Gvidilo por turistoj kaj vizitantoj
Ĉe la piedoj de la montaroj Vértes kaj Gerecse, inter la mildaj altaĵetoj de la karakterize transdanubia pejzaĝo etendiĝas relative eta urbeto kun granda pasinteco: Tata. Ĝi kuniĝis el du partoj: Tata (Tata I.) kaj la iama Tóváros (Apudlaga urbo, Tata II.)
Ĝi kuŝas apud la fervojlinio Budapest-Győr-Hegyeshalom-Vieno kaj la internacia ŝoseo E-5, je sepdek kilometra distanco de Budapeŝto, kaj estas ŝatata ekskursejo.
La klimato de la urbeto estas eksterordinare favora. Ĝi kuŝas je 143-metra alteco super la marnivelo, la meza temperaturo atingas 21 gradojn dum la someraj monatoj, la nombro de la sunbrilaj horoj en jara mezvaloro estas 2560 horoj, la jara averaĝo de la pluvo atingas 578 milimetrojn.
Tata estas barokstila urbeto riĉa je historiaj memoraĵoj. Ĝiaj naturbelaĵoj, la arbara, altaĵeta regiono, la fiŝlagoj, la kristalpuraj fontoj, la ombroriĉaj parkoj kaj promenejoj donas indan kadron al ĝiaj historiaj artobjektoj.
Ni dediĉas ĉi tiun libreton al ĉiuj esperantistaj vizitantoj de nia urbo, en la espero, ke ili foliumados ĝin kun granda interesiĝo.
Tata, la 30-an de septembro, 1979.
la estraro de la Komitato de Hungara Esperanto-Asocio
en Departemento Komárom
Urbomapo troveblas en la fino de la teksto
Urbo Tata estas unu el la urboj de departemento Komárom.
Ĝi estas la plej malgranda departemento de Hungario. Ĝia areo estas 2254 kvadratkilometroj, ĝi havas 307000 loĝantojn. Ĝi estas la dua plej dense loĝata departemento de la lando. Ĝia ĉefa urbo estas Tatabánya, la dinamike evoluanta urbo.
En la departemento situanta sur la nordorienta parto de Transdanubio troviĝas la rando de la montaroj Bakony kaj Vértes, ĉi tie finiĝas la Malgranda Ebenaĵo, ĉi tiun regionon okupas la montaro Gerecse deklivante abrupte al Danubo, kaj sur ĝia nordorienta parto oni trovas la montaron Pilis, riĉan de naturbelaĵoj. Pli grandaj riveroj ne trafluas la departementon, ĝiaj malgrandaj riveretoj enfluas en la Danubon, limantan la departementon el la nordo. Danubo estas landlimo inter Hungario kaj Ĉehoslovakio. Plurloke en la departemento - ekzemple en Komárom kaj en Esztergom - fontas varmakvo.
La arkeologiaj trovaĵoj atestas, ke homoj loĝis ĉi tiun regionon jam en la paleolitiko. Unu el la pruvoj de tio estas la prahoma loĝejo en Vértesszőlős, vekinta interesiĝon en la tuta mondo. Oni malkovris ĝin antaŭ kelkaj jaroj je preskaŭ kvin kilometra distanco de Tata, kaj ĝia riĉa trovaĵmaterialo demonstracias la penigan vivon de la Neandertala homtipo, konata el la paleolitiko, kaj ties lukton por la postvivo kontraŭ la fortoj de la naturo. La memoraĵoj de la neolitiko pli ofte troviĝas sur ĉi tiu teritorio, ekzemple en Bajna, en Tatabánya ktp. La lokaj muzeoj montras al la publiko la riĉan trovaĵmaterialon devenantan el tiu kaj la sekvantaj eraoj. La romanoj alvenintaj je la komenco de nia erao trovis jam fortan, karakterizan keltan kulturon sur la teritorio de la departemento. Unu el la plej grandaj municipoj de la romanoj estis Brigetio (la nuna Szőny), sed la arkeologoj malkaŝis en pluraj lokoj romanajn memoraĵojn, ekzemple en Tokod kaj Pilismarót.
La hungaroj invadantaj la basenon de la Karpatoj jam dum la unuaj jaroj de la patrujkonkero (896) okupis ankaŭ ĉi tiun regionon, kies loĝantoj estis tiam slavoj. Pli malfrue konsiderinda parto de la teritorio de la nuna departemento Komárom iĝis reĝa bieno, kaj oni loksidigis ĉi tien kumanojn kaj peĉenegojn. La turka konkero ankaŭ ĉi tiun regionon ne indulgis: granda parto de la vilaĝoj de la departemento neniiĝis.
Ankaŭ la fortikaĵoj de Esztergom, Komárom, Gesztes ktp. havis grandan rolon en la lukto kontraŭ la turkoj. Ankaŭ dum la postaj tempoj estis ĉi tiu regiono scenejo de historiaj okazintaĵoj, ekzemple dum la liberecbatalo de Rákóczi kaj dum la liberecbatalo de 1848-1849, kiam printempe de 1849 la hungaraj patrujdefendantoj ĉi tie luktis signifan batalon.
Inter la mondmilitoj la loĝantaro de la pli kaj pli industriiĝinta departemento konsekvence batalis kontraŭ la subpremo, en la servado de la historia progreso. La bataloj, strikmovadoj de la ministoj ofte influis fermentige la plifortigon de la kontraŭstaro de la laboristoj vivantaj sur aliaj industriregionoj de la lando.
Post la dua mondmilito ankaŭ ĉi tie okazis grandaj ŝanĝoj. Ne nur la jam ekzistantaj uzinoj moderniĝis, sed pluraj novaj establaĵoj konstruiĝis, kaj ili pligrandiĝas ĝis niaj tagoj.
Oni trovas laŭ Danubo preskaŭ ĉie grandegajn uzinojn. Lábatlan estas grava centro de la eternit- kaj paperfabrikado, ekzemple unu el la plej modernaj paperfabrikoj de Mezeŭropo troviĝas ĉi tie. Same unu el la plej grandaj aluminfabrikoj de Mezeŭropo funkcias en Almásfüzitő. Esztergom - krom siaj grandaj kulturhistoriaj valoroj - ludas grandan rolon en la landa industrio per fabrikado de ilmaŝinoj, instrumentindustrio kaj fabrikado de optikaj iloj, Nyergesújfalu per fabrikado de artefaritaj fadenoj, Szőny per la petrolrafinado. En Tatabánya kaj Lábatlan prosperas konstruelement-fabrikado, en Tokod vitrofabrikado.
Se oni esploras la landkarton nur surbaze de la supre diritaj, pruviĝas, ke departemento Komárom vere estas la plej industria departemento de la lando. Sed ni ankoraŭ ne atingis la finon de la vico. Aldone menciindas, ke sur la tereno de la malpeza industrio estas ĝenerale konataj la linŝpinfabriko kaj la muelejindustrio de Komárom, la sukerfabrikado de Ács ktp.
La karaktero de la regiono favoras al la vinberproduktado. La vinregionoj de Ászár, Császár, Bársonyos, Baj kaj Neszmély estas precipe famaj el tiu ĉi vidpunkto. En la bestbredado la plej altkvalitaj estas la porko-, la bovo-, la kokido- kaj la ĉevalo-bredado. Krom Környe, Komárom, Nagyigmánd, Kisbér oni devas akcente mencii la Agrokulturan Kombinaton de Bábolna, kie prosperas la granduzinaj kokido- kaj ĉevalo-bredado. Nagyigmánd estas la esplorcentro de la enkonduko de la fermsistema maizproduktado, kaj de ties disvastigo en la pli malproksimaj regionoj. La centro de la agrokultura aktivadco estas la Komárom-a distrikto sur la orienta rando de la Malgranda Ebenaĵo, sed ankaŭ la monteto- kaj montoregionoj atingas konsiderindajn, elstarajn rezultojn sur la tereno de la agrokulturo.
La nur skize elvokita dinamika evoluo de la industrio kaj agrokulturo de departemento Komárom manifestigas, ke la grado de la urbaniziĝo kaj de ties evoluo estas pli grandmezura ol en aliaj departementoj.
En la departemento troviĝas kvin urboj (Tatabánya, Tata, Esztergom, Komárom, Oroszlány) kaj du distriktoj kun ĉefaj urboj Komárom kaj Dorog.
Pli ol la duono de la loĝantaro vivas en urboj kaj preskaŭ la tri kvaronoj en urboj kaj en grandaj komunumoj. Multaj vilaĝanoj laboras en la proksimaj granduzinoj. Kompreneble do, ke la urba vivmaniero estas dominanta en ĉiuj rilatoj en tiu ĉi departemento: la radio, la televidilo, la mastrumaj maŝinoj estas tiel naturaj en la vilaĝoj kiel en la urboj, simile la aŭtoj, aŭ la abono de la ĵurnaloj kaj semajnaj gazetoj.
Evoluinta lernejo- kaj bibliotekreto, vico de modernaj kulturdomoj estas je dispono de la loĝantaro deziranta erudiĝi kaj amuziĝi. Multaj turistoj vizitas ĉiujare la Fortikaĵmuzeon kaj la Kristanan Muzeon de urbo Esztergom. Multajn vizitantojn havas ankaŭ la Memormuzeo Táncsics en Ácsteszér kaj la Memormuzeo Dobi István en Szőny.
La ĉiujare aranĝita Danubkurbiĝa Somera Arta Universitato en Esztergom okupiĝas unuavice pri muzikaj temoj, kaj partoprenas ĝin aŭskultantoj alvenintaj preskaŭ el ĉiuj partoj de la mondo.
