|
19-a Esperanto-festivalo "Aroma Jalto*"
Unua informletero
Ukrainiaj esperantistoj invitas vin viziti la plej belan
urbon de Ukrainio. Ĉi tie vi ripozos anime kaj fizike. En Esperanto-etoso, inter
belegaj pejzaĝoj vi rememoros pri paradizo. Tio estas "Aroma Jalto" - tradicia
Esperanto-festivalo.
Tempo: 29.04. - 09.05.2007.
Loko: Ukrainio, Krimeo, fama kuracloko Jalto
Programo: Seminario por Esperanto-instruantoj, divers-gradaj lingvaj kursoj, ekskursoj, piedmarŝoj, koncertoj...
Lingvoscio: Komencantoj ne estas akceptataj. Dum la registrado ĉiu
partoprenanto memstare plenigas la aliĝilon kaj respondas simplajn demandojn.
Loĝado: en dulitaj ĉambroj kontraŭ 8 EUR, en trilitaj ĉambroj kontraŭ 7
EUR, en kvarlitaj ĉambroj kontraŭ 5 EUR, en kvinlitaj ĉambroj kontraŭ 4 EUR.
Loĝado ne eblas sen manĝado.
Manĝado estas trifoja, kontraŭ 8 EUR.
| Aliĝkotizo(EUR) |
ĝis 01.03.2007. |
surloke |
| Ukrainio |
4 |
6 |
| Ekssovetio |
6 |
10 |
| B-landoj |
15 |
20 |
| A-landoj |
20 |
30 |
Kontribuantoj al la programo havos rabaton laŭ interkonsento. La aliĝkotizon sendu ĝis la 1-a de marto 2007 al la ĉeforganizanto. La duan informleteron ricevos aliĝintoj.
* Jalto: Jalta
- Milyen eseményről szól a tájékoztató (jellege, helye, időpontja)? (6 pont)
- Mit tudunk meg a rendezvény helyszínéről? (6 pont)
- Kik kapják meg a 2. hírlevelet? (2 pont)
- Mire számíthatnak a program közreműködői? (6 pont)
- Mikor s hogyan győződnek meg a résztvevők nyelvtudásáról? (9 pont)
- Meddig lehet a részvételi díjat befizetni? (2 pont)
- Honnét érkezik, s mikor fizet az, akinek 10 euróba kerül a részvétel? (6
pont)
- Mit kell annak, aki a szállást megrendeli, kötelezően igénybe vennie? (3
pont)
|