![]()
Kara Nia Gasto!
Ni ĝojas, ke vi elektis nian landon kiel Vian vojaĝcelon.
Tiun landon,
• kiu posedas unun el la plej belaj ĉefurboj de la mondo: Budapeŝton, la “perlon de Danubo”, kies mirindan panoramon Unesko registris kiel parton de la monda heredaĵo,
• kie malgraŭ la oftaj hom- kaj valordetruaj sortoturnoj de la historio postrestis tiom multaj valoraĵoj, kiuj meritas por ekkoni kaj viziti ilin,
• kie troviĝas unu apud la alia 2000-jara romi-epoka kaj 400-jara turka memoraĵoj, belaj mezepokaj preĝejoj en Ják, Lébény, Pannonhalma, iamaj fieraj fortikaĵoj en Eger, Sümeg, Siklós,
• kie troviĝas pompaj kasteloj, funkciantaj nun kiel hoteloj en Szirák, Seregélyes, Nagycenk - ke ni menciu nur la plej famajn,
• kie la plej granda lago de Mez-Eŭropo, Balatono estas vera paradizo por familioj kun malgrandaj infanoj,
• kie saniga akvo erupcias el plurcent fontoj, helpante milojn da homoj por reakiro de sia sano,
• kie la riĉa hungara popolarto kaj ĉevalaj spektakloj de tradicia ebenaĵa (pusta) vivstilo allogas dekmilojn al la Hungara Pusto.
... kaj ekzistas ankoraŭ io, pro kio niaj gastoj volonte revenas al Hungario: la hungara gastamo, kiu konsideras la turiston vere kiel gasto.
Kiel gastigantoj, ni deziras plifaciligi vian restadon, informadon en nia lando, do en tiu ĉi kajero ni kolektis la sciindaĵojn, kiujn - laŭ nia opinio - Vi bezonos dum via restado en nia lando.
Ĉiujn ceterajn informojn vi povas peti eksterlande ĉe la reprezentejoj de Hungara Nacia Turisma Oficejo, kaj ene de Hungario ĉe la burooj TOURINFORM.
Areo: 93 030 km2
Loĝantaro: 10.102.000 (la 1-an de oktobro 1998.)
Popoldenseco: 108.6 personoj/km2 - 63 % de la loĝantaro loĝas en urboj
Ĉefurbo: Budapeŝto, areo 525 km2 (1.861.300 loĝantoj), popoldenseco: 3544 personoj/km2
Tempozono: UT (Greenwich-a tempo) + 1 horo (MET)
Somera horŝanĝo: de lasta semajnfino de marto ĝis lasta semajnfino de septembro UT + 2 horoj
Oficiala lingvo: hungara
Ŝtatformo: respubliko
Administrado: 19 departementoj kaj Budapeŝto
GEOGRAFIA SITUO
Hungario situas en Meza Eŭropo, en baseno de Kárpát-montaro. Plej granda amplekso en norda-suda direkto estas 268 km-oj, en orienta-okcidenta direkto 526 km-oj.
GEOGRAFIAJ REGIONOJ
50 %-oj de teritorio de la lando estas ebenaĵo: la tutan orientan parton de la lando okupas la t.n. "Granda Ebenaĵo" (45.000 km2), apud la nordokcidenta landlimo situas la t.n. "Malgranda Ebenaĵo".
La du plej signifaj riveroj de la lando estas Danubo (Duna) kies hungaria parto estas 417 km-ojn longa, kaj Tibisko (Tisza) kun 598 km-oj, kiuj de nordo al sudo trafluas la landon.
Ankaŭ "Interriverejo "Duna-Tisza" estas ebenaĵo, la teritorio okcidente de Danubo estas la monteta "Transdanubio" kun areo 36.000 km2, en kies mezo situas la plej granda lago de Meza Eŭropo: Balatono.