La altirforton de departemento Komárom donas tiu kompleksa travivaĵo, kiun garantias la favora geografia situo, vico de la naturbelaĵoj, la historiaj memoraĵoj, la arkitekturaj klasikaĵoj, la bonega fervoja kaj publikvoja interkomunikado kaj krom tiuj ankoraŭ la kunefiko de multaj aliaj faktoroj.
Antaŭ jarmilionoj la regionon ega maro kovris, el kies bestaj restaĵoj demetiĝis la tavoloj de la montaroj, dum la triasa formacio de la mezozoiko la kalkoŝtonoj de la Vértes: la kalkoŝtono de Dachstein kaj la dolomitoj formantaj pli grandajn masojn; samtempe estiĝis la blankaj kalkoŝtonoj kaj la dolomitoj de la montaro Gerecse. Dum la ĵuraso sekvanta la triason kreiĝis ties fama «ruĝa marmoro», kiun jam en la tempo de reĝo Matiaso oni ekspluatadis en granda kvanto. El ĝi estas faritaj la bariloj kaj la ŝtuparoj de la palaco en Visegrád, ties fama puto el ruĝa marmoro ktp. Oni el ĝi skulptis ankaŭ multajn historiajn artobjektojn de Tata: la internajn marmordekoraĵojn de la paroka preĝejo, ŝtuparojn kaj barilojn, la pordo- kaj fenestrokadrojn de la loĝdomoj, eĉ en nia tempo estas ofta konstrumaterialo la ruĝa marmoro el Gerecse.
Dum la geologia terciaro kelkaj teritorioj de nia regiono sinkis, aliaj elstaris. La granda transformanta laboro de la naturfortoj kreis vivspacon por la marĉa flaŭro. En la malprofundaj golfoj povis evolui ampleksa flaŭro, el kiu estiĝis poste la brunkarbaj basenoj eocenaj kaj oligocenaj (do terciaraj) de Tatabánya kaj Oroszlány.
La «panonia maro» surverŝanta la tutan Transdanubion, poste laŭgrade retiriĝis, kaj lasis dikan argiltavolon, kiun oni nomas en ĝiahodiaŭa prezentiĝo «panonia tavolo». Al ambaŭ brikfabrikoj kaj al la nova tegolfabriko de Tata ĉi tiu tavolo liveras la krudmaterialon.
Dum la glacia tempaĝo de la kvaternaro (plejstoceno) la panonia tavolo estis kovrata de dika leŭso. Tiu ĉi ŝtonformacio aglomerita el fajna flavogriza polvo transportita per vento atingas la dikecon je 40-50 metroj sur kelkaj lokoj de Transdanubio. Sur tiu ĉi leŭso oni alklimatigis la vitkulturadon etendiĝantan de Neszmély ĝis Tatabánya. Menciinda estas tiu ĉi leŭso el la vidpunkto de Tata ankaŭ pro tio, ĉar la homo de la paleolitiko konstruis sian kabanon sur ĉi tiu leŭso proksime al la varmakvaj fontoj elŝprucantaj sur la deklivo de la monteto Kalvario. La mezozoikajn ĵurasajn fontojn direkte sekvis tiuj varmakvaj fontoj, kiujn ankaŭ la prabestoj de la glacia tempaĝo vizitis antaŭ la apero de la homo.
La prahomo ekkonis la favorajn naturdonitaĵojn de Tata kaj ties ĉirkaŭaĵo, la arbarojn riĉajn je sovaĝbestoj, la lagojn kaj riverojn abundajn je fiŝoj, la varmajn fontojn jam antaŭ pluraj jarmiloj, kaj volonte ekloĝis sur ĉi tiu regiono.
La proksimume 250 mil jaraj arkeologiaj trovaĵoj de la ŝtonminejo malantaŭ la gimnazio estas vortoriĉaj memoroj de la paleolitika homo. La ĉi tie malkovritaj riĉaj trovaĵoj raportas al ni pri la peniga vivo de la Neandertala homtipo. La postsignojn de lia aktiveco montras la rinoceraj, prabizonaj, uraj kaj lupaj ostoj, kiuj pruvas, ke la tiama klimato diferencis de la hodiaŭa.
Tata estis ankaŭ dum la neolitiko loĝloko de homoj. El tiu ĉi epoko oni trovis raran, valoran memoraĵon, unu grandmezuran ŝtonhakilon.
Je la trovaĵoj de la kupra tempaĝo sekvanta la neolitikon estas Tata kaj ĝia ĉirkaŭaĵo jam multe pli malriĉa. Ĝi povas fanfaroni pri multe pli riĉaj trovaĵoj el la bronza tempaĝo. El la sennombraj trovaĵoj ĉi tie malkaŝitaj oni povas konkludi, ke ĉi tiu regiono dense loĝata teritorio estis dum la bronza tempaĝo. El tiu pli taŭga, pli firma metalo oni preparis unuavice juvelojn, poste armilojn, kaj nur laste ĝi utiliĝis por preparo de laboriloj. Dum tiu ĉi epoko iĝis konata juvelmaterialo ankaŭ la oro, kaj tiam fariĝis ankaŭ la unuaj argilvazoj. La bronztempaĝa potfaristo preparis sur la flankoj de la vazoj gravuraĵojn, kaj plenigis ilin per kalko. La blanka ornamaĵo okulfrape elstaras el la surfaco de la malhelgrizetaj, malofte flavruĝetaj vazoj. La ilira popolo alportis la signifan materialon de la civilizacio, la feron. Same multnombraj memoraĵoj estis trovitaj ĉi tie el la tempo de la lasta granda popolmigrado pratempa, de la trairo de la keltaj triboj. Ĉi tiu periodo estis la tiel nomata «malfrua fera tempaĝo». La romanoj alvenintaj ĉi tien je la komenco de nia erao trovis fortan, karakterize keltan-ilirian kulturon, kiun ili enigis en sian propran imperion, anstataŭ ĝin subjugi, konservante ĝiajn tradiciojn, ĝiajn kutimojn kaj establojn, eĉ ĝian socian strukturon. La romana kulturo de nia regiono havas duoblan fizionomion.
La romanoj konis kaj ŝatis nian urbon, kiun ili nomis «Lacus Felix» (lago feliĉa). Ankaŭ la surskribo «NYMPHIS» (al fa nimfoj) sur la romana altaro, unu el la trovaĵoj dum la pasinta jarcento, montras la kulton de la fontoj, sed eventuale ĝi povas koncerni ankaŭ banejon.
Sur la teritorio de la najbara vilaĝo Szőny, je 15 kilometra distanco de
Tata, troviĝis romana soldata municipio, civila kolonio, kiuj ricevis la bonan trinkakvon el Tata.
Dum la romanaj tempoj apartenis Tata kaj ĝia ĉirkaŭaĵo al tiu teritorio, sur kiu vivis la «azala» tribo. Ĝia triba rezidejo «Azaum» povis situi sur la teritorio de la nuna Almásfüzitő. Ni havas plurajn indikojn pri la popolkutimoj, pri la kostumo de la azaloj. Tomboŝtono ekspoziciita en la Muzeo Kuny Domokos reliefe figuras mortintajn geedzajn azalojn. Oni povas observi sur ĝi la ĝenerale konatan fakton, ke la virinoj persistis en la tradicioj. Nome la kostumo, la juveloj de la edzino estas antikvaj, keltaj-iliriaj, ŝi portas la pinglojn de la virinoj de la malfrua fera tempaĝo.
En la vilaĝo Környe oni malkovris multekostan enterigan metodon de la gvidantuloj de la konkerita loĝantaro: ĉi tie oni trovis riĉe dekoritajn ĉarojn - abunde garnitajn per bronzaj ornamaĵoj -, per kiuj la mortintoj translokiĝis en la alian mondon - laŭ la religiaj supozoj.
Post la disfalo de la okcidenta romana imperio jam hunoj loĝis en Tata. Post ilia mallonga regado, la ostrogotoj (eostaj gotoj), poste la longobardoj trairis la regionon kaj transdonis sian lokon al la avaroj. Ĉi lastaj loĝis ĉi tie dum ĉirkaŭ 220 jaroj. Krom la avaroj la slavoj koncentriĝis ĉi tie en pli organizita socio, je la komenco de la okcentaj jaroj. La plej novaj arkeologiaj esploroj demonstris, ke ambaŭ popoloj vivis paceme unu apud la alia, sed ĉi tiun staton direktis la slavoj. Ilia regado je la fino de la naŭa jarcento falis (en 896), kaj ilian lokon okupis niaj patrujokupantaj prauloj, la hungaroj.
La historio de Tata komenciĝis post la patrujkonkero per la tempo de reĝo Stefano la unua. Laŭdire ankaŭ la nomdono de la urbo devenas el tiu tempo. Laŭ Marko Kálti, verkisto de la Ilustrita Kroniko, la nomdonanto de la urbo estis la baptopatro de Stefano la unua, Deodato. Li estis grafo de Sanseverino, kiu ricevis donace ĉi tiun regionon de la reĝo. Stefano la unua nomis Deodaton «tata» (paĉjo), laŭdire la nomo de la urbo deriviĝas el tio. Deodato ja vere povis esti la posedanto de la urbo, ĉar li fondis benediktanan abatejon kaj konstruigis preĝejon, kiujn konfirmas la tieaj trovaĵoj.
Tata estis reĝa bieno dum la regado de la reĝoj el familio de Árpád. Nur post la formorto de tiu dinastio falis ĝi en la manojn de sekularaj propruloj, de la familio Csák.
