute sekiĝis. Pro la granda soifo multaj eĉ mortis. Ili jam perdis ĉiun esperon, kiam la dek sesan tagon de la sekego ĉe la suda valodeklivo aperis fonto abundakva. Tiun tagon ankaŭ la militaj bruoj ĉesis. La tataroj forlasis la landon. La dankema popolo gardis la memoron pri la ermito, kaj eĉ hodiaŭ nomis Isten-kút la fonton, kiu savis ilin de la pereo.

Szamás-kút (Azena Puto)

La vera Szamár-kút staris ne sur la loko de la nuntempa puto, sed kontraŭe kun tiu, iomete pli supre sur la flanko al la urbo. Ĝi estis la ŝatata fonto de paŝao Ali. Dum somera varmego li portigis al si la kristale puran, glacie malvarman fontoakvon per forta azeno. Ĉi tiu paŝao estis tiel kruela, ke la ĉefpaŝao ordonis al liiri hejmen al Turkio. Paŝao Ali timis, ke hejme oni forprenas de li liajn oraĵojn rabitajn, do li decidis ilin kaŝi. Li remburigis sian akvoportan azenon ŝatatan kaj starigis ĝin statue super la fonton. Siajn oraĵojn li kaŝis en ĉi tiun azenon. Tamen li ne havis bonŝancon, ĉar survoje hejmen atakis lin rabisto. La paŝao kunhavis ankaŭ skribaĵon pri la kaŝita trezoro. Post longa tempo la hungaroj vendis la azenon al turko, kiu multe petegis tion. Baldaŭ ili ricevis leteron: "Vi, hungaroj, estas pli grandaj azenoj, ol tiu plenŝtopita estis, ĉar ĝia ventro estis plena de pura oro." La hungaroj en sia kolero malkonstruis la fonton kaj ĝian akvon kondukis al la alia flanko de la strato. La nova fonto iutempe havis el fero faritan elfluejon azenkapo-forman.

Véres-kút (Sanga Puto)

Sur deklivo de la monteto Kalvario elteriĝis bonakva fonto. Paŝao Mami, la estro de la turkoj, tre fieris pri ĝi. li starigis gardistaron, por ke hungaroj ne povu ĉerpi el ĝi aŭ ĝin veneni. Foje olda, malriĉa hungaro paŝadis suben el la montaro surdorse fasĉinon portante pene. Baraktante sub la ŝarĝo li ne rimarkis la paŝaon, ĝuste tie rajdantan. La paŝao ekkoleregis, ke la oldulo ne terenjetis sin lin salutante. Li ordonis al sia akompanantaro mortigi la aŭdacan ribelulon. La oldulo havis tempon nur malbeni la senindulgan paŝaon:

La elverŝita sango de la mortinto fluis en la puton, kaj ties akvo fariĝis por longa tempo netrinkeble sanga. Tio paŝaon Mami tiel kolerigis, ke trafis lin apopleksio. La nova turka estro, vidante la sangan akvon de la puto, jam pli humane traktis la hungarojn.

A Sziklatorony a Tettyén (La Rokturo sur Tettye)

Iam la rokegoj de Tettye etendiĝis eĉ ĝis la nuntempa preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. Post la detruado de la tataraj hordoj sinjoro Kalán, la moŝto de la ĉirkaŭaĵo, altan gardoturon konstruigis sur la plej alta rokopinto. Sur la pinto de la turo pompis karega karbunkolo. Enuinte la ĉasadon, la filo de sinjoro Kalán el ĉi tiu turo admiris la pejzaĝon, kaj ĉefe Florinjon, la bele belan knabinon de la olda ŝafisto. Finfine li petis la manon de la knabino. Si respondis, ke ŝi fariĝos la edzino de tiu, kiu alportos al ŝi la juvelan ŝtonon de sur la turopinto. La sinjorido promesis tion. Florinjo kuris al sia amato, al la vicpaŝtisto, kaj ĉion rakontis al li. La sinjorido kaj la vicpaŝtisto samtempe atingis la supron de la turo. Dum la konkurado la sinjorido subfalis kaj mortis. Sinjoro Kalan ekzekutigis la vicpaŝtiston. Florinjo fuĝis en la montaro. Si fariĝis olda sorĉistino. Fojfoje ŝi estigas grandan tempeston kaj sian neniam ĉesantan doloron enploras en la fajfsiblantan venton. La turkoj poste malkonstruis la rokturon kaj ĝiajn ŝtonojn enkonstruis en la derviŝan klostron.

