III. Irányított fogalmazás - megoldás

I.

Csongrád, la 12-an de majo en 2001.

Kara Jay!

Mi tre ĝojas, ke vi studos en Hungario kaj ni povos ofte vidi unu la alian.

Laŭ via peto mi rigardis la studenthejmon. Ĝi troviĝas proksime al la universitato, do vi ne devos leviĝi tro frue antaŭ la kursoj. La ĉambro ne estas tre granda, sed estas en ĝi ŝranko, librobreto kaj skribotablo - krom la lito kompreneble. Necesejo, duŝejo kaj kuirejo estas sur ĉiu etaĝo.

Vi mem povas prepari simplajn manĝaĵojn (manĝojn), sed se vi ne volas kuiri, vi povos manĝi en studenta restoracio apud la studenthejmo. En la urbo vi trovos ankaŭ McDonalds kaj alitipajn rapidmanĝejojn.

(Vi) Ne estu maltrankvila pro la faklibroj: la bezonataj libroj estas aĉeteblaj en la urba fremdlingva librovendejo, sed vi povos (eĉ) prunti aŭ legi ilin surloke en la universitata biblioteko.

Vi demandis min pri la vetero. En januaro, kiam vi alvenos, estos vintro. Povas esti, ke neĝos kaj la temperaturo estos kelkajn gradojn sub (la) nulo. Do varma mantelo kaj puloveroj/pulovroj estos necesaj. En marto kaj aprilo ĝenerale ofte pluvas, sed fine de majo jam kutimas esti varme kaj sufiĉos t-ĉemizoj.

Skribu, kiam vi alvenos! Mi atendos vin kaj helpos al vi en ĉio.

Amike:

Kata


 

II.

Budapeŝto, la 23-an de majo en 2002.

Kara Karen,

Jam de longa tempo mi ne ricevis leteron de vi! Kio okazis al vi en la pasinta jaro? Kial vi silentas? Mi esperas, ke mi ne ofendis vin!

En mia vivo okazis grandaj ŝanĝoj. En la pasinta junio mi ricevis mian diplomon kaj ekde septembro mi laboras. Mia laborejo estas en la apuda urbo, ĉiutage mi veturas tien per trajno. Mi ekiras je la sepa horo kaj revenas nur vespere. Krome mi lernas la hispanan lingvon, ĉar mi baldaŭ bezonos ĝin. Kun Carlos ni decidis geedziĝi, kaj ni vivos en Hispanio.

Jes, kun Carlos. Mi memoras, kiom bone ni amuziĝis kvarope dum la Tatra Renkontiĝo. Vi ĉiam diskutis pri viaj ekonomiaj teorioj, kaj mi kun Sonja pri la estonteco de la plastikaj artoj. Eĉ nun mi sentas la odoron de la arbaro.

Estus bone renkontiĝi denove. Mi legis, ke komence de julio okazos Arbara Renkontiĝo en Slovenio. Dum kvin tagoj oni planas piediri 123 kilometrojn, la tranoktado eblos en kunportitaj tendoj. Ĉu vi ne povus veni? Mi skribos ankaŭ al Sonja. Ni devus rapide decidi, ĉar oni devas aliĝi ĝis la 15-a de junio.

Mi atendas vian respondon kaj mi esperas, ke ni baldaŭ revidos unu la alian!

Tutkore salutas vin:

Anna


Visszalépés az előző oldalra