En la jaroj 1260-aj oni mencias ĝin «villa» t.e . bieneto. En 1305 ĝi estas jam «oppidum» t.e. agrokultura urbo, kaj laŭ diplomo el la jaro 1388 ĝi nomiĝas «civitas» t.e. blazona urbo. Tiam ĝi apartenis al la palatino Stefano Laczffy, kiun en 1397 oni masakris okaze de la parlamento en Kőrösudvarhely, kaj Tata iĝis denove reĝa bieno, tiu de la reĝo Sigismondo, kiun ĝi tiel influis, ke li konstruigis al si pompan fortikan kastelon sur la bordo de la Granda Lago. Krom Buda kaj Visegrád iĝis Tata la plej ŝatata restadejo de Sigismondo, kie li ofte trovis ripozon kaj distriĝon. Famaj regantoj de Eŭropo, scienculoj, mezepokaj kavaliroj kaj korteganoj are troviĝis inter la muroj de la fortikigita kastelo. La reĝo ĉi tie ricevis polan reĝon Vladislavo la dua, danan reĝon Eriko la oka, kaj en 1424 ĉi tie petis la helpon kaj federacion de Sigismondo ankaŭ la greka imperiestro, Manuelo Paleologos, kontraŭ la turka danĝero. Ĝuste tiam restadis ĉi tie ankaŭ la sendito de la sultano Murad la dua. Ankaŭ la serba despoto, Stefano Lazareviĉ, vizitis Sigismondon en Tata por pritrakti la federacion kontraŭ la turkoj.
Post la morto de Sigismondo interrompiĝis la gaja vivo inter la muroj de la fortika kastelo, ĉar la lombarditan kastelon akiris Stefano Rozgonyi.
Tata vivis sian duan lumperiodon en la tempo de reĝo Matiaso, kiu en' 1463 reaĉetis la intertempe tute ruiniĝintan kastelon. Baldau komenciĝis la renovigo. Pri la pompo de la Matiasepoka palaco skribis Bonfini: «La kastelon de Tata oni devas klasi sendube inter la plej belajn palacojn. Mi pensas, ke ĝi estas certe la plej eminenta fortikajo. En la konstruaĵo troviĝas ĉirkaŭe riĉe orumitaj manĝoĉambroj, luksaj dormoĉambroj, kies plafonojn ornamas orizaĵoj kaj skulptaĵoj.»
Krom la diplomatia aktiveco la reĝo ofte vizitis la kastelon por ripozi. Plej volonte restadis li inter siaj humanistoj: Bonfini, Galeotto, Ranzano, Nikolao Oláh, Johano Vitez, sed li íatis ankaŭ ĉasadi. Lian ĉasadon en la montaro Vértes eternigis la klasikaĵo de Mihxaelo Vörösmarty, la poemo titolita «Szép llonka» (Bela Helenjo):
Embuske sidas kun streĉita sago
Silente la ĉasisto en I' arbaro,
Dum ĉiam pli rapidas frua tago,
Jam alte brilas sun' sur ĉielmaro.
Sed vane li atendas, ĉar la besto
Kaŝite restas en kvieta nesto.
La dua florepoko de Tata ne longe daŭris. Post la morto de reĝo Matiaso falis ĝi en la manojn de Johano Corvin (Korvin), sed post kvar jaroj akiris ĝin Vladislavo la dua, kiu dum la granda pestepidemio en 1510 ĉi tien translokiĝis kun la tuta kortego el urbo Székesfehérvár, en la «urbon de la akvoj». Li ĉi tie kunvokis la parlamenton en 1510.
Post la morto de Matiaso la granda dekadenco kulminis en la triumfo de turkoj ĉe Mohács (1526). Tata ne evitis sian sorton. Post la falo de Buda, dum la preskaŭ 150 jara turka okupado, ankaŭ la defendintoj de Tata partoprenis tiujn batalojn, kiuj estis pruvoj de la vera patrujamo. La turka grandveziro Kara Mustafa eksplodigis la kastelon de Tata en 1684.
Dum la liberecbataloj de Rákóczi plurfoje fluis sango por posedo de la fortikaĵruinoj.
Tata estis vendita al grafo Jozefo Esterházy en 1727, kiu pagis por ĝi 343 524 florenojn.
La urbo ricevis novan fizionomion en la dua duono de la dekoka jarcento, kiam Jakobo Fellner, la granda majstro de la hungara baroka arkitekturo tie agadis. Li naskiĝis en 1722 en Moravio, kaj alvenis en la urbon en 1744 kune kun Jozefo Kuttner; konstrumajstro de Komárom. Li estis ĉefmasonisto ĉe la konstruo de la franciskana preĝejo, poste en 1748 li ricevis la arkitektan titolon. Francisko Balogh, bienestro de la familio Esterházy ekkonis la eksterordinaran talenton de la juna arkitekto, kaj donis al li multajn komisiojn.
La agrokultura fizionomio de Tata kaj ĝia ĉirkaŭaĵo determinis la neevoluintecon de la industrio, kiu limiĝis nur je la prilaboro de la agrokulturaj produktaĵoj, kaj okupiĝis nur malmulte da laboristoj.
El ekonomia vidpunkto havis grandan signifon la akvoj de Tata, kiuj funkciigis aron de muelejoj. Dokumento el 1240 jam mencias kvar muelejojn de la benediktana abatejo, kiuj provizis ne nur Tata, sed ankaŭ al ĉirkaŭaĵo. Laŭ tio nomiĝas inde la muelindustrio praa industribranĉo de Tata.
Alia signifa industribranĉo estis tiu de la potfaristoj, kies produktaĵojn oni lande konis. El la evoluinta potindustrio estiĝis fajencmanufakturo en 1758, kiu surbaze de la agado de la famaj majstroj en la porcelanfabriko de Holics, iom post iom akiris landan famon. Ĝi vivis sian florepokon dum la 18-a jarcento. La fajenco de Tata elpuŝis finfine eĉ tiun de Holics el la merkato. La dumtempe fabrikiĝanta manufakturo vivis sian lumtempon sub la gvidado de Pram, Herrmann kaj Schögl, sed dum la 19-a jarcento ĝi kadukiĝis, kiam la familio Farkasházi-Fischer elirante el Tata fondis la porcelan-fabrikon en Herend (1839). En la kadukiĝanta ceramikfabriko laboris Dominiko Kuny, kies vidvino fondis la fabrikon de Tata, gvidita tiam de Aarono Maŭrico Farkasházi. Kuny fondis antaŭe la faman ceramikfabrikon en Buda. Li mortis en 1832.
Sur la postsignoj de la agado de Fellner prosperis precipe la ĉarpentista kaj la ŝtonskulptista industrioj, same la serurista-forĝista metio. Ĉi tiujn metiojn 12
levis sur altan gradon precipe Jozefo Eder, Zakario Pöckel kaj Georgo Nesz. Ankaŭ la fakuloj de aliaj laborterenoj funkciis ĉi tie, ekzemple Samuelo * Mikoviny (pron. Mikovini), la plej granda hungara inĝeniero de la 18-a jarcento. Li sekigis la marĉojn de la ĉirkaŭaĵo, kaj elformis la hodiaŭ ankoraŭ ekzistantan lagsistemon. La estigo de la nuna Popolparko estas ligita al nomo de Francisko Böhm, kiu estis la dua granda inĝeniertalento de sia tempo. La kreinto de la artobjektoj, de la romantikaj konstruaĵoj en la Popolparko (tiama Angla Parko) estis Charles Moreau, franca arkitekto, kiu laboris apud Francisko Böhm.
La unua signifa lernejo de Tata, la subgimnazio, malfermis siajn pordegojn en novembro de 1765. Tie instruis famaj literatoroj, scienculoj, ekzemple la lingvisto Nikolao Revai, la astronomo Danielo Knet, la fizikisto Stefano Szablik, la preparanto kaj lanĉanto de la unua hungara balono Montgolfier. En tiu ĉi lernejo lernis - inter aliaj - Béla Vörösmarty, la filo de la jam menciita poeto (Mihxaelo Vörösmarty).
Dum la evoluo de la kapitalismo estiĝis ankaŭ industriaj uzinoj de la familio Esterházy ĉe la 23000-arpenta (katastra) grandbieno (ĉirkaŭ 12000 hektara): sukerfabriko, ĉampanfabriko, brikfabriko kaj vico de pli malgrandaj uzinoj. La kapitalisma subpremo pli kaj pli grave pezis la ekspluatitan laboristaron. La homaj rajtoj, la liberecdeziro nur kiel esperoj povis vivi en la koroj, sed ĉi tiuj jarcentaj esperoj realiĝis nur en 1945. Per la liberigo de nia popolo finiĝis la ekspluatado. La grandbieno kaj aliaj havaĵoj de la familio Esterházy transiris en la manojn de la laboranta popolo, kiel justa propraĵo. Oni modernigis la fabrikojn, la uzinojn laŭ la socialismaj kondiĉoj. La plej gravaj fabrikoj de la urbo estas: la ŝufabriko, la ledgalanterifabriko, la lignaĵfabriko kaj la loĝejteksaĵfabriko.
La ŝufabrikon «Viktoria» oni fondis en 1940, sed tiam eĉ bonintence oni ne povis nomi ĝin fabriko. La taga produktado estis nur 400 paroj da infan- kaj virinŝuoj. La hodiaŭa produktado estas ĉiumonate 54000 paroj. Ĝiaj produktaĵoj estas serĉitaj ankaŭ fare de la eksterlandaj merkatoj.
La alia fierindaĵo de nia urbo estas la Fabriko por loĝejaj teksaĵoj. Ĝin fondis en 1875 Aleksandro Pollak, komence ĝi estis pansakfabriko, nur en 1907 ŝanĝis oni la profilon, tiam startis la tapiŝpreparado per kvar tapiŝteksmaŝinoj. Ekde 1920 ĝis la liberiĝo ne okazis uzinevoluigo. En 1944 la retiriĝantaj germanaj trupoj ekbruligis ĝin, sed jam printempe de 1945 funkciis la ŝpinejo per unusola kardmaŝino kaj la teksejo per tri teksmaŝinoj. Oni ŝtatigis ĝin en 1949, kaj ekde tiam la produktado pli kaj pli kreskas.