La montara regiono etendiĝas de okcidento al oriento de la lando: okcidente de Danubo situas la 400-700 metraj montoj de Transdanubia Mezmontaro: montaro de Keszthely, Bakony, Vértes, Gerecse, Pilis, Visegrádi-montaro, oriente de Danubo troviĝas la 500-1000 metraj montoj de Norda Mezmontaro: Börzsöny, Cserhát, Mátra, Bükk, Cserehát, kaj Zempléni-montaro. La plej alta punkto de la lando estas en montaro Mátra kun la montopinto Kékes (1014 m).
Ŝatata turisma celo estas "Hortobágy. La iam karakterizajn bestojn kaj popolartajn tradiciojn de “hungara pusto” la interesiĝantoj povas spekti dum ĉevalaj prezentadoj sur teritorio de Nacia Parko de Hortobágy kaj de Nacia Parko de Kiskunság (Bugac, Apajpuszta, Lajosmizse).
TURISMAJ REGIONOJ:
El turisma vidpunkto la lando estas dividebla al 9 turismaj regionoj: 1. Budapeŝto kaj ĉirkaŭaĵo, 2. Meza Danub-regiono, 3. Okcidenta Transdanubio, 4. Meza Transdanubio, 5. Balatono kaj ĉirkaŭaĵo, 6. Sudokcidenta Hungario, 7. Suda Ebenaĵo, 8. Nord-Orienta Hungario, 9. Tisza-lago.
KLIMATO:
La klimato estas moderzone kontinenta. La plej malvarma monato estas januaro (-1 °C), la plej varma monato estas aŭgusto (21.3 °C), nombro de sunbrilaj horoj jare estas 1785 (datumoj el 1996).
PASPORTO
Por envojaĝi en Hungarion la civitanoj de plej multaj ŝtatoj bezonas validan pasporton, civitanoj de Aŭstrio, Belgio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Lihtenŝteino, Luksemburgio, Slovenio kaj Svisio bezonas personan legitimilon. Perdon de la pasporto oni devas senprokraste anonci al la konsulejo de la koncerna civitano aŭ se tia ne ekzistas, al sia ambasadejo. Pri la akceptohoroj de la konsulejoj kaj ambasadejoj oni povas peti informojn ĉe Nacia Turisma Informcentro “Tourinform” (telefono: 317-9800).
VIZO
Por envojaĝo al Hungario kun turisma celo el Eŭropo bezonas vizon nur civitanoj de Albanio kaj Turkio. Civitanoj de la sekvaj ekstereŭropaj landoj ne bezonas vizon: Argentinio, Cipro, Ĉilio, Ekvadoro, Israelo, Islando, Japanio, Kanadio, Korea Respubliko, Kostariko, Kubo, Malajsio, Maltio, Meksikio, Nikaragvo, Respubliko de Sud-Afriko, Sejŝelaj Insuloj, Singapuro, ekssovetiaj landoj (escepte de Kartvelio, Kazahio, Kirgizio, Uzbekio), Urugvajo, Usono.
Turistoj povas peti envojaĝan (unufojan, du- aŭ plurfojan) aŭ transitan vizon.
La envojaĝa vizo - ene de sia validodaŭro - rajtigas por la fiksita, maksimume 90 taga restado. Per transita vizo oni povas pasigi maksimume 48 horojn en la lando. La vizoj estas eldonataj fare de la koncerna hungara konsula aŭ diplomatia reprezentejo laŭ la loĝloko de la envojaĝonto. Por la unufoja, dufoja aŭ plurfoja envojaĝa vizo oni devas pagi 40, 75 respektive 180 usonajn dolarojn, por la unufoja, dufoja aŭ plurfoja transita vizo oni devas pagi 38, 65 resp. 150 dolarojn. Vizo sur aldona folio kostas plus 25 dolarojn. Civitanoj de la sekvaj ŝtatoj povas akiri vizon ankaŭ ĉe la publikvojaj (ŝoseaj) trapasejoj: Aŭstralio, Bahrejno, Federacio de Arabaj Emirlandoj, Hongkongo, Indonezio, Kataro, Kuvajto, Maroko, Nov-Zelando, Omano, Saŭdarabio, Singapuro, Tajlando, Tajvano. En la publikvojaj trapasejoj, en internaciaj flughavenoj de Budapeŝto (Ferihegy 1, 2 kaj 2B) kaj en la internacia ŝiphaveno (Budapeŝto, Belgrád rakpart) oni povas akiri vizon kontraŭ aldona pago. Ĉe trajna aŭ aŭtobusa enveturo oni nepre devas antaŭzorgi pri la vizo. Plilongigo de la vizo estas aranĝebla ĉe la policejo de la koncerna restadloko.
