|
I.
Kara Suzana!
Mi havas tre interesan novaĵon por vi. Imagu, nia komuna
amikino Tamara farigis beligan operacion! Vi ne povos rekoni ŝin. Nun ŝi havas
pli malgrandan nazon kaj pli grandan buŝon. Vi certe memoras pri tio, ke ŝi
longe vivis sola, kaj ŝi jam tre deziris ekhavi fianĉon aŭ almenaŭ amikon. Ŝi
pensis, ke ŝi ne sukcesas trovi vivkunulon pro sia aspekto.
Ni, en la universitato ege ŝokiĝis pro ŝia nova aspekto. Mi ne pensas, ke nun ŝi
estas pli bela, mi dirus, ke ŝi estas alia.
Imagu kion dirus mia familio kaj miaj geamikoj, se mi agus simile. Mia patro
certe kolerus, kaj mia edzo eble eĉ forlasus min. Ne parolante pri la kosto de
tiuspecaj operacioj.
Laŭ mia opinio la hodiaŭ spertebla "beleco-kulto" estas falsa afero. Ni, povraj
virinoj devas ĉiam pensi pri nia pezo kaj frizaĵo. Samtempe la enviataj
belulinoj suferas pro sia dieto kaj ekstrema maldikeco. Mi scias, ke mi neniam
aperos sur titolpaĝo de modgazeto, sed almenaŭ mi povas manĝi kiam ajn pecon da
ĉokolado. Tamen mi ofte havas konsciencriproĉon pro tio. Laŭ mi estus pli bone
se la manekenoj estus normalpezaj, normalaspektaj virinoj. Tiam mi ne devus
senti min dika.
Kion vi pensas pri tiu temo? Mi esperas, ke vi estas kontenta pri via aspekto. Atendante novaĵojn pri vi, salutas vin:
Monika Budapeŝto, la 16an de marto, 2007
Vagy:
II.
Estimata sinjoro!
Mi skribas al vi pro la programo prezentita la 2an de januaro
en la kanalo TV5. Temis pri la perforto kiu pli kaj pli disvastiĝas inter
gejunuloj.
Laŭ mi la fenomenon kaŭzas la perfortoplenaj televidprogramoj kaj videoludoj. La
hodiaŭaj gejunuloj verŝajne simple enuas kaj pro la manko de sekvinda modelo ili
agas kiel la herooj en la falsa mondo de la filmoj. Mi aŭdis, ke la perforto
disvastiĝas jam ankaŭ en la lernejoj. La pli grandaj geknaboj forprenas de la
malfortaj ne nur iliajn manĝaĵojn, sed ankaŭ la porteblan telefonon aŭ pli
valorajn vestaĵpecojn.
Mia filo estis atakita jam en la infanvartejo. Verŝajne pro iu ludilo. Imagu,
knabineto mordis lin. Li ekhavis sangantan vundon.
Mi eĉ imagi ne povas kiel eblas eviti tiajn konfliktojn. Certe mi ne donos al
mia filo enviindajn kaj valorajn objektojn. Mi ŝatus se mia filo ellernus ian
defendosporton, ke li estu la pli forta en kazo de atako. Por pli bone kompreni
la vidpunkton de la agresantoj necesus konsulti psikologojn kaj ellabori
edukprogramon por la lernejoj. Necesas interesaj agadeblecoj por la gejunuloj
por ke ili estu malpli impresataj kaj dependaj de la televido.
Alia grava problemo estas la surstrata sekureco. Ĉu oni povas lasi siajn
infanojn sole trafiki en la grandurboj?
Mi ĝojus vidi pri tiu temo programon.
Mi dankas vian atenton. Sincere salutas vin:
Sabina Horváth
Budapeŝto, la 10an de januaro, 2007
|