Se oni volas akiri kompletan bildon pri la urbo Tata, ni ne domaĝu la penon fari promenon inter la artobjektoj de la urbo. La promenon ni komencu ĉe la scenejo de la plej frua loĝtereno de Tata, ĉe la monteto Kalvario. Antaŭ ĉiuj ni vizitu la naturprotektan teritorion, kiun la Landa Naturprotekta Ofico elformis sur la tereno de la maljuna ŝtonminejo. La superaj tavoloj de la tersupraĵo tiel kuŝas unu sur la alia, kiel la paĝoj de giganta historilibro. Ĉiu paĝo enhavas la vestaĵojn de unu el la fazoj de la terhistorio.
Sur tiu ĉi tereno staras «atestanta muro» apika, kiu estas regula sekco de la tavoloj demetiĝintaj unu super la alian. Ĉi tie eĉ la laika okulo klare povas ekvidi la limliniojn de la unuopaj tempaĝoj geologiaj. Ekzemple: sur la preskaŭ blanka, tute milde grizblueta triastavolo kuŝas la pli-malpli dikaj tavoloj de la sekvaj eraoj: tiu de la ĵuraso, poste tiu de la kretaceo ktp.
Ĉi tie oni sukcesis malkovri groton longan je 20 kaj larĝan je 2 metroj nur en profundo je 5-6 metroj sub la surfaco, en kiu ankaŭ hodiaŭ ĉeestas la postsignoj de la fajrego de la prahomo.
Sur la kalvaj rokoj de la malnova ŝtonminejo staras eta kapelo. Ĝi konstruiĝis sur la loko de iama preĝejo (1350), kiu kuŝis en ruinoj jam en la mezo de la 18-a jarcento. El ĉi tiuj ruinoj elformis Jakobo Fellner la kapelon tiel, ke li restigis la sanktejon de la malnova preĝejo, kiu fermiĝas per tri flankoj de okangulo kun tri ogivaj fenestroj. La gotikajn fenestrojn de la sanktejo oni enmasonis en 1908, kiam la kapelo estis renovigata. Sur la fasado de la kapelo oni vidas rokokajn vazojn. La nobela formado de la fasado kaj la sonorilturo laŭdas la laboron de Fellner. La enirejon de la kapelo formas baroka pordegkadro. La bildo de la ĉefaltaro originas el la 18-a jarcento, la plafona fresko estas verko de Beder. La bazmuroj de la malnova preĝejo estis malkovritaj antaŭ kelkaj jaroj, kaj permesas konkludi, ke la preĝejo apartenis al la tipo de la tiel nomataj fortikaĵpreĝejoj.
La baroka statugrupo proksime al la kapelo estas kreaĵo de Antono Schweiger, el 1770.
Nun ni ascendu la elvidturon «Jakobo Fellner», de kie malfermiĝas antaŭ ni la varia panoramo de la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Desur la teraso de la elvidturo alta je 45 metroj la observanto povas plezuri la brilan akvosurfacon de la Granda Lago, en kies fono staras la montaro de Gerecse. Inter ni kaj la lago elstaras fa monumenta konstruaĵo de la Gimnazio József Eötvös. Inter la gimnazio kaj la naturprotekta teritorio troviĝas la observatorio.
Indas viziti la domon numero 20 en la strato Kocsi, kies bela korbansa pordego kaj rokokaj forĝitaj fenestrokradoj okupas nian atenton. Ene estas pordegkrado el ruĝa marmoro, super ĝi rokoka ferkrado en ovala kadro. La konstruaĵo mem estis iam la loĝejo de la ordeno de Kamaldulo en Tata.
En la proksimo oni trovas la simplan, nobelan konstruaĵon de la kalvinana templo.
Post mallonga promeno ni atingas la placon Kossuth, sur kiu ni trovas multajn artobjektojn, inter ili la plej signifan, la parohxan preĝejon, konstruita de Jakobo Fellner.
La unua kreitaĵo de Fellner estis tiu franca baroka portalo, kiun li preparis por la kapela enirejo de la piarista ordenejo - nun hakminista lernejo. La unua el la signifaj konstruaĵoj estas la kasteleto de Balogh, kiu estas unu el la plej belaj artobjektoj de nia urbo. Fellner akiris famon ne nur landan, sed ankaŭ eksterlandan, kaj per siaj grandiozaj planoj li superis multajn Eŭrope famajn arkitektojn. La hungaraj grandsinjoroj superŝutis la arkitekton de Tata per siaj komisioj, kiuj ofte vokis lin malproksimen de la urbo. Li veturis per siaj fame konataj ĉevaloj, kaj ĉiam returnis en la urbon Tata. Csákvár, Cseklesz, Eger, Mór, Pápa, Veszprém (Vespre:m) kaj aliaj signifas la unujn staciojn de la triumfvojo de Fellner, kaj liaj tieaj, ankaŭ hodiaŭ ekzistantaj kreitaĵoj laudas la eminentan scion de la majstro. Lia famo, kaj la projektokontoro fondita fare de li altiris al Tata: Anton Schweiger el Holics, Jozefon Grossmann el Vieno - ĉi lasta direktis la projektokontoron post la morto de Fellner - kaj la alian aŭstran arkitekton: Antonon Gött. Ili daŭrigis la verkojn de Fellner, kaj ankaŭ la postsignoj de iliaj manoj estas troveblaj sur la artobjektoj de nia urbo. En 1762 li venkis la francan arkitekton Cenevale en arta konkuro: oni akceptis lian projekton pri la akvokastelo de Tata, sed tiun li ne povis realigi. Tio estas granda perdo kaj por la hungara arkitekturo, kaj por Tata.
Eĉ la eksterlanda rekono ne povis inklinigi la fremddevenan, sed en koro hungaran arkitekton, ke li forlasu la landon. Lin, la unikan patrolandan reprezentanton de la franca baroko klasika ligis al Tata lia familio, lia hejmo, kaj ĉi tie li mortis en 1780. Okaze de la 160 jara datreveno de lia morto, en 1940, oni starigis al li statuon apud la paroka preĝejo, unu el liaj grandiozaj kreitaĵoj.
La konstruo de la preĝejo komenciĝis laŭ la projektoj de Antono Pilgram, tiujn poste tralaboris Jakobo Fellner, kaj ĝi iĝis unu el la arkitektaj klasikaĵoj de la malfrua baroko. La bazŝtonon oni demetis en 1751, poste la laboro paŭzis dum naŭ jaroj, verŝajne tiam tralaboris Fellner la projektojn de Pilgram. La daŭrigo de la konstruado startis en 1760, kaj en 1774 oni finkonstruis la tegmenton. La preĝejturoj pretiĝis en 1777. La finon de la konstruado jam ne ĝisvivis Fellner, ĉar li mortis en 1780. La laboron finis Jozefo Grossmann en 1784.
La dutura fasado de la preĝejo estas obsede bela. Super ĝia pordego ornamita per festono de la stilo de Luiso XVI oni trovas la daton de la konstruadfino: 1784 per romaj ciferoj (MDCCLXXXIV), kaj super ĝi la blazonon de la familio Esterházy.
La ena formado de la preĝejo estas sekcivolba navo kun triumfarko kaj kun pli mallarĝa sanktejo. La grandefekton de la ununava preĝejo efike kreskigas la foresto de freskoj tiom kutimaj en barokaj preĝejoj. Ĝia kvarkolona marmora ĉefaltaro (stilo de Luiso XVI) estas verko de Antono Schweiger, Jozefo Grossmann kaj Antono Gött. Ĝian katedron (sur kies voĉrepuŝilo troviĝas Moseaj ŝtontabuloj - el ruĝa marmoro) preparis Antono Gött. Je ambaŭ flankoj de la sanktejo troviĝas preĝfenestroj, antaŭ ili bildoj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo kun la surskribo: «Hubert Mauer 1797». La interna meblaro (benkoj, konfesejoj ktp.) pretiĝis en stilo de Luiso XVI. Sur la unua dekstra flanka altaro staras figurornamita rokoka altarŝranko. En la sakristio staras riĉe skulptita ŝranko, kiu originas el la iama klaŭstro kamaldula de Majk, el 1768. Li dormas sian eternan dormon en la kripto de la preĝejo. Simpla surskribo staras sur lia tombokelo: «Nro 8., la 12-an de decembro de 1780.»
La esplanadon antaŭ la preĝejo oni ordigis en 1940, kiam oni starigis tie statuon al Jakobo Fellner. La statuo estas verko de Lajos Ungvári (skulptisto kun premio Kossuth).
Same sur la placo Kossuth, tie, kie staris dum la mezepoko la preĝejo de Sankta Blasio estas triangula obelisko alta je 17 metroj kun statuo de «Maria Immaculata» (Maria Senmakula) skulptita de Antono Schweiger. La mezepokan preĝejon, konstruitan inter 1410 kaj 1439 oni malkonstruis post la finkonstruo de la paroka preĝejo en la 1780-aj jaroj. La statuo originas el 1785.
Sur la placo Kossuth, apud la duetaĝa urba konsilejo, konstruita en frua historiisma stilo, modeste situas mansardtegmenta konstruaĵo, numero 1. de la strato Bercsényi. Ĉi tiu domo estis propraĵo de la familio Farkasházi-Fischer, fondinto de la porcelanfabriko en Herend. La ceramikfabrikon restantan en Tata gvidis Aarono Maŭrico Farkasházi-Fischer. En la teretaĝa kontruaĵparto troviĝis ankaŭ la bruligaj fornoj de la ceramikuzino.