LANDLIMAJ TRAPASEJOJ
Sur teritorion de Hungario oni povas eniri tra 55 ŝoseaj, 22 fervojaj, 6 ŝiphavenaj kaj 1 flughavena trapasejoj. La plejmulto de ili funkcias tage-nokte, sube ni signas nur la diferencantan de tio.
LIMTRAPASEJOJ
Sur teritorion de Hungario oni povas eniri tra 55 ŝoseaj, 22 fervojaj, 6 ŝiphavenaj kaj 1 flughavena trapasejoj. La plejmulto de ili funkcias tage-nokte, sube ni signas nur la diferencantan de tio.
Ĉe la hungara-aŭstra landlimo
|
Nomo de la limtrapasejo |
Tipo |
Malfermite |
Kiaspeca trafiko |
|
Nickelsdorf –Hegyeshalom |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Bruck a.d. Leitha - Győr |
fervoja |
laŭ la horaro de internaciaj trajnoj |
Internacia persontrafiko |
|
Andau – Jánossomorja |
ŝosea |
apr.1-maj.31: 08-20, jun.1-sept.30: 06-22, okt.1-nov.2.: 08-20 |
Internacia piedula kaj biciklula trafiko |
|
Pamhagen – Fertőd |
ŝosea |
Internacia persontrafiko |
|
|
Pamhagen –Fertőújlak |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Mörbisch – Fertőrákos |
ŝosea |
apr.1-máj.31: 08-20, jun.1–sept.30: 06-22, okt.1 – nov.2: 08-20 |
Internacia piedula kaj biciklula trafiko |
|
Fertőrákos |
ŝiphavena |
laŭ aparta peto |
Internacia persontrafiko |
|
Klingenbach – Sopron |
ŝosea |
Internacia person-trafiko kaj sub 20 tunoj hungara kaj aŭstra varotrafiko |
|
|
Deutschkreutz –Kópháza |
ŝosea kaj fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Rattersdorf – Kőszeg |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Rechnitz – Bozsok |
ŝosea |
06 – 22 h |
Persontrafiko por hungaraj, aŭstraj kaj EU-civitanoj |
|
Sachendorf – Bucsu |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Eberau – Szentpéterfa |
ŝosea |
0 – 22 h |
Persontrafiko por hungaraj, aŭstraj kaj EU-civitanoj |
|
Heiligenkreutz - Rábafüzes |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Mogersdorf –Szentgotthárd |
fervoja |
0 – 21 h |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
Írottkő |
ŝosea |
laŭ aparta peto |
Internacia persontrafiko |
Ĉe la hungara-slovaka landlimo
|
Velky Kamenec – Pácin |
ŝosea |
maj.01-sept.30: 8-20, okt.01-apr.30: 08-16 |
Persontrafiko por hungariaj kaj slovakiaj civitanoj |
|
Slovenske Nove Mesto - Sátoraljaújhely |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Slovenske Nove Mesto – Sátoraljaújhely |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Sátoraljaújhely II. |
ŝosea |
06 – 22 h |
Person- kaj biciklula trafiko por hungariaj kaj slovakiaj civitanoj |
|
Cana – Hidasnémeti |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
Nomo de la limtrapasejo |
Tipo |
Malfermite |
Kiaspeca trafiko |
|
Milhost – Tornyosnémeti |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Kral – Bánréve |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Kral – Bánréve |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Siatorska Bukovinka – Salgótarján |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Nova Bodva – Tornanádaska |
ŝosea |
maj.01-sept.30: 6-20, okt.1-apr.30: 08-17 |
Persontrafiko por hungariaj kaj slovakiaj civitanoj |
|
Filakovo – Somoskőújfalu |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Kalonda – Ipolytarnóc |
ŝosea |
maj.1-sept.30: 08-20, okt.1-apr.30: 08-16 |
Person- kaj sub 3,5 tunoj varotrafiko por hungariaj kaj slovakiaj civitanoj |
|
Salka – Letkés |
