WWW.ESZPERANTÓ.HU

"VORTOJ": amuza lingvo-ekzercado kun danc-tapiŝo


Ni partneras en nova EU-projekto

Ebben az új EU-projektben mi is részt veszünk...

Ni partoprenas en unu plia projekto subvenciita de Eŭropa Unio (EU), nome Vortoj, kiu disvolviĝos kadre de la programo Erasmus+ por bazlerneja edukado, akceptita de la slovaka nacia agentejo de Eŭropa Komisiono. Vortoj estas elpensita kaj kunordigata de E@I, nia asocio KEA estas unu el la partneroj. Ĝia ĉefa celo estas disponigo de interaga komputila ludo por lingvolernado en noviga maniero.

La ludo kombinas uzon de ludtapiŝo kaj projekciadon de vortoj. Per paŝoj aŭ saltoj sur la tapiŝo ludantoj devas trafe elekti inter moviĝantaj vortoj laŭ la diversaj proponitaj defioj. Laŭ la prezento de la ludo “Vortoj estas komputila ludo de reflekso, lingvoj kaj mojoseco! Per Vortoj oni praktikos lingvojn kaj plicertiĝos pri literumado de vortoj, amuziĝante dum kursoj kun amikoj kaj kolegoj”.

Ĉar Vortoj uzas la danctapiŝon de la fama ludo Dance Dance Revolution (DRR, “Danco-Danco-Revolucio”) kaj devigas ludantojn paŝadi kaj saltadi, ĝi estas vigliga (!) kaj oportuna por la korpa sano de infanoj kaj junuloj, kiuj samtempe povas praktiki lingvojn per rekono kaj elekto de ĝustaj vortoj.

Per projekciado la ludo aperigas surekrane aŭ surmure moviĝantajn vortojn kaj ludanto devas fari konkretan movon sur la danctapiŝo por elekti vortojn depende de ilia ĝusteco. Aldone la ludo ankaŭ estis elpensita por aktiva uzo fare de instruistoj, ebligante al ili propran vortredaktadon kaj kreon de novaj defioj laŭ iliaj specifaj bezonoj. Por funkciigi la ludon sufiĉas havi ludtapiŝon kable konektitan al komputilo (kaj projekciilon, se oni deziras projekcii surmuren). Ĉiuj tiuj trajtoj faras el Vortoj ludon unikan kaj speciale taŭgan por kursoj, lernejoj kaj eventoj.

Kiel EU-projekto Vortoj daŭras du jarojn: de la 1-a de januaro 2022 ĝis la 31-a de decembro 2023. Dum tiu tempo la partneroj devos plenumi diversajn taskojn, i.a. funkciigon de la ludo en 11 lingvoj. La partneroj estas:

  • E@I (el Nová Dubnica, SK),
  • UEA (el Roterdamo, NL),
  • Kultura Esperanto-Asocio (KEA, el Budapeŝto, HU),
  • INALCO (el Parizo, FR) kaj
  • Privata Lernejo Nová Dubnica (el Nová Dubnica, SK).

Tri el la kvin partneroj estas Esperanto-organizaĵoj. UEA aparte kunlaboros pri tradukado, testado, programado kaj fine pri la diskonigo de la ludo. La projekta retejo estas http://www.vortoj.net .

Kiel informas Peter Baláž, kunordiganto de E@I, “Vortoj estos tre taŭga ilo por neformala edukado kaj ni esperas, ke ĝi ankaŭ trovos sian vojon en la formala eduk-sistemo de diversaj landoj, uzota de instruistoj dum lingvo-lecionoj. Mi povas bone imagi ĝin kiel finan aktivecon de lecionoj, kiam lernantoj jam estas relative lacaj, malpli bone atentas kaj bezonas ĝuste tian energi-injekton. Estas nia plano ĝin prezenti ankaŭ al esperantistoj! Ni esperas, ke baldaŭ multaj uzos ĝin, amuziĝos kaj praktikos sian vortostokon.”


Organizaj kunsidoj

  • Slovakio, Nova Dubnica, 2022.06.15-17.
  • Nederlando, Rotterdam, 2022.10.13-15
  • Francio, 2023.
  • Hungario, 2023.

Fotoalbumo