Sur la strato Rákóczi ni trovas strangan konstruadmetodon enrigardante tra la pordegoj, precipe tiu de la numero 1. de la strato. La korto de la domo estas trapasejo al la strato Fazekas (Potfaristo) iranta paralele kun la strato Rákóczi, kaj la loĝdomoj konstruiĝis unu malantaŭ la alian. Ĉi tiu konstruad-metodo evoluis verŝajne dum la turkaj tempoj, kiam la imposton oni kolektis laŭ pordegoj. La suferigita loĝantaro tiel klopodis trompi la turkajn impostkolektantojn, ke la loĝdomojn konstruis unu malantaŭ la alian, ĉar la tiel konstruitaj loĝdomoj havis nur unusolan - komunan - pordegon.
Post mallonga promeno ni atingas la placon November 7, kie staras la memorstatuo de la herooj de la unua mondmilito. Malantaŭ ĝi situas la konstruaĵo de la distrikta tribunalo, Ĉi tie oni povas eniri la iaman privatan parkon. de familio Esterházy. Maldekstre de la enirejo oni povas plezuriĝi je intimefektaj popolbarokstilaj loĝdomoj.
Sur la tereno ombrita de centjaraj arboj de la bele edukita parko troviĝas la kastelo Esterházy. La parko estis iam «privata parko» de la mastro de Tata, hodiaŭ ĝi apartenas al la laboranta popolo.. La kastelo, kiu servis la komforton de la grafa familio, hodiaŭ staras je la servo de la sano de la laboristaro: en ĝi oni kuracas malsanulojn.
La etaĝan kastelon konstruis Jakobo Fellner inter 1764 kaj 1769, antaŭ la tiel nomata kasteleto de Balogh. La ĉeffasado de la konstruaĵo rigardas al la lagbordo. La ĉefenirejo troviĝas en la meza parto de la korto, super ĝi estas balkono. Ambaŭ alojn de la konstruapo fermas angulturoj kaj apud la turoj libere staraňtaj pordegoj troviĝas el 1897. Sur la ŝtonkadraj fenestroj de la mansardtegmenta konstruaĵo estas bele ellaboritaj korbansaj fenestrokradoj. La imperiestro Francisko loĝis ĉi tie dum tri monatoj, kiam li rifuĝis antaŭ Napoleono, kaj la 14-an de oktobro de 1809 li subskribis en la norda turĉambro de la kastelo la packontrakton de Schönbrunn. Dum la militekzercoj en 1897 ankaŭ la imperiestro Vilhelmo la dua troviĝis inter la muroj de la kastelo.
La kasteleto de Balogh konstruiĝis en 1751, ĝia fasado rigardas al okcidento. Ĝia perono estas eliptika, majstra ekzemplo de la artista linigvidado de faksperta arkitekto. Antau la konstruaĵo troviĝas baroka fontano, ĝi f iguras virinon sidantan sur rokoj, kaj estas verko de Antono Schweiger.
Apud la portalo de la hospitalo staras barokstila ĉevalstalo garnita per forĝitaj fenestrokradoj. (Ene estas arkitravoj apogantaj sur kolonoj el ruĝa marmoro, kaj volboj, sub ili originala grandmezura kameno. La valoron de la konstruaĵo levas la porĉevalaj vandoj garnitaj per originalaj armaturoj kaj la kripoj el ruĝa marmoro.)
Maldekstre de la enirejo de la hospitalo ni povas alveni al la «turka banejo», kiu estas unu el la mezepokaj banejoj de la urbo.
De la placo November 7. gvidas strato Rákóczi ekster la muroj de la kastelo. Kontraŭ la herostatuo oni vidas la konstruaĵon de la urba malsanulejo, poste la iaman sinagogon, en kies renovigita konstruaĵo troviĝas nun gliptoteko precipe por memoraĵoj de la klasika, grekromana skulptarto.
Forlasinte la kastelparkon tra ferpordego ni atingas la teritorion de la malnova fortikaĵo, kiu gardas tradiciojn de la pasintaj jarcentoj.
La fortikaĵo estis grava ĉenero de la transdanubia fortikaĵsistemo, kies defendon helpis la ĝin ĉirkaŭanta marĉo. Oni eniris la fortikaĵon nur tra pordego garnita per levponto super la akvofosaĵo. La konstrutempo de la fortika kastelo de reĝo Sigismondo estis inter 1397 kaj 1412. La tiel nomata «Houfnaget-gravuraĵo» origina el la komenco de la 17-a jarcento kun akcento montras la ankaŭ hodiaŭ ekzistantan turon, kiu similas al loĝturoj konstruitaj dum la 12-a - 14-a jarcentoj. Estas supozeble, ke al tiu ĉi loĝturo oni alkonstruis la kvarturan fortikan kastelon de Sigismonda erao. La kvar turojn kunligis la konstruaĵoj de la palaco. La internaj ĉambregoj rigardis al relative eta korto limita per tri arkadoj. Ties restaĵoj kaj la volboj de la klaŭstro troviĝas ankaŭ hodiaŭ ĉe la okcidenta fasado de la konstruaĵo. La ejoj de la restaĵ-konstruaĵo estas bele formitaj, kun ogivkruciĝoj.
La turkepokan historion de la fortikaĵo malfermis sanga okazintaĵo. Reĝo Ludoviko la dua, kiu timis la turkan ofenzivon, informiĝante pri la sieĝo de la fortikafo Szendrő fare de la sultano Soliman la dua - laŭ Nikolao Istvánffy - «surbaze de la konsilo de siaj, portigis la ĉaŭzon Berham, senditon de Soliman, en la fortikaĵon de Tata, tie embuske murdigis lin kune kun lia akompanantaro, kaj por malaperigi la postsignojn de la murdo, ilin ĵetigis en la profundan lagon lekantan la murojn de la fortikaĵo.»
Post la batalperdo de Mohács Gasparo Ráskay okupis la fortikaĵon. Post kapitulaco de Buda elformiĝis la sistemo de limfortikaĵoj, kies membro estis ankaŭ la fortikaĵo de Tata. Ĝia tasko estis defendi la vojon gvidantan el urbo Buda al urbo Vieno.
En 1683 Kara Mustafa eksplodigis la murojn, sed la imperiestraj trupoj rapide renovigis la fortikaĵon, kiun la nesufiĉe ekipitaj kurucoj (hungaroj) ne povis okupi.
Nur en novembro de 1705 sukcesis okupi ĝin per ununura kuratako generalo Bottyán, helpe de la kurucfidela loĝantaro kaj de siaj kunbatalantoj enestantaj en la fortikaĵo. Ĉe la rekonkero por venĝi al la loĝantaro la soldatoj de generalo Rabutin prirabis la urbon kaj forbruligis ĝin. Kiam Johano Bottyán, kiu ĝuste tiam estis en Aŭstrio, eksciis tion, revenĝante forbruligis 50-60 aŭstrajn vilaĝojn.
La fortikaĵo kuŝis en ruinoj ĝis 1892, kiam Nikolao Esterházy atendante la viziton de imperiestroj Francisko Jozefo kaj Vilhelmo la dua, decidis la renovigon de la fortikaĵo. Tiam ĝi ricevis sian hodiaŭan formon. Ekde tio oni ĉi tie gardis la relikviojn de la familio Esterházy. Inter ĝiaj antikvaj muroj havas hodiaŭ hejmon la muzeo de nia urbo, la Muzeo «Kuny Domokos».
En unu el la kazematoj de la Malnova Fortikaĵo troviĝas nun la vinkelo «Zsigmond», antaŭ kiu staras statuo fare de Nikolao Melocco figuranta homon dresantan ĉevalon.
Desur la teritorio de la malnova fortikaĵo oni atingas la bordon de la lago tra ponteto. Post la ponteto maldekstre alvokas nian atenton la plej malnova industria artobjekto de nia urbo, la muelejo «Cifra», kiu laŭ la historiaj notoj ekzistis jam en 1587.
Ankaŭ la turkoj konservis la muelejon de la pereo. Laŭ la tradicio ili preskribis, ke ĝi muelu dum paraj tagoj al ili, dum senparaj tagoj al la hungaroj. Oni trovas ene kvin barokajn torditajn lignokolonojn, Ĝian elipsan ĉambregon ornamas gipsaĵoj. La muelejon renovigis Jakobo Fellner en 1753.
Proksime al la muelejo ni haltu sur la lagbordo, kaj ni plezuriĝu je la pitoreska beleco de la lago kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. La 235-hektaran lagon nutras krom siaj naturaj fontoj la rivereto de regiono Ve'rtes, la Áltar-ér.
La panoramo estas vere pentrinda. Al okcidento (dekstre) elstaras diktrunka akvoturo, poste kapeleto de la monteto Kalvario, apud ĝi leviĝas svelta konstruaĵo de la Elvidturo «Jakab Fellner». Super la bordo flankita de arboj staras la monumenta konstruaĵo de la gimnazio. Apud ĝi troviĝas la iama ordenejo de la piaj lernejoj - hodiaŭ ĝi estas hakminista lernejo. Ĝin konstruis Jakobo Fellner inter 1767-1770. Sub la konstruaĵo de la gimnazio, sur la lagbordo oni vidas la konstruaĵon de la iama grafa «Schweitzerei» (bovin-bredejo), nun ĝi estas parto de la managejo, kiu troviĝas sub la hakminista lernejo.
Maldekstre troviĝas belaj memoraĵoj de la hungara klasikismo: la domo de Axmann, kiun konstruigis Mihxaelo Axmann en 1833. Proksime al domo staras memorŝtono al la junaj komunistoj murditaj dum la kontraŭrevolucio en 1956. Poste ni vidas la pajlotegmentan konstruaĵon de la iama buĉejo konstruita super la akvon. Ĝi estas konstruita laŭ projekto de Jakobo Fellner en 1755, kaj estas unika industria artobjekto en la tuta lando.
