Norde de Budapeŝto, je la distanco de 30 km-oj, en la regiono Danubkurbiĝo, ĉe Danubo, apud la piedo de monto Naszály situas urbo Vác. Ĝi estas industria urbo kaj kultura centro. La nombro de la loĝantaro estas 36 000. La plimulto de la loĝantaro laboras en la ĉ. 50 pli-malpli grandaj industriaj entreprenoj, kiuj troviĝas en la urbo. El inter ili la plej gravaj estas:
Krome okazas ankaŭ agrokulturado kaj frukto-produktado.
Vác estas ankaŭ kultura kaj romkatolika episkopa centro. Krom 6 grandaj bazlernejoj funkcias en la urbo 8 mezlernejoj; du gimnazioj, muzika mezlernejo, medicina mezlernejo, ekonomika mezlernejo, industriaj faklernejoj, komerca faklernejo, agrokultura mezlernejo kaj informatika altlernejo, romkatolika teologia altlertnejo. La urbo havas grandan kulturdomon, bibliotekon, du muzeojn, sporthalon, stadionon.
Laŭ atesto de arkeologiaj restaĵoj sur tiu ĉi tereno vivis homoj jam en la bronz-epoko. Dum la epoko de la Romia Imperio tie ĉi estis danuba trapasejo, kie inter la loĝantoj de provincio Pannonio kaj la barbaraj popoloj okazis vigla komercado. Post la hungara patruj-okupo la unua reĝo Sankta Stefano fondis tie ĉi episkopan centron. Vác, kiel urbo, en 1075 estas mencita unuafoje en oficiala akto. En tiu tempo konstruigis tie katedralon kaj episkopan palacon reĝo Géza, la unua. Dum la mongola (tatara) invado en la jaro 1241 la urbo estis detruita. La loĝantaron, rifuĝintan en la katedralon, la tataroj ekstermis per fajro.
Reĝo Béla la kvara, post la tatara invado rekonstruigis la landon, en ĝi ankaŭ la urbon, kaj ĉirkaŭigis ĝin per ŝton-muro. En tiu tempo ankaŭ germanoj estis enloĝigitaj en la urbon. La urbo evoluis, loĝantoj okupiĝis per agrokulturado, etindustrio kaj komercado.
La plej brilan epokon la urbo travivis dum la regado de Mátyás Corvin, kies onklo Miklós Báthori estis tiutempe la episkopo en Vác. Li faris la urbon centro de renesanca kulturo. Li venigis en la urbon ekslerlandajn sciencistojn, artistojn, metiistojn. La malnovan katedralon kaj episkopan palacon li plukonstruigis, pligrandigis, kaj riĉe ornamigis.
Sed el tiuj belaj konstruaĵoj nuntempe estas videblaj nur kelkaj ĉizitaj ŝtonoj. Dum la turkaj militoj kaj dum la turka regado la urbo grandparte detruiĝis; kio restis, poste oni malkonstruis, kaj la ŝtonojn uzis por novaj konstruaĵoj. La turka regado daŭris de 1544 ĝis 1686.
Post la forpelo de turkoj komenciĝis malrapida rekonstruado, sed tiun interrompis la kontraŭhabsburga liberec-batalo, kies gvidanto estis Ferenc Rákóczi la dua (1703-1711). Granda parto de la loĝantaro aliĝis al la armeo de Rákóczi. Pro la bataloj, incendioj kaj pesto detruiĝis la urbo, kaj pereis la loĝantaro.
La kontinuon de rekonstruado gvidis episkopoj, - tial la urbo ekhavis religian kaj lernejan karakteron. Dum la agado de episkopo Altham estis konstruitaj la episkopa palaco, la presejo de franciskanoj, la "ruĝa domo”, la barokstila ŝtonponto super rivereto Gombás. Tiam komenciĝis la ordigado de la bordo de Danubo. La konstruadojn daŭrigis episkopo Esterházy. La nuntempa barokstila formo elformiĝis dum la tridekjara agado de episkopo Migazzi. En tiu tempo estis konstruitaj la placoj en la interna parto de la urbo, la Katedralo, la Triumfarko. Tiam estis fonditaj hospitalo kaj presejo.
En la jaro 1775 glacia inundo detruis la danubbordajn urbopartojn, kaj murdis pli ol 100 homojn.
Aliaj gravaj eventoj en la vivo de la urbo: En la jaro 1835 komenciĝis la vaporŝipo-trafiko sur Danubo. En la jaro 1846 komencis trafiki la unua fervojo en la lando inter Budapeŝto kaj Vác. Dum la la liberecbatalo en la jaro 1849, ĉe la ponto de rivereto Gombás okazis gravaj bataloj. Dum la periodo inter la Liberecbatalo kaj Unua Mondmilito la urbo konservis sian religi-centran kaj lernejan karakterojn. Sed ankaŭ dum la jaroj inter la du mondmilitoj la industrio nur malrapide evoluis.