ŝosea |
maj.1-sept.30: 08-20, okt.1 - apr.30: 08-16 |
Person- kaj sub 3,5 tunoj varotrafiko por hungariaj kaj slovakiaj civitanoj |
|
Sturovo – Szob |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Komarno – Komárom |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Komarno – Komárom |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Komarno – Komárom |
ŝiphavena |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Medvedovó - Győr-Vámosszabadi |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Rusovce – Rajka |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Rusovce – Rajka |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Sturovo – Esztergom |
ŝosea (pramo) |
sept.01-apr.30: 07.30-16, maj.01-jun.30: 07.30-18, |
Internacia persontrafiko |
|
Domica – Aggtelek |
ŝosea |
||
|
Slovenska Darmoti – Balassagyarmat |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Sahy – Parassapuszta |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
Ĉe la hungara-ukraina landlimo
|
Vilok – Tiszabecs |
ŝosea |
Internacia persontrafiko |
|
|
Luzsanka – Beregsurány |
ŝosea |
Internacia persontrafiko |
|
|
Koszini – Barabás |
ŝosea |
07 – 19 h |
Persontrafiko por apudlimaj loĝantoj |
|
Dzinkove – Lónya |
ŝosea |
08 – 16 h |
Persontrafiko por apudlimaj loĝantoj |
|
Csop – Záhony |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
Nomo de la limtrapasejo |
Tipo |
Malfermite |
Kiaspeca trafiko |
|
Csop – Záhony |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Szalóka – Eperjeske |
fervoja |
Internacia varo- kaj fervoja persontrafiko |
|
|
Tiszabecs |
ŝiphavena |
laŭ aparta peto |
Internacia persontrafiko |
Ĉe la hungara-rumana landlimo
|
Nadlac – Nagylak |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Turnu – Battonya |
ŝosea |
Internacia persontrafiko |
|
|
Curtici – Lökösháza |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Varsand - Gyula |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Salonta – Kötegyán |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Salonta - Méhkerék |
ŝosea |
Internacia persontrafiko |
|
|
Bors – Ártánd |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Episcopia-Bihor – Biharkeresztes |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Valea lui Mihai – Nyírábrány |
ŝosea |
somere 07 – 15 h, |
Persontrafiko por apudlimaj loĝantoj |
|
Valea lui Mihai – Nyírábrány – |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Carei - Ágerdőmajor |
fervoja |
Persontrafiko por apudlimaj loĝantoj |
|
|
Petea – Csengersima |
ŝosea |
Internacia persontrafiko |
Ĉe la hungara-jugoslava landlimo
|
Backi Breg - Hercegszántó |
ŝosea |
Internacia persontrafiko |
|
|
Bajmok – Bácsalmás |
ŝosea |
maj.1-sept.30: 08-18, okt.1-apr.30: 08-16 |
Persontrafiko por hungaraj kaj jugo-slavaj civitanoj |
|
Kelebia – Tompa |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Subotica – Kelebia |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Horgos – Röszke |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Kanjiza – Szeged |
ŝiphavena |
de sunleviĝo |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
Djala – Tiszasziget |
ŝosea |
maj.1-sept.30: 08-18, okt.1-apr.30: 08-16 |
Persontrafiko por hungaraj kaj jugo-slavaj civitanoj |
Ĉe la hungara-kroata landlimo
|