Bertalan templom (Preĝejo Bartolomeo)

Antaŭlonge nur ĝia krucopinto elstaris el la tero. La elstarantan feropecon volis elfosi paŝtisto, ĉar ĝi vundis la piedon de iu lia bovino. En la elterigo de la preĝejo la tuta komunumo kunlaboris. Dum la turkaj tempoj oni fuĝis en la arbaron. Nur frato Bartolomeo restis por gardi la preĝejon. La preĝejajn trezorojn li forkaŝis. La turkoj serĉantaj la trezoron vane torturis, minacis lin, la brava frato nenion perfidis. La turkojn furiozigis la persistado kaj je ioma distanco de la preĝejo ili senhaŭtigis la fraton. Li ne mortis tuj, kun la haŭto ĵetita sur la brakon li atingis la preĝejon, kaj ĝuste trairis la preĝejan sojlon, kiam li mortfalis. La turkoj tion vidante forte timiĝis, ili forfuĝis kaj ekde tiam ili eĉ proksimiĝi ne kuraĝis al la preĝejo.

Lámpás-völgy (Lampa Valo)

Filon de malriĉa arbohakisto jam tedis la granda mizero, kaj li decidis, ke en la valo, en kiu li ĝenerale laboris, li serĉos trezorojn. De maljunuloj li plurfoje aŭdis, ke en la valo devas esti trezoro, ĉar dum kristnaskaj noktoj ili plurfoje vidis bluajn flamojn ekflagri el la tero. Apenaŭ li ekfosis, kiam lia fosilo ekklakis sur brilaj, nigraj ŝtonoj. Vespere li faris fajron. La brulantajn branĉojn li ĉirkaŭmetis per tiuj kuriozaj ŝtonoj. Baldaŭ li surprizite vidis, ke la ŝtonoj brilas ĝuste kiel la ardaĵo. Oron li ne trovis, tiel do li plenigis sian tornistron per la nigraj ŝtonoj. Hejme malkovriĝis, ke la ŝtonoj varmigas eĉ pli bone ol la ligno. La junulo poste diligente portadis hejmen la nigrajn ŝtonojn. Ĉiam pliaj aliĝis al li. Ili laboris eĉ nokte kaj fosis profunden. Ĉiu havis lampon. De sur la supro de la monto oni bone povis vidi la ŝanceliĝantajn lampolumojn. De tio ricevis sian nomon la valo.

Kanta-vár (Fortikaĵo Kanta)

En la profundo de Mecsek, ŝirmita de senluma arbaro kaj krutaj profundaĵoj, staris fifama fortikaĵo. Ĝia mastro estis Kanta, rabista kavaliro, kiu ne nur trezorojn rabis, sed ankaŭ homojn, ĉefe virinojn. Foje li kaptis belegan knabinon, al kiu li tute enamiĝis. Sed la knabino jam havis fianĉon, bravan heroon, kaj ŝi volis resti fidela. Iutage la junulo serĉanta sian karulinon, ĵetiĝis al la ĉirkaŭaĵo de la fortikaĵo. Li petis tranokton ĝuste en la fortikaĵo. Kanta eksciis do, kiun serĉas la junulo. Sekvatage li sendis sian subulon kun la junulo, kaj ordonis mortigi lin. La murdinto, por pruvi sian faron, kunportis la ringon kaj la kolĉenon de la junulo. Kiam Kanta ekvidis la pendaĵon de la kolĉeno, li eksciis, ke li murdigis sian propran frateton. La paro de la pendaĵo estis ĉe li. En la junaĝo ilin ambaŭ oni forrabis. Kánta baldaŭ fuĝis el la kaptiteco, kaj edukiĝanta en la arbaro li mem fariĝis rabisto. Kiam la knabino eksciis la okazintaĵojn, mortis pro la malĝojo. Ili ambaŭ estas enterigitaj en la longfoso de la fortikaĵo. Kanta forlasis sian kutiman vivmanieron kaj ĝis sia morto vivadis en la arbarprofundo kiel ermito.

