V. Szövegértést ellenőrző feladat

Maximális pontszám: 20 pont

Mundaneum: papera antaŭaĵo de Interreto

En Belgio ekestis kaj ankaŭ nun estas konservata grandega kolekto, per kiu la iniciatintoj klopodis kunigi kaj disponigi ĉiujn sciojn de la mondo. Antaŭ jarcento la ideo ne estis realigebla pro teknikaj limigoj. Nun anstataŭe venis Interreto.

Paul Otlet (1868-1944) studis juron, sed multe pli interesiĝis pri bibliografio, kaj dank' al la familia kapitalo, li povis dediĉi sin dum la tuta vivo al sia pasio. Li, kun Lafontaine, plievoluigis la "Dewey"-klasifikon por bibliotekoj (1876, nun ankoraŭ uzata en Nord-Ameriko) ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK), unuafoje publikigita en 1905 kaj nun ĝenerale uzata en Eŭropo kaj Azio. Ankaŭ la normigita biblioteka slipo estas ilia kreaĵo.

Henri Lafontaine (1854-1943) studis internacian juron, aktivis en la antaŭmilita pacmovado, kaj pro sia aktiveco ĉe internaciaj organizaĵoj li kunrespondecas pri la grava rolo, kiun nun havas la urboj Hago (Nederlando) kaj Bruselo (Belgio). Li estis inter la fondintoj de la Unio de Internaciaj Asocioj. En 1913 li ricevis la Nobelpremion pri paco.

En 1895 Otlet kaj Lafontaine kreis la Internacian Bibliografian Oficejon. Ili celis registri sur sliparo ĉiujn verkojn iam aperintajn kaj aperontajn. La ideo ŝajnis realigebla: oni taksas, ke ĝis tiam aperis entute 800 000 libroj. Nun ne plu eblus: la sama kvanto aperas en malpli ol jardeko kaj aldonendas la verkoj, kiuj nur elektronike ekzistas. Krome, la oficejo – kiun oni poste nomis "Mundaneum" – kolektis gazetojn kaj revuojn (100 000), afiŝojn (12 000), amason da etaj dokumentoj kaj objektoj, ktp.

La apogeo estis atingita dum la periodo 1919-1934, kiam Mundaneum havis sian sidejon en "Palais mondial" (monda palaco), konstruita okaze de la 50-jara ekzisto de Belgio. Tiam ĝi disponis pri dekoj da salonoj kaj la informoj estis facile alireblaj.

En 1934 Mundaneum estis abrupte fermita pro tribunala decido, ŝajne kun politika motivo. En 1941 Mundaneum translokiĝis al konstruaĵo senpage disponigita de la urbo Bruselo en Leopoldparko, apud la nuna eŭropa kvartalo. Tie ĝi restis 30 jarojn, ĝis la urbo deziris mem uzi la spacon. De tiam Mundaneum vagadis de unu loko al alia, kaj granda parto de la kolekto perdiĝis aŭ difektiĝis. Fine en 1996, Mundaneum estis savita de la Franclingva Komunumo de Belgio kaj ricevis taŭgan sidejon en iama vendejo en urbo Mons. Nuntempe la restinta materialo plenigas proksimume 6 km-ojn da bretoj.


  1. Mi a közös Otlet és Lafontaine tanulmányaiban? (1 pont)
  2. Melyikük hagyta el tanult szakmáját, milyen szenvedélyének élhetett, és mi tette ezt lehetővé? (3 pont)
  3. Melyikük kapott kitüntetést, milyet? (2 pont)
  4. Mi volt a Mundaneum korábbi neve, mikor hozták létre? (2 pont)
  5. Miért kezdeményezték a Mundaneum létrehozását? (3 pont)
  6. Hogyan akarták megvalósítani a kitűzött célt? (3 pont)
  7. Miért nem lehetne napjainkban megvalósítani ezt a vállalkozást? (4 pont)
  8. Hol található most a gyűjtemény és mekkora? (2 pont)

Megoldás
Visszalépés az előző oldalra