Desur la bordo de la Malnova Lago (kiel la loĝantoj de Tata nomas ĝin), ŝtuparo kondukas al la strato Bartók Béla, flankita de altatrunkaj poploj. Maldekstre troviĝas nova loĝkvartalo konsistanta el modernaj pluretaĝaj domo j. Dekstre situas alia industria artobjekto, la muelejo «Nepomucenus», kiun konstruis Jakobo Fellner en 1758, kaj renovigis Antono Gött en 1798.
Kie la strato Bartók Béla atingas la placon de «Hősök tere» (iaman placon de Parlamento), frontas la vizitanton duetaĝa konstruaĵo de la kapucena ordenejo, kiu estas nun bazlernejo. Sur ĉi tiu loko staris iam franciskana klaŭstro, kiun unue menciis la malnovaj dokumentoj en 1462. Laŭ la jarlibroj de la iama klaŭstro la patrinon de reĝo Matiaso, Elizabetan Szilágyi, vidvinon de Johano Hunyadi oni alportis tien ĉi jam malsane en la franciskana ordenejo de Pest, kaj ŝi mortis ĉi tie post kvin tagoj, printempe de 1462. La ordenejon konstruigis Jozefo Esterházy inter 1743-1744.
Per sia fasado aliĝas senpere la ordenejo al la kapucena preĝejo. Super ĝia pordego troviĝas el ruĝa marmoro la blazono de la familio Esterházy. Sur la meza parto de la fasado estas ronda fenestro, pli supre du fenestroj de kvar loboj kaj en la triangulo formita de la tri fenestroj ni vidas sunhorloĝon. El la malantaŭa parto de la preĝejtegmento elstaras svelta ŝinda sonorilturo, kiu donas al la simpla konstruaĵo la preĝejkarakteron. La preĝejo
konstruigis inter 1744-1747 laŭ la planoj de Jozefo Kuttner, arkitekto de Komárom. Dum la konstruado ĉefmasonisto estis Jakobo Fellner.
Sub la simpla ekstero la interno de la preĝejo enhavas eminentajn kreitaĵojn de la barokarto. Ene ĝi havas unu navon de depremintaj volboj, kaj pli mallarĝan sanktejon. La bildon de la baroka, kolona ĉefaltaro pentris la vienaj pentristoj Karlo Auerbach kaj Kasper Reisner. La baroka ĉefaltaro mem estas verko de Jozefo Becker, la majstran altarŝrankon kreis la skulptisto Ludoviko Gode. La bildoj de la flankaltaroj estas verkoj de Karlo Plackó, portretpentristo de la germanaj elektoprincoj. La «Lastan Vespermanĝon» pentris Antono Stippinger, kaj ĝi troviĝas en la refektorio.
Sur la placo antaŭ la preĝejo okazigis reĝo Vladislao la dua la parlamenton en 1510. La hungaraj magnatoj partoprenis ĝin kun granda pompo, ekzemple Na'ndor Perényi havis eskorton el ducent kavaliroj.
Sur la placo troviĝas karakteriza historia artobjekto de nia urbo, la Horloĝturo, kiun oni nomas en Tata «Sonorilingo». La okangulan diktrunkan konstruaĵon projektis laŭdire Jakobo Fellner. La malsupra parto de la turo pretiĝis el brikoj, la supra el ligno. Ĉi tiun supran parton konstruis en 1763 Jozefo Eder, ĉarpentisto famekonata, kunlaboranto de Fellner. La interesaĵo de la lignostrukturo estas, ke oni absolute ne aplikis feron ĉe la kunmeto de ĝiaj elementoj, nur lignoajlojn uzatajn en la ĉarpentista metio. En la interno de la turo oni trovas masonitan niĉon, pri kio la popoltradicio opinias, ke ĝi estis urba karcero. (La marmortabulo sur la muro memorigas pri la parlamento en 1510.)
Malantaŭ la Horloĝturo staras malnova bazlernejo de Tata, kiu portas fa nomon de la fama hungara pentristo János Vaszary (Vasari). Ĝis la fino de la dua mondmilito troviĝis ĉi tie ankaŭ mezlernejo por civitanaj knabinoj. La daurigo de la lernejo en la strato Agostyáni (Agoŝtja:ni) estis la kaserno, nun ĝi estas la kompletiga parto de la bazlernejo.
Vidalvide al la kapucena preĝejo troviĝas la konstruaĵo de la OTP (Landa Ŝparkaso) kaj la nova Magazeno «Fényes» (Fe:njeŝ), kaj kontraŭflanke al la bazlernejo la konstruaĵo moderna de la Partia Komitato.
Antaŭ la konstruo de la ĉefŝoseo E-5, la strato Ady Endre (iama strato Esterházy), la ĉefstrato de Tóváros, estis pavimita per bazaltŝtonkuboj. La tiama mallarĝa landvojo ebligis, ke oni tenu tagajn foirojn kaj kermesajn foirojn ambaŭflanke de la strato. Antaŭ la nuna magazeno staris iam la monumento al herooj kaj najbare al ĝi publika puto. Ĉi lastajn oni malkonstruis okaze de la konstruo de la ĉefŝoseo. Same oni malkonstruis tiujn domojn, kiuj ne estis karakterizaj artobjektoj, kaj anstataŭigis ilin per pluretaĝaj modernaj loĝdomoj. Nur tiujn konstruaĵojn oni konservis, kiuj estas valoraj historiaj artobjektoj. Ekzemple oni povas vidi la Hotelon «Kristály», kies teretaĝan parton konstruis Jakobo Fellner inter 1766-1769. Super ĉi tiun hotelon, kiun oni nomis tiam Gastejo Szarka (Ferenc Kazinczy /Kazinci/ kuŝis malsane printempe de 1803), la familio Esterházy konstruigis poste etaĝan parton kaj tiel aliigis la originalan formon de la cetere valora konstruaĵo. Ekde 1891 ĝi estis la propraĵo de la grafa familio, kaj ĝis la liberiĝo estis konata kiel «Hotelo kaj Restoracio Esterházy».
La urban efikon favore levas la «Sanitara Domo» konstruita en historiisma stilo, kiu estis ĝis la unuigo de ambaŭ partoj de lá urbo (Tata I. kaj Tata II.-Továros), la magistrejo de Tóváros.
Ĉi tiun konstruaĵon sekvas denove industria artobjekto, la muelejo Miklós en kiu nun troviĝas folklora muzeo. La grandegan radon de la muelejo rotaciigis tiu rivereto, kiu sur la dekstra flanko de la strato ellarĝiĝis kiel lageto. (Oni nomis ĝin «Varma akvo», ĉar eĉ dum la plej malvarma vintro ĝi ne kovriĝis per glacio. La veturistoj tie trinkigis siajn ĉevalojn, kaj forlavis.siajn ĉarojn kaj ĉevalojn. Hodiaŭ okupas la lokon de la rivereto bele parkita duoninsuleto, sur kiu staras la monumento al la sovetaj herooj.)
Se oni laŭiras la rivereton, oni preterpasas la Turistan Hotelon, poste atingas la lagbordon, kie staras la muelejo Pötörke, industria artobjekto. Kontraŭ ĝi troviĝas turo inter la foliaro de la lagbordaj arboj, kie la juĝistaro troviĝas okaze de remistkonkuroj enlandaj kaj internaciaj, kiujn oni ofte organizas sur la Granda Lago.
Preterirante la domon de Axmann oni vidas la ledaĵfabrikon, antaŭ ĝi memorŝtonon de la herooj, kiuj mortis dum la kontraŭrevolucio, kaj post la angulo la malnovan muelejon, kiu estas hodiaŭ la deponejo de la Departementa Apoteka Centro. Apud la urba apoteko oni atingas denove la ĉefstraton, sur kies dekstra flanko troviĝas kelkaj artobjektaj konstruaĵoj. Ekzemple tiu domo (numero 11. de strato Ady Endre), kiun projektis kaj konstruis Jakobo Fellner, dum la sepdekaj jaroj de la 18-a jarcento. Ĝi havas belan korbansan pordegon (kaj sur la supra parto de la muro trikanelan frison. La mansard-tegmenta loĝdomo okupas sufiĉe grandan stratfronton.)
Antaŭ la Tóváros-a kinejo, kiu havas kaj fermitan, kaj subĉielan ejojn, ni trovas «zebron», tra kiu oni atingas la strateton. Inter la Hotelo Kristály kaj la Sanitara Domo, ni alvenas al la placo Szabadság. Sur tiu ĉi placo, sub ombraj platanarboj staras la monumento de la herooj de la unua mondmilito. Sur la alia fino de la placo troviĝas la Hotelo «Malom». (Ĉi tiu estis ĝis la mezo de la dua mondmilito hejmo por la tiel nomata «levente»-movado. La «leven-te»- movado estis iomete pli milda varianto de Hitlerjugend- aŭ de la itala balil-movado, kies celo estis la militista ekzercado de la hungara junularo antaŭ la soldatiĝo.) La muelejo tiam tute forbrulis, nur post la milito oni renovigis ĝin, kaj ĝi iĝis hotelo. Apud ĝi enfluis la akvo el la banejo «Kristály», kiu troviĝas malantaŭ la hotelo. Ĝi havas ankaŭ sportan basenon, sed ĝia akvo estas iomete malvarma. lam nutris ĝin la fontoj de la Angla Parko, sed antaŭ :elkaj jardekoj la fontoj sekiĝis pro la karboekspluatado en Tatabánya, kaj oni devas plenigi la basenojn per akvo el la urba akvodukto. Tie, kie la kvo enfluis la banejon, troviĝis ankaŭ muelejo, kiun oni transformis glacibriko, kaj la akvo formigis apud ĝi malgrandan akvofalon. Al la banejo ipartenis la kiosko, kie oni kulturis palmojn en la tempoj de la grafoj. Nun ĝi lestas hotelo, kies nomo estas Hotelo Pálma.