Istenáldás-völgy (Valo de Diobeno)

Ie en la arbaro apud Pécsbánya vivis iam povra malriĉulo kun siaj dek du infanoj. Li sendis la infanojn almozpeti, por ke ili povu vivteni sin. La plej malgranda filo ploregis, ke li ne volas almozpeti, kaj fine la patro indulgis kaj kunportis lin en la vinberejon. Tagmeze, kiam la patro endormiĝis, la infano ekiris por serĉi traŭbon maturan, sed eĉ maturan beron li ne trovis. Dum li malĝojadis, abrupte bela, bunta ŝtoneto ruliĝis antaŭ liajn piedojn. Kiam li volis kapti ĝin, la ŝtoneto ruliĝis en truon. Li komencis elskrapi ĝin. Je la skrapado oraj moneroj elruliĝis el la tero. Li vekis sian patron kaj ili kolektis du grandajn korbojn da oro. Pliaj ne estis. Kvankam ili parolis al neniu, tamen la najbaroj rimarkis, ke ili jam vivas bone, kaj scivoladis. La patro diris nur, ke ili ĉiuj honeste laboras en la vinberejo kaj post honesta laboro ne povas manki la diobeno. Pro tio alnomis la popolo la valon, en kiu situis la vinberejo de la malriĉulo, "lstenáldás-völgy".

Barna-kő (Bruna Ŝtono)

Proksime al la vilaĝo Magyaregregy troviĝas groto, kies nomo estas Barna-kő. Laŭ popolkredo ĝi estis loĝejo de fantomoj, kiuj marteladis oron en la profundo de la groto. Ili laboris nokte kaj ankaŭ en la vilaĝo aŭdeblis ilia timiga klakado. Poste la fantomojn anstataŭis banditoj, kiuj forrabis knabinojn erarvojiĝintajn aŭ laborantajn proksime. Iliaj idoj multobligis la popolon de la vilaĝo.

Máré-vár (Fortikaĵo Máré)

Antaŭ tre longa tempo staris du fortikaĵoj sur supro de najbaraj montoj. La fortikaĵo de bravulo Máré, kaj tiu de lia frato Miklós. La reĝo vokis la pli aĝan fraton Máré al milito. Kiam li estis adiaŭanta sian belegan edzinon, li promesigis ŝin, ke si ĝisatendos lin. Pasis multaj jaroj, sed pri bravulo Máré venis neniu informo. Ĉar la edzino pensis, ke li mortfalis en la batalo, sin tuŝis agrable la vizitoj de bravulo Miklós, la najbara parenco. Baldaŭ naskiĝis la frukto de ilia amo: belega filineto . Ŝi jam adoleskis, kiam Máré tamen revenis el la milito. Kiam li eksciis, kio okazis dum lia foresto, li forte ekkoleris. En sia kolerego li pereigis kaj la malfidelan edzinon kaj la delogintan fraton, kaj ambaŭ fortikaĵojn. Eĉ la knabinon li malbenis. Si devis kaŝi sin en profunda groto, el kiu ŝi ne povis liberiĝi. Sed tamen! La groto en ĉiu sepdek sepa jaro malfermiĝas. Tiam la knabino eliras al la rivereto por bani sin. Tie ŝi sidadas sur roko kaj ĝis aŭroro kombas sian belan hararon. De sub la malbeno si povas liberiĝi nur, se tieirinta ĉasisto dum tiu ĉi nokto kisas serpenton, ranon kaj fajrovomantan taŭron. Ĝis nun pri tio sukcesis neniu. Do la malbenita knabino eĉ nun atendas sian savanton.

Rikájó (Ŝriko)

Parton de la sovaĝe romantika valo de la rivereto Máré oni nomas Rikájo. Laŭ la tradicioj ĉi tie loĝadis sorĉistinoj. Eĉ dum sunardaj tagoj ĝin kovras malhela ombro. Do kaj nokte! Tiam kriegadas. De tiu bruo malbonaŭgura ricevis sian nomon la valoparto.

Vörös-part (Ruĝrando)

Inter Püspökszentlászló (Episkopo-Sankta Ladislao) kaj Kis-újbánya (Et-nov-mino), norde de la Zengő-hegy (Sonora monto) estas la altaĵo Vöröspart. Ĉi tie paradas kreskaĵo, la ĉevallanga mirakla bero, inter kies verdaj folioj kaŝiĝas ruĝaj beroj. Laŭ la tradicio ĉiloke okazis granda batalo kaj la elverŝita sango de la mortintoj kaj vunditoj kolorigis la berojn ruĝe, kaj ili ĝis hodiaŭ restis tiaj.

