La vilaĝo "Őrbottyán"

     

    Antaŭ 30 jaroj vane oni estus serĉinta sur la mapo la nomon de ĉi tiu kolonio.

    La hodiaŭa Őrbottyán ekestis en la jaro 1970 el du historiaj vilaĝoj "Őrszentmiklós" kaj Vácbottyán. Ĝi situas en departemento Pest, je 30 kilometroj nord-oriente de la ĉefurbo. (Vidu la mapon de la ĉirkaŭaĵo.)

    Nombro de ĝia loĝantaro preskaŭ de monato al monato kreskas (nuntempe estas pli ol 5000), ĉar la budapeŝtanoj, dezirante por si mem kvietan, senbruan loĝlokon, volonte elektas ĉi tiun vilaĝeton. (Mapo de la vilagxo.)

    La regionon ĉirkaŭas montetoj (montetaro de Gödöllő), kaj ĝi estas riĉa je vivantaj akvoj: riveretoj, lagoj - eĉ kelkaj familiaj domoj havas propran, naturan lageton en siaj ĝardenoj.

    Őrbottyán estas tiu vilaĝo, en kiu la sonorilegoj de la preĝejoj (ĝi havas 5 preĝejojn) ne nur sonas, sed ankaŭ estas surloke produktataj. Ĉi tie vivas kaj laboras la unusola mez-eŭropa sonoril-faristo, Miklós Gombos. Li daŭrigas la familian tradicion, lerninte la malfacilan profesion de sia patro, Lajos Gombos, kaj farante la sonorilegojn (ĉefe el bronzo) por la preĝejoj de la tuta lando.

    Al la vilaĝo Őrbottyán oni povas alproksimiĝi per trajno (de la stacidomo Nyugati en Budapeŝto), aŭ per aŭtobuso (de Újpest Városkapu).


    La tekston verkis: Baloghné Fodor Éva

    Enretigis: Szilvási László en la E-Centro "Eventoj" en 2004.