Post la vizitado de la banejo eniru ni en la «Anglan Parkon», - nun Popolparkon. La grandampleksan parkon kreis - laŭ la projektoj de Samuelo Mikoviny - Francisko Böhm en 1783. En la dua duono de la 18-a jarcento enmodiĝis la «anglaj ĝardenoj», kaj la fontoj ŝprucantaj el la fundo de la tero. La sabla grundo havanta kalkotufan bazon kun siaj variaj surfacaj formacioj, preskaŭ memvole prezentiĝis al la elformigo de tiu ĉi grandioza parko. Samuelo Mikoviny utiligis la naturajn donitaĵojn kaj konstruigis digon nepenetreblan al la akvo sur la nordokcidenta parto de la teritorio kaj tiel fondis lagon, kies akvosurfaco estas ĉirkaŭe 23 hektaroj kaj nomiĝas lago Cseke (Ĉeke:malprofunda).
(«Najád-források» kaj «Kék Forrás» /Naja:d-forra:ŝok, Ke:k forra:ŝ: Najadaj Fontoj; Blua Fonto/ garantiis la akvoprovzadon de la lago kaj dekondukaj riveretoj la konstantan akvonivelon.)
Francisko Böhm kun granda faksperto loĝigis tien diversspecajn altvalorajn arbojn kaj arbustojn, tiel la parko estas la vera ĉefverko de la hortikulturo. Jarcentaj platanoj, tilioj, plorsalikgrupoj alternas en ĝi kun gazonaj placoj, kun maloftaj floroj (kiuj spegulas la kolorojn de la ĉielarko).
Proksime al la enirejo de la parko troviĝas ruina konstruaĵo, kiu imitas trinavan preĝejon. Ĉi tiu konstruaĵo estas la tiel nomata «Artefaritaj Ruinoj», kiujn franca arkitekto Charles Moreau projektis en 1801 en neogotika stilo. . Plej granda parto de la ŝtonoj enmasonitaj originas el la preĝejo de Vértesszentkereszt. La familio Esterházy frajtigis tien bele skulptitajn ŝtonojn de la iama benediktana preĝejo kaj enkonstruigis ilin en ĉi tiun artefaritajn ruinojn por pligrandigi la romantikon de la parko. En unu el ĝiaj niĉoj oni vidas bele skulptitan reliefan tomboítonon romanan el la 2-a aŭ 3-a jarcentoj. Ĉi tiu rara memoraĵo de la romanaj tempoj alvenis ĉi tien el urbo Szombathely.
Proksime al la «Blua Fonto» ni ekvidas nobelan barokstilan konstruaĵon, la iaman sorheran kasteleton de la grafoj. La trapezforman edif icon kun meze elstara parto konstruis Jozefo Grossmann en 1784. Ĝian gablon ornamas la statuoj fare de Antono Schweiger. La majstra solvo de ĝia ŝtuparo estas maloftaĵo. La konstruaĵo estis antaŭ kelkaj jaroj la Domo de Sportistoj, nun en ĝi rezidas la Direktoraro de la Departementaj Muzeoj.
Antaŭ ĝi kuŝas la fama subĉiela teatro de Tata, kies pitoreskan fonon donas grandega makulplena platano per siaj branĉoj kubutumantaj sur la teron. Malantaŭ la granda platano, tra la ombroriĉa branĉaro de la arboj frapas niajn okulojn la modernaj konstruaĵoj de la Tutlandaj Trejnadestabloj, kie altkvalitaj sportistoj de nia patrujo preparas sin al la grandaj internaciaj konkursoj.
Forlasinte la pitoreskan ĉirkaŭaĵon de la subĉiela teatro, ni daürigas n.ian promenon sur la bordo de la lago Cseke. Tie staras la tiel nomata «Halásztanya», kie oni povas lui kanoton por fiŝhoki inter la kanejoj de la lago. Post mallonga promeno,.kie la lagborda aleo kurbiĝas maldekstren, ni renkontas alian romantikan konstruafon de la parko: la Turkan Moskeon. Ĉi tiun okangulan konstruaĵon kun pintarkaj fenestroj oni konstruis ĉirkaŭ 1840. Laŭ la popoltradicio sur la Ioko de la konstruafo staris dum la turka okupado la kabano de iu turka ermito, kaj oni enterigis la sanktan turkon sur ĉi tiu Ioko.
Proksime al la Turka Moskeo ni daŭrigu la vojon sur la lagbordo flankita per arboj, poste forlasinte la lagon maldekstre, ni turniĝu dekstren, kaj post mallonga promenado ni atingas la lastan stacion de nia enparka promenado: la ĉampanfabrikon de la familio Esterházy. Ĝin konstruis Jakobo Fellner dum la sepdekaj jaroj de la 18-a jarcento.ĉia grandega kvinbranĉa kelo estas nun vindeponejo. (La branĉoj de la kelo atingas 50-metran longecon, ĝia deponkapacito estas 78-mil hektolitroj. Antaŭ kelkaj jaroj oni preparis tiel nomatan vitrobranĉon de la kelo, krom kiu nur en Budafok ekzistas simila. En la alo de la konstruafo situanta en la direkto de la strato Baji troviĝas la deponejoj de la Alkoholkomerca Entrepreno.)
Trairante la elirejon antaŭ la ĉampanfabriko ni atingas la Agrokulturan Faklaboristklerigan Lernejon, antaŭ kiu situas la bele parkita placo Esperanto.
Daŭrigu ni la promenon en la direkto de la Granda Lago. Ni trovas nin inter la familiaj domoj de la tiel nomata Ĝardenurbo. Antaŭ kelkaj jardekoj, dum la erao. de la grafoj troviĝis ĉi tie hipodromo, kaj estis malpermesate alproksimiĝi ĉi tie al la lagbordo. Hodiaŭ la tuta lagbordo estas je la dispono de la laboristoj, kiuj post la labortagoj ĉi tie trovas ripozon. (Oni trovas ĉi tie la «camping» - on /kampadejon/, ĉi tie staras la pionir-tendaro, kaj la tendaro de KISZ /Federacio de la Komunista Junularo/. Oni trovas ĉi tie ankaŭ amuzejojn: la restoracion «Aranyponty» (Ora Karpo), la ĉardon «Nyírfa» (Betulo) kaj restoracion «Fenyves» (pr: fenjveŝ = abiejo/, kaj viconde entreprenaj refreŝigejoj. Oni. povas boati sur la lago, eĉ malnova ŝipeto: Ajtony (pr: Ajtonj) faras rondveturojn sur la sunbrila lagsurfaco.)
La parko estigita en la 1780-aj jaroj estas valora botanika ĝardeno de nia lando kaj unu el la plej belaj dekoraĵoj de nia urbo. (La parko siatempe estiĝis ne en la intereso de la laboristaro, sed servis la plezuron de la iamaj privilegiuloj. Tian pejzaĝan ĝardenstilon oni establis la unuan fojon en Anglio, kaj de tie originas ĝia iama nomo: angla parko. La rigidaj, ligitaj formoj solviĝas okaze de tiu ĉi ĝardenstilo, oni plantas la arbojn kaj arbustojn en naturaj grupoj, la placojn inter ili kovras freŝverdaj, silkecaj gazontapiŝoj okulkvietigaj.) La parkon traplektas kurbiĝadantaj vegetaĵoj, la ekzotikaj forstoj estiĝis je grandega prezo, kaj hodiaŭ krom sia beleco plezuriganta okulojn kaj animojn servas ili ankaŭ sciencajn celojn.
Tiuj kondiĉoj, kiuj estis necesaj al la estigo de tiutipa parko ĉi tie estis skize disponeblaj. La favorajn donitafojn tre lerte eluzis Samuelo Mikoviny kaj Francisko Böhm, rekonitaj inĝenieroj de la 18-a jarcento. (La parko laŭdas ilian fakscion ankoraŭ en sia nuna situacio.)
La parko ricevis sian hodiaŭan nomon: Popolparko en 1945. Ĝi per sia 50-hektara areo nun servas du mastrojn. Sur la teritorio ĉirkaŭbarita ni trovas sportajn trejnoterenojn de la Popolstadiono de Budapeŝto kaj ties Institucioj, la alian parton - inter la lago Cseke kaj la fervojlinio - prizorgas la Plenumkomitato de la Urba Konsilantaro. En decembro de 1955 la Landa Naturprotekta Konsilio manifestis la tutan parkon defendata.
Unue ni vizitu tiun teritorion, kiun okaze de nia urba promenado ni ankoraŭ ne tuŝis. Tiu teritorio apartenanta al la Urba Konsilantaro persistis en sia malorda aspekto, eble ĉi tio estas alloga en ĝi. La malsupron de la arboj kovras riĉa vegetaĵaro, kaj kelkloke formas la malhelverdaj, brilaj folioj de la hedero (hedera helix) mozaikecan tapiŝon. Post kelkaj paŝoj la arbaro maldensiĝas, kaj tiel ni povas pli bone vidi la unuajn karakterizajn arbogrupojn.
Libere staranta grupo de pinoj (pinus silvestris) altiras al si atenton per siaj strange - dekstren-maldekstren - dekliniĝantaj trunkoj. Proksime al la interesa grupo de pinoj sur la flanko al la fervojlinio etendiĝas alten la pitoreska grupo de alia pinospeco, de la nigra pino (pinus nigra). Inter la branĉaro oni povas vidi la konturojn de la nova tegolfabriko situanta trans la fervojlinio.