Zengő-hegy (Sonora Monto)

Cxe la piedo de Zengő-hegy, en la valo vivis paŝtisto kun siaj edzino kaj fileto. La virino sopiris vivi inter homoj, sed la malriĉeco katenis ilin ĉi tie. Foje la spirito de la monto malkaŝis al ŝi, ke la monto en ĉiu palmodimanĉo dum meso malfermiĝas kaj elmontras siajn multegajn trezorojn. La virino palmodimanĉe iris al la montosupro. Sur siaj brakoj ŝi kunportis sian fileton. Ĝuste kiam eksonoris la sonorilego por inviti al meso, la monto malfermiĝis. La virino eĉ ne sciis kion ŝi ekkaptu. Si demetis sian fileton, kaj kolektis la trezoraĵojn. El ili ŝi forportis unu transporton, sed kiam ŝi volis reveni, la monto jam estis fermita. Si freneze vagadis en la densaĵo serĉante sian fileton, kiun englutis la monto. Kelkfoje aŭdiĝas murmuro el la interno de la monto, poste ekatakas tempesto kaj erce sonoras la monto. La paŝtistedzino veas, priploras sian perditan fileton.

Vak Béla kútja (La Puto de Béla la Blinda)

Princo Álmos, rifuĝanta al Bizantio, kasis sian filon, la blindigitan Béla, en la klostro de Pécsvárad, de antaŭ la venĝo de la reĝo Kálmán. Apud la muro de la klostro staris bela kaŝtanarbo. Sub ĉi tiu arbo sidadis la blinda princo, ĉar li ne povis partopreni la kavalirajn konkuradojn kun la aliaj nobelaj junuloj. Se estis bela vetero, li kondukigis sin al la fonto situantaje ĉirkaŭ tri mejloj de la fortikaĵo, kiun de tiam nomas la popolo "Vak Béla kútja".

Réka-vár (Fortikaĵo Réka)

La hodiaŭ jam apenaŭ videblan, sed laŭ la popolkredo iam solidan fortikaĵon konstruigis Atilo por sia kara edzino Réka. De tio devenas la nomo de la fortikaĵo. Reĝo Stefano donis la fortikaĵon kun la regionoj al ĝi apartenantaj al du reĝidoj, kiuj estis ekzilitaj el Anglio, kaj kiujn la reĝo akceptis en sian landon. La reĝido Edŭardo edziĝis al Agota, la filino de reĝo Stefano. Ĉi tie naskiĝis ilia filino Margita, kiu post la morto de sia patro kun sia patrino reiris al Anglio kaj fariĝis al edzino de la skota reĝo Malcolm. Ŝi estas la posta Sankta Margita.

Szigetvári vár (Fortikaĵo de Szigetvár)

La Miklós Zrínyi, eksciante pri la veno de turkoj, komencis fortigi la fortikaĵajn murojn. Sed la jam konstruita muro ĉiam disfalis. Zrínyi eksciis de iu soldato, ke la muro nur tiam staros, se oni kaptos la oran kokinon, vivantan en la marĉo ĉirkaŭanta la fortikaĵon, kaj ĝin enkonstruos en la fortikaĵan muron. La plano sukcesis. La finkonstruita muro donis bonan ŝirmon kontraŭ la multaj turkoj. La ora kokino eĉ nun vivas en iu kaŝita kavo de la malnova fortikaĵa muro, kaj de jaro al jaro kovas orajn ovojn. Centoj da trezorserĉistoj provis malkaŝi ĝin, sed restis vanaj ĉiuj klopodoj. Se minacas granda danĝero la fortikaĵon, la ora kokino ekvoĉas en la muro, kaj per timiga klukado vokas la popolon por defendi tiun.

Ibafai vár (Fortikaĵo de Ibafa)

