III. Íráskészséget mérő feladat

Kara Carlo!

Budapest, la 14-an de julio, 2004.

Koran dankon pro via afabla gastigo! Mi tre ĝojas, ke mi povis ekkoni vin kaj loĝi ĉe vi. Estis tre komforta la ĉambro, kaj la bongustaj vespermanĝoj restas por mi memorindaj.

Mi tre ŝatis ankaŭ la vesperajn promenadojn en la centro. La urbon mi certe povis viziti pli bone kun vi. Mi tre dankas viajn klarigojn pri la bazilikoj kaj muzeoj.

Kiel mi diris jam, mi esperas, ke vi venos al Budapeŝto, kaj mi povos montri al vi mian urbon. Ĉu aŭtune vi povus veni? Mi havos liberan tempon en oktobro.

Refoje mi dankas ĉion, kun amikaj salutoj:

Johano


Visszalépés az előző oldalra