Ni daŭrigas nian promenon sur la vojo serpentumanta sur la lagbordo. Ne povas eviti nian rigardon la sole staranta ruĝa kverko (quercus rufa), kiu distingiĝas el inter la aliaj arboj de la parko per sia vigle ruĝa branĉaro. Ĝiaj folioj estas iomete pli grandaj ol tiuj de la publike konata arbara kverko (quercus silvatica), ĝia frukto (glano) estas pli mallonga kaj pli dika. Sur la bordo de la 23-hektara lago Cseke alternas pli grandaj - pli malgrandaj grupoj de la betuloj (betula), de la silikoj (salix alba) kaj de la tilioj (tilia), sed ofta arbospeco estas tie ankaŭ la poplo (popolus alba aŭ tremula). En la malseka ĉirkaŭaĵo de la lagbordo bonege fartas ankaŭ la salikoj, el kiuj la plorsaliko (salix Babylonica) akiras precipe la plaĉon de la vizitantoj. Ĝi originas el Ĉinio, ĝiaj unuaj ekzempleroj en Eŭropo troviĝis en ĉi tiu parko. Sur la vojrando altiras al si nian atenton «plorkarpeno» (carpinus), kiu havas branĉaron kliniĝantan al la tero. Daŭrigante nian vojon sur la larĝa promenejo ni preteriras pleastron (elaeagnus), alinome arĝentarbon kliniĝantan super la vojon. Sur la bordo de la elsekiĝinta Blua Fonto altiras al si la atenton marĉa cipreso (cupressus palinarus) el Virginio. Ĝi formas arbojn en sia prapatrolando (en Norda Ameriko) sur la marĉaj teritorioj norde de la florida duoninsulo. La vegetaĵo vivanta en marĉa ĉirkaŭaĵo la oksigenon necesan al sia ekzistado akiras tra siaj aertuboj estantaj sur siaj radikoj kaj elstarantaj el la tersurfaco. Ni trovas ĉi tiujn radiktuberojn inter la malsupra vegetafaro. Se oni ilin frapas, ili donas rebruantan sonon, kies klárigo estas, ke la interno de la «spirantaj tuberoj» estas malplena.
(Sur la dekstra flanko de la vojo staras alia interesa arbo sur la lagbordo: la kaŭkaza flugilhava juglandarbo (juglans caucasa), altiras al si la atenton per siaj branĉoj ventumilformaj. Maldekstre staras altatrunka arbo: la filika pino (pinus laricia). Tie, kie ambaŭ bordojn de la rivereto kunligas arkforma ŝtonponto, kurbiĝas super la riveretkuŝejon la tuliparbo (liriodendron tulipifera) per sia grandega trunko. Ĝi portas sian branĉaron nekutime alte. Sur la rando de la vojo ĉagreniĝas sola taksuso (taxus). La lagbordan flankon de la vojo 1 borderas varia grupo de platano-, alno-, kverko- kaj ulmarboj (ulmus scabra).
Daŭrigante nian vojon laŭ la seka riveretkuŝejo, post mallonga promeno ni atingas la Artefaritajn Ruinojn (kie akceptas la vizitantojn unu el la plej ] oldaj tilioj de la parko, kiu altiras la atenton al si per sia grandega talivasteco, kaj per sia granddimensia branĉtendo.)
7. Botanika promeno ĉirkaŭ la Granda Lago
Alia grandsignifa naturvaloraĵo de Tata estas la 235-hektara lago, kiu situas inter la du urbopartoj (Tata I. kaj Tata II.). Ni komencas la promenon ĉe la nordokcidenta digo de la Granda Lago, kaj nia vojo kondukas nin irante al la fortikaĵo inter maljunaj ulmoj (ulmus scabra) kaj pli nove plantitaj pqploj (populus). (Unu parton de la olda muro de la Maljuna Fortikaĵo kovras tatara klematido /clematidis tatarica/.) Daŭrigante la vojon al la kastelo, kaj trairante la okcidentan pordegon de la fortikaĵo ni atingas teritorion de la iama grafa kastelo de la familio Esterházy. Maldekstre, senpere sur la bordo de la lago obsedas la vizitanton la unusola grandega ulmo (ulmus campestris) de la ĉirkaŭaĵo. Ĝiaj grandegaj radikoj, kiel pilastroj kuŝas sur la tersurfaco. Ĝiaj ĉefbranĉoj trunkdikaj, ĝiaj formortitaj kalváj branĉoj elstarantaj el ĝia granddimensia, grandega verda branĉaro pruvas la altan vivaĝon de la arbo. Pli malproksime bellgas la ĉirkaŭaĵon piramidforma kverko (quercus pyramidalis). La plua vojo gvidas nin sub la Hakminista Lernejo kaj la Gimnazio «Eötvös». La kanejo kovranta la sudokcidentan angulon de la lago aspektas unuamomente monotona, sed kiam ni proksimiĝas al ĝi, refutas la monotonecon la brua vivo de la flugilhavaj loĝantoj de la kanaro. Precipe aŭtune, dum la tempo de la birdmigrado, estas laŭta tiu ĉi regiono, kiam milope ripozas ĉi tie la migraj akvobirdoj.
La lago situanta inter la du urbopartoj - pro sia favora pozicio - vivas preskaŭ kune kun la historio de la urbo ekde la pratempoj.Ĝian ekonomian signifon oni komprenis jam en la pasinteco. Malnovaj, flaviĝintaj notoj mencias, ke en la tempo de reĝoj Sigismondo kaj Matiaso havis la fiŝbredado en Tata jam grandan famon. La lago servis tiucele ankaŭ en la tempoj de la grafa familio.
Ekde la liberiĝo utiligas ekonomie la lagon la Fiŝbredeja Kooperativo de Tata, kies faksperton plej bone atestas, ke la ĉiujara produkto de la lago certigas 160-180 vagonojn da fiŝo por la en- kaj eksterlandaj merkatoj. Oni bredas ĉi tie precipe la karpon (cyprinus carpio), la sandron (lucioperca sandra) kaj la siluron (silurus glanis), sed troviĝas ankaŭ variaj bramoj (leuciseus). El ĉi lastaj oni kuiras kaj fritas la fiŝsupon kaj aliajn delikataĵojn en fiŝfritejo sur la digo de la lago.
(Dum la aŭtuna birdomigrado miloj da sovaĝanseroj /anser ferus/ obsedas la lagsurfacon por tie pasigi la nokton poste,daŭrigi sian vojon. Tiu ĉi periodo donas riĉan predon por la sovaĝanserĉasistoj.)
Se ni intencus konigi rangliste la naturbelaĵojn de nia urbo, sendube la unuan lokon meritus la fontoj «Fényes» (brila). Ni lastfoje mencias ilin, ĉar ili apartenas jam al la ekstera teritorio de la urbo.
La fontoj situantaj je 2-2,5 kilometroj de la urbo, vere donas la «brilon» de la naturbelaĵoj de la urbo. Ĝi povis ricevi sian nomon pro sia kristale pura, hele brilanta akvo, kiu ŝprucas en la fontbasenojn. La eminentuloj de la teknika scienca literaturo jam dum la pasintaj jarcentoj komprenigis la naturbelaĵojn kaj la eminentan kuracefikon de la fontoj «Fényes». Ekzemple: en 1768 Turóczy, en 1786 Korabincky, en 1797 Towson, en 1829 Kitaibel, poste Nándor Koch, Béla Dornyai kaj Henriko Horusinszky okupiĝis pri ili, kaj en siaj studoj ili detale eksplikis la termodinamikajn, geologiajn, geografiajn, hidrologiajn kaj hidrobiologiajn rilatojn de la fontoj.
Sur la teritorio de nia urbo oni trovas pli ol 30 varmetakvajn fontojn. Surbaze de la ĝisnunaj esploroj oni interligas iliai. elformiĝon kun la tertremoj akompanantaj la vulkanan aktivecon. Sur la teritorio de la fontoj «Fényes» ŝprucas inter la plej okcidentaj sabloŝtonbenkoj de la montaro Gerecse kaj tra la sedimento de Panonio, kusanta sur marĉlando, el ĉ. 40-metra profundeco, el la kretacea kalkoftono naŭ fontoj de 22-27 C gradoj.
La akvo de la fontoj entenas multe da karbonata acido, kalcia magnezia karbonato, kalcia karbonato kaj hidrogen-sulfido. (Laŭ la mezurado de Fohner la akvo de la fontoj estas malforte radioaktiva.)
En majo de 1961 oni trovis pli novan fontogrupon, kies interesaĵo estas, ke en la temperaturo de la fontoj situantaj je 2 metroj unu de la alia montriĝas granda diferenco. Unu el ili estas 11-grada, alia 22-grada. Ĉi tiu granda temperaturdiferenco donas belan taskon al la scienculoj. Indas tenton ankaŭ la flaŭro kaj faŭno de la fontoj, kaj ilia ĉirkaüaĵo.
Sur la arboj de la proksima arbaro granda aro de diversaj birdoj vivas sian bruan vivon.
- fino -
kumeno pecxenego - turkdevenaj popoloj el la tempo de patrujokupo kaj de mezepoko
stilol de Luiso XVI - lasta varianto de la baroka stilo, sekvanta la rokokon (festonstilo)
historiismo - arkitektura stilo sekvanta la romantikan stilon en la 19-a jarcento (eklektika stilo)
ordeno de la piaj lernejoj - ordeno de la piaristoj
azala tribo / azaloj - keltra tribo
edifico - provinca nobela domo
Urbomapo kaj klarigoj
|
|
La tekston verkis: Kaptay József
Enretigis: Vári Csilla kaj Szilvási László en la E-Centro "Eventoj" en 2004.