|
Mia profesio estas stenografo
"Ĉu vere stenografo? Ĉu tiu ĉi profesio ankoraŭ ekzistas?
Kial oni ne uzas sonbendon?" Multaj homoj ne kredas, ke junuloj hodiaŭ elektas
tiun ĉi profesion. Kaj ili eĉ pli miras, kiam ili ekscias, ke stenografoj ne
estas malbone pagataj "tajpistaĉoj", sed bone instruitaj specialistoj, kies
ŝancoj sur la labormerkato estas elstaraj.
Nur ĉirkaŭ 200 virinoj kaj viroj en Germanio laboras kiel "parlamentaj kaj
debataj stenografoj". Proksimume 25 el ili estas oficistoj de la Germana
Federacia Parlamento, kies Stenografa Servo estas la plej laborkapabla kaj
rapida en Germanio.
Ĉiam du stenografoj skribas samtempe ĉe sia tablo en la plenkunsidejo, kiu
staras rekte antaŭ la oratora pupitro. Tie ili sidas vidalvide al la
parlamentanoj kaj notas ne nur la paroladojn, sed ankaŭ elementojn de la debato,
pri kiuj sonbendo ne informas: kiu aplaŭdas, kiu - kompreneble sen mikrofono -
faras kiujn interrompajn rimarkojn?
La plej gravaj iloj tradicie estas skribilo kaj papero. Stenografi-tajpiloj
neniam estis multe uzataj en germanlingvaj landoj. Avantaĝo de la tradicia
manskriba stenografio estas, ke oni ne bezonas multekostajn ilojn por lerni ĝin
kaj povas uzi ĝin ĉie. Skribilo kaj papero sufiĉas por fari notojn en lernejo aŭ
universitato aŭ dum telefonado - aŭ simple por skribi aĉetliston. Tradicie oni
lernas tiun ĉi arton en lokaj stenografaj asocioj. Ankaŭ kelkaj gepatroj
instruas ĝin al siaj infanoj. La parlamentoj do ne devas instrui la bazajn
sciojn. Por eklabori en la Federacia Parlamento oni jam skribu almenaŭ 200
silabojn po minuto. Dum la trejnado en la parlamento oni plirapidiĝas al pli ol
300 silaboj. Komparu: per normala manskribo oni atingas nur 40 aŭ 50 silabojn.
Kromaj postuloj por tiu ĉi profesio estas bonega regado de la germana, kapabloj
de rapida konceptado kaj intereso pri politiko. La stenografoj de la Federacia
Parlamento krome ĉiuj finstudis ĉe universitato en diversaj fakoj.
La stenografado estas nur la komenco de la laboro. La ĉefa parto okazas en la
oficejoj, kie ĉiu stenografo surpaperigas helpe de komputilo sian eron de la
debato. Li kontrolas la skribmanieron de nomoj, de personoj kaj asocioj, de
leĝoj kaj dekretoj. Li korektas lang-erarojn kaj gramatikajn erarojn. Neniu
atendas, ke la parlamentanoj, kiuj antaŭe nur notis kelkajn vortojn, faras
pres-pretajn paroladojn. Parolado libera malsamas al skriba argumentado. Sed
legantoj volas facile legeblan tekston. Tial la stenografo devas atente
prilabori ĝin sen ŝanĝi la stilon aŭ eĉ la sencon. Por bone surpaperigi
5-minutan debateron oni bezonas ĉirkaŭ 50 minutojn.
Dua stenografo, nomata "revizoro", kontrolas la tajpitan tekston kaj sendas ĝin
al la parolinto, kiu dum du horoj rajtas postuli korektojn, se io malĝustas. Sed
veraj eraroj maloftas. Poste la stenografo metas la protokolon en la
interreton*. Presita versio pretas je la mateno de la sekva labortago.
Krom la dungitaj stenografoj en la federacia kaj la landaj parlamentoj ekzistas
ankaŭ memstaraj stenografoj, kiuj faras protokolojn de partiaj aŭ sindikataj
kunvenoj, de kongresoj, procesoj kaj tiel plu.
* interreto: internet
Válaszoljon magyarul a kérdésekre:
- Miért lesz napjainkban valaki gyorsíró? (2 pont)
- A Német Szövetségi Parlamentben hol van a gyorsírók helye, mit jegyeznek
le? (6 pont)
- Melyek a gyorsírók legfontosabb munkaeszközei? (1 pont)
- Milyen előnyökkel jár a használatuk? (4 pont)
- Milyen követelményeknek kell megfelelniük a Szövetségi Parlament
gyorsíróinak? (6 pont)
- A jegyzetelés után mi még a gyorsírók és ellenőrök feladata? (6 pont)
|