|
I. Kara Marta! Mi legis vian leteron kun intereso. Vi ne devas timi de la
abituro. Ankaŭ mi timis, sed fine mia ekzameno bone sukcesis. Vi ankoraŭ havas
tempon, lernu diligente. Eble lernu kun samklasano, aŭ petu helpon de viaj
instruistoj. Se vi estas nervoza spiru profunde, provu trankviliĝi, trinku,
manĝu ĉokoladon.
Se bone sukcesos via abiturienta ekzameno, vi povos lerni en bona lernejo, kaj
pli facile vi ricevos poste bonan laborlokon. La lerneja vivo estas pli gaja kaj
pli facila ol la laboro. Mi havas amikon kiu ĉesis studi kaj nun li pentas. Li
trovis nur fizikan laboron, kiu estas tre laciga kaj malinteresa. La vivo de
manokenoj eble estas interesa, sed tre malfacila. Ili devas esti tre maldikaj,
vi ne povus normale kaj multe manĝi. Mi scias, ke vi ŝatas viziti restoracion,
vi devus rezigni pri tio.
Mi lernis por la abituro kun mia patro. Eble ankaŭ viaj gepatroj aŭ amikoj povas
helpi al vi. Lernu ĉiutage iom, tiel restos tempo ankaŭ por ripozi kaj amuziĝi.
Ne lernu nur en la lasta minuto! Mi esperas, ke mi povis helpi. Mi pensos pri vi
dum tiuj malfacilaj tagoj. Skribu kiel sukcesis la ekzameno.
Estu kuraĝa! Salutas Vin:
Petra Budapeŝto, la 14an de februaro, 2007
Vagy: II. Estimata sinjoro! Mi estas Katalin Szabó el Hungario. Mi estas studentino. Mi
ŝatus labori kiel infangardistino en Francio dum la somera ferio. Mi ŝatas
infanojn, mi bone kantas kaj volonte mi ludas. Mi konas multajn rakontojn.
Antaŭ unu jaro mi estis en esperanta tendaro kun francaj infanoj. Ni kune ludis
kaj ekskursis. Mia instruisto proponis al mi tiun eblecon. La tendaro tre plaĉis
al mi. Estis multaj belaj ekskursoj kaj interesaj taskoj. Bedaŭrinde la infanoj
ne parolis bone Esperanton, tiel mi malfacile povis paroli kun ili. Tio estis
problemo.
Mi ŝatus labori en Francio, ĉar mi volas bone ellerni la francan lingvon kaj mi
ŝatus ekkoni franclingvajn kantojn kaj ludojn.
En la estonto mi volonte laborus en infanĝardeno, ĉar mi ŝatas okupiĝi pri
infanoj.
Bonvolu informi min pri la eblecoj. Sincere salutas vin:
Katalin Szabó Budapeŝto, la sesan de majo, 2007
|