Post la dua mondmilito komenciĝis granda industriigo. La jam ekzistantaj fabrikoj estis pluevoluigitaj, kaj komencis funkcii novaj industriterenoj. Samtempe la urbo konservis kaj evoluigis ankaŭ sian kulturcentran karakteron.
Kiel estas videble, la historian urbocentron nun ĉirkaŭas loĝkvartaloj sed la urbo zorgeme konservas siajn artmemoraĵojn.
Március 15.tér (Placo de la 15-a de marto) estas la plej bela barokstila placo en la lando. Sur la suda flanko staras la Preĝejo de blankuloj", iama dominikana preĝejo. Ĝi estis konstruita en la jaro 1755. Rokoko stila, interne estas riĉe ornamita per skulptaĵoj. La du altarbildojn pentris Maulbertsch, fama aŭstra pentroartisto.
La triangul-forman placon ĉirkaŭas artmemoraĵ-domoj. Dekstre estas videbla la Urbodomo. Barokstila konstruaĵo, ĝi estis konstruita en la jaro 1764. Estas rimarkinde la barokstila pordego, kaj super ĝi la barokstila forĝita ferbarilo de la balkono. Apud la urbodomo staras la konstruaĵo de la malnova hospitalo. Sur la maldekstra flanko situas la Instituto de Surdmutuloj. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo en la urbo. Iam episkopa palaco ĝi estis, poste kolegio por nobelaj junuloj, poste monakinejo. En la jaro 1802 komencis funkcii en ĝi Instituto de Surdmutuloj, la unua en la lando.
Norde de la placo situas la Triumfarko. Episkopo Migazi konstruigis ĝin, okaze de la vizito de Habsburg-reĝino Mária Terézia, en la jaro 1764. La Triumfarkon planis Canevale, italdevena konstruartisto.
La reliefoj figuras anojn de la la Habsburg familio: Mária Terézia kaj sia edzo, germana imperiestro: Francisko de Lotharingio, k.a. Oni diras, ke pro malbonaj aŭguroj, la reĝino tamen ne trairis sub la triumfarko.
Apud la Triumfarko situas la Malliberejo. Inter ĝiaj muroj oni turmentis kaj murdis multajn martirojn dum la regado de diktaturoj.
Sude de la Placo Március 15 troviĝas aliaj du placoj. Ĉirkaŭ ili staras valoraj-artmemoraĵoj.
Placo de Sankta Triunuo Meze de la placo staras la monumento de Sankta Triunuo, kiu estis konstruita en la jaro 1750
Maldekstre staras barokstila dutura Preĝejo de la Pia Ordeno. Apud ĝi staras monahejo kaj eklezia gimnazio. La monahejan gimnazion frekventis iam la mondfama poeto Imre Madách, la verkinto de “Tragedio de l’ homo”. (Ĝi estas legebla ankaŭ Esperantlingve en la traduko de K. Kalocsay.)
Poste sekvas la Konstantin-placo. Meze de la placo staras renesanca Katedralo. En la katedralo estas videblaj konstruelementoj, kiuj devenas el la iama renesanca katedralo.
En la malsupra parto de la Katedralo troviĝas ruĝa marmortabulo kaj blazono de la renesancepoka episkopo Báthori. En la trtezorejo estas videbla riĉa kolektaĵo de religiaj artaĵoj.
La konstruaĵoj, kiuj ĉirkaŭas la placon estas Romkatolika Teologia Altlernejo kaj mezlernejoj, kiuj estis konstruitaj en la baroka epoko. Escepto estas la muziklernejo kiu estas moderna, nova konstruaĵo, kaj staras ĉe la nord-orienta angulo de la placo.
Sur la okcidenta flanko de la placo staras la barokstila episkopa palaco, kiu estis konstruita en la jaro 1774. Ĉe ĝia angulo staras monumento de reĝo Sankta Stefano. Apud la suda angulo de la placo situas la urba muzeo Vak Bottyán. Antaŭ la muzeo staras la monumento de tiu fama generalo de la Liberecbatalo de Rákóczi. Mem la muzeo estas unu el la plej malnovaj de la lando. En ĝi videblas historia ekspozicio, kaj ekstere ŝtonoj el antikvaj konstruaĵoj.