Ĉe la nordokcidenta parto de la Ibafa-a regiono situas la monteto Pincehát (Keldorso). En la interno de la monteto kasiĝas granda fortikaĵo kun sia ampleksega kelo. La jam antaŭlonge ruiniĝintan enirejon de la kelo hazarde trovis iam ŝafisto el Ibafa. Plurfoje li enrampis en la kelon kaj drinkegadis el la vino trovita. Sed la moŝto de la regiono divenis lian sekreton kaj kun siaj du fideluloj komencis elportadi la vinbarelojn. Kiam ili revenis kun la ĉaro jam la sepan fojon, la tuta enirejo subfalis. Tamen la famo pri la trezoro ne lasis trankvilon al la homoj. Putfosisto kaj maljuna judo volis enpenetri la kelon, sed ili ne havis bonŝancon. Poste fiera sinjoro rajdis en la kelon, sed la glavoj fiksitaj en la muro distranĉis lian trunkon. Nur lia ĉevalo rifuĝis. La drako, kiu rapidegis post la ĉevalo, nur tial ne vundis la homojn starantajn ĉe la enirejo, ĉar la kelo ruiniĝis kaj malaperis. Post longaj jaroj la bienon ekposedis nova sinjoro. Ankaŭ li aŭdis pri la trezoro. Li iris al fama aŭguristo, kiu diris, ke vere estas trezoro en la tero. Sed eĉ nun oni ne elfosis ĝin. Lastfoje, kaj tio povis esti jam antaŭ cent jaroj, juna ŝafisto renkontis la drakon, sed li ne povis elpreni eHa buŝo de la drako la ŝlosilon de la kelo de la subtera fortikaĵo. Ĝis nun neniu povis akiri la trezorojn de la fortikaĵo.

Szársomlyó: La Diablo-Plugita Monto

Ĉe la piedo de Szársomlyó vivis maljunega sorĉistino, kiu kamaradis kun la diablo. Ŝi havis belegan adoptitan filineton. La diablo svatiĝis pri la knabino. Ili eĉ interkonsentis: li havos la knabinon, se li plugos la monton ĝis la unua kikerikado. La diablo komencis labori brave. La sorĉistino timiĝis kaj preparis ruzon. Kiam ŝi vidis, ke la diablo baldaŭ finos la plugadon, ŝi kaŝis sin en la kokejo kaj ekkikerikis. La kokoj sekvis ŝin. La diablo kolere forĵetis la plugilon kaj forte piedbatis la teron. Li mergiĝis sub la teron, kaj ĉiloke eksplodis malbonodora akvo. Tiel aperis la nuntempa Harkányfürdő (Banejo Harkány).

La Diabloj de Mohács

La Mohács-anoj kaŝis sin de antaŭ la turkoj en la marĉaj kanejoj de Danubo. Ili kaŝesploradis, kiam ili povos rehejmiĝi. Iun vesperon aperis oldulo kaj diris: "Pretigu vin por la granda kvitigo. Dum fulmotondra nokto al la decida batalo vin gvidos juna rajdanto en oritaj vestoj. Ne demandu, kiam. Eblas, ke vi ĝisvivos tion, sed eblas ke nur viaj nepoj." Kaj la oldulo malaperis. La sinkaŝantoj komencis fabriki batalilojn. Ĉefe el ligno, ĉar feron ili havis nur malmulte. Por defendi la kapon, ili pretigis kaskojn tegitajn per felo. Ili rimarkis, ke, se iu ekvidas la kaskojn abrupte, tiu morte teruriĝas. Ekde tiam ili strebis fari eĉ pli timigajn maskojn. La maljunuloj mortis ĉiuj unu post la alia, kaj la vivantoj jam preskaŭ perdis sian kredon, kiam terura tempesto estiĝis kaj aperis la juna rajdanto en orita vesto. La turkoj morte timiĝis de la terurvangaj, knarantaj, kornantaj, kriegantaj diabloj ilin invadantaj.Ĉiuj kuris panike, fuĝis por ne fali vivaj en la manojn de la diabloj. Kiam la vintro finiĝas kaj post la vintra morto de la naturo oni atendas la ĉion revivigantan printempon, la Mohács-anoj ankaŭ hodiaŭ surmetas siajn maskojn, malnovajn vestojn, enmanigas siajn knarilojn kaj eksonigas la grandajn kornojn.


Literaturo utiligita


En la regiono funkcias Esperanto-societo "Baranya". Ĝia sidejo estas en la urbo Pécs, strato Hunyadi, n-ro 4, tuj-tuj en la urbocentro, apud la turka ĝamio. Retpaĝejon de la E-societo vi trovas ĉe http://www32.brinkster.com/leslietoth/, retadreso: esperanto-pecs @ freemail.hu

Se vi vizitas la urbon aŭ la regionon Baranya, indas renkonti ankaŭ la lokajn esperantistojn!

Bonvenon en Baranya, Hungario!


Enretigo: Mészáros István kaj Szilvási László

Fonto: Csaba Székely: Baranya, la mistera
Laŭ la broŝuro, eldonita de Hungara Eperanto-Asocio en 1985.
ISBN 963 571 150 6


www.eszperanto.hu www.eventoj.hu