|
Ekspedicio trovis novajn speciojn de flaŭro kaj faŭno en
Nov-Gvineo*
En pasintjara decembro ekspedicio gvidata de aŭstraliaj
sciencistoj ĉe monta regiono en okcidenta Nov-Gvineo trovis „la plej similan
pejzaĝon al tiu de la Ĝardeno de Edeno troveblan sur la Tero”, kiel diris unu el
la partoprenantoj.
Temas pri ĝangalo daŭre kovrata de nebulo, kun preskaŭ unu miliono da hektaroj.
La unua birdo, kiun vidis la ekspedicianoj, estis nekonata specio. En la dua
tago ili povis rigardi la dancon je amindumo de tiaj paradizbirdoj, kies specion
oni kredis jam de kelka tempo estingiĝinta. Inter pliaj trovaĵoj estas specio de
rododendro kun eble la plej granda floro sur la tero.
La bestoj de tiu regiono, kiuj neniam antaŭe havis kontakton kun homoj, ne timis
la ekspedicianojn kaj ne fuĝis. Pro tio la sciencistoj povis observi ilin
senprobleme. La eskpedicianoj diris, ke la studado de la trovitaj specioj daŭros
multan tempon. Ili taksas ĉi tiun ĝangalon grandega riĉaĵo, kiun oni devas
konservi per la kunlaboro de internaciaj organizaĵoj kaj la lokanoj.
* Új-Guinea
|