Pluirante laŭ suda direkto, oni trovas la Placon de reĝo Géza. (Gézakirály tér) Tie estis la unuaj konstruaĵoj de la urbo; la unua fortikaĵo, la unuaj katedralo kaj episkopa palaco, kiujn konstruigis reĝo Géza en la jaro 1075. El tiuj malnovaj konstruaĵoj nuntempe videblas nur kelkaj ruinoj en la nova konstruaĵo de la ekonomika faklernejo. Sur la loko de la unua katedralo staras nun la barokstila Preĝejo de Franciskanoj, kaj apud ĝi monahejo, en kiu funkciis la urba presejo. Tiu ĉi presejo estas interesa ankaŭ el Esperanta vidpunkto. Inter la du mondmilitoj en tiu ĉi presejo estis presitaj la fama literatura revuo Literatura Mondo kaj libroj, inter ili ankaŭ Antologio de Esperanto. Ofte vizitis tiun presejon D-ro Kálmán Kalocsay, kaj kunlaboris kun s-ano Gyula Bénik, kiu estis tiam laborestro en la presejo, kaj longe organizanto kaj gvidanto de la Esperanto-movado en Vác.
Sude situas Placo Földvári, kie estas videbla barokstila ŝtonponto el la jaro 1757. Tie okazis venkanta batalo kun la gvido de kolonelo Földvári dum la Liberecbatalo en la jaro 1849. La skulptaĵoj sur la ponto longe konservis la memoron de la bataloj; tiam ili difektiĝis pro la pafado.
Proksime al tiu placo, norde situas la nova konstruaĵo de la Kultura Centro Imre Madách. La Kulturcentro estis konstruita en la jaro 1975, je la 990-a datreveno de la fondo de la urbo.
En ti ĉi moderna konstruaĵo troviĝas granda teatra ĉambrego, galerio, biblioteko, ĉambroj por fakrondoj. Ankaŭ la loka urba Esperanto-grupo funkcias ĉi tie, en la ĉarbro n-ro 4. (klubkunveno en ĉiu senpara semajno, ĵaŭde, de la 17-a h.). Adreso de la Kulturpalaco: Dr. Csányi Krt. 63.
Nepre estas inde viziti ankaŭ la bordon de Danubo. De bela promenejo oni povas admiri la panoramojn de Danubo kaj Danubkurbiĝo. La bela ferbarilo, kiu situas laŭ la promenejo, iam ornamis Ia Danubbordon en Budapeŝto antaŭ la Parlamentejo.
Per pramŝipo oni povas veturi al la Pokol-sziget (Infer’ insulo), kiu apartenas al la Szentendre-Insulo. De tie per aŭtobuso estas viziteblaj famaj, belaj urboj, vilaĝoj de la transa bordo de Danubo: Szentendre, Leányfalu, Tahi, Visegrád.
Se temas pri Danubkurbiĝo, estas menciindaj ankaŭ la montaraj ekskurslokoj, kiuj situas proksime al la urbo. Naszály (652 rn alta) estas per piedo alproksimigebla el la urbo. Kvankam forte vundis ĝin ŝtonminejo, (tiu nutras la cementfabrikon) tamen ĝi estas bela ek skursloko. Norde situas vilaĝoj Nógrádverőce, Kismaros, Nagyma-ros, Zebegény; elirpunktoj de ekskursoj en la Montaro Böbrzsönv. Ili estas facile atingeblaj kaj per trajno, kaj per aŭtomobilo. En la Alta Börzsöny situas montoj Csóványos, laŭ alteco la tria en la lando (939 m), kaj Nagyhideghegy, populara skitereno. El la montoj, kiuj situas proksime al la menciitaj loĝlokoj, oni povas admiri belegan panoramon ankaŭ la transdanuba montaro Pilis, kun la ruinoj de fortikaĵo Visegrád.
En la montaro Börzsöny, ĉe Kismaros situas monteto, kies nomo estas Esperanto-monto. Plurajn jarojn, en komenco de majo okazis tie la populara Zamenhof Internacia Pacmarŝo, kiun partprenis ĉiuokaze ankaŭ pluraj eksterlandaj esperantistoj. En la kadro de la pacmarŝoj en Nagymaros oni florkronadis ankaŭ la memortabulon de esperantista martiro József Takács, - iama ĉefsekretario de la Hungara Esperantista Societo - kiun murdis la faŝistoj. Lia riĉa biblioteko dum la milito neniiĝis.
Mi esperas, ke tiu ĉi malgranda informilo vekis la interesiĝon pri tiu ĉi bela, malnova urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiu estas unu el la plej belaj regionoj de la lando, kaj nepre estas vizitinda.

Kompilis: János Sárközi, desegnis: Kinga Szalay, korektis Péter Péter.
Kontaktoj al esperantistoj en la urbo:
János Sárközi
Ágoston Albert (Zsiga)
Nádudvari Katalin Baharevné
Sinkovics Zsuzsa