Gorican - Letenye |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Kotoriba – Murakeresztúr |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
Nomo de la limtrapasejo |
Tipo |
Malfermite |
Kiaspeca trafiko |
|
Koprivnica – Gyékényes |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Gola - Berzence |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Terezino Polje - Barcs |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Donji Miholjac - Drávaszabolcs |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Barajnsko Petrovo Selo - Beremend |
fervoja |
Nun ne funkcias |
Internacia persontrafiko |
|
Beli Manastir – Magyarbóly |
fervoja |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Dubosevica - Udvar |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Mohács |
ŝiphavena |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Drávaszabolcs |
ŝiphavena |
laŭ aparta peto |
Persontrafiko por hungaraj kaj kroataj civitanoj |
Ĉe la hungara-slovena landlimo
|
Martinje –Felsőszölnök II. |
ŝosea |
apr.1 - okt.31: 07-21, nov.1-marc.31: 08-18 |
Persontrafiko por hungaraj kaj slovenaj civitanoj |
|
Hodos - Bajánsenye |
ŝosea |
Internacia persontrafiko |
|
|
Dolga Vas - Rédics |
ŝosea |
Internacia person- kaj varotrafiko |
|
|
Pince –Tornyiszentmiklós |
ŝosea |
06 – 22 h |
Persontrafiko por hungaraj kaj slovenaj civitanoj |
|
Kobilje - Nemesnép |
ŝosea |
08 – 16 h |
Persontrafiko por hungaraj kaj slovenaj civitanoj |
|
Prosenjakovci – Magyarszombatfa |
ŝosea |
08 – 16 h |
Persontrafiko por hungaraj kaj slovenaj civitanoj |
Flughavenaj trapasejoj
Flughaveno de Hungario estas Ferihegy (terminaloj 1, 2-A kaj 2-B.), krom kiu la sekvaj flughavenoj funkcias kiel limtrapasejoj: Budapest Ferihegy 1, Etaviadila Terminalo - konstanta ne estas deviga sinanonco,
Békéscsaba 2, Budakeszi-Farkashegy 2, Debrecen 2, Dunakeszi 2, Esztergom 2, Fertőszentmiklós 1, Győr-Pér 2, Hajdúszoboszló (nur antaŭanonce), Kaposújlak 2, Miskolc 1, Pécs-Pogány 2, Sármellék (Balaton Airport) 2, Siófok-Kiliti (nur somere), Szeged 2, Szombathely 2, Zalaegerszeg-Andráshida 1.
Klarigo de signoj:
1. - konstanta limtrapasejo, deviga sinanonco je 48 horoj antaŭ la alteriĝo;
2. - provizora limtrapasejo, deviga sinanonco je 48 horoj antaŭ la alteriĝo;
Pliaj informoj estas havelaj per telefono: (+36-1) 317-9800
SANITARA SERVO
Por enveturo ne estas necesa la preventa vakcinado. En la apotekoj per eksterlandaj receptoj aŭ senrecepte estas aĉetebla nur difinita sortimento de medikamentoj. En la eksterlande farita sano-asekura kontrakto estas priskribitaj la kondiĉoj kaj pagmanieroj de la hungarie ricevita medicina servo. Pri la akceptataj tipoj de diversaj kreditkartoj uzataj por kovri la kostojn de la medicina servo decidas la institucio, prizorganta la eksterlandan malsanulon.
Por eksterlandanoj la tuja kuracista interveno estas senpaga, se la foresto de la servo danĝerigus la vivon aŭ kaŭzus daŭran damaĝon aŭ se laŭ la simptomoj oni bezonas tujan intervenon (perdo de konscio, sangofluo, ktp) aŭ se ĉe akcidento aŭ aliaj kazoj oni bezonas senprokrastan medicinan intervenon.
Anonco de medicina urĝa servo en la tuta lando ĉe la telefonnumero: 104.
En ceteraj okazoj por la prizorgo oni devas pagi laŭ tarifo de la unuopaj sanitaraj institucioj.
En la pasinta jardeko la viruso de HIV infektis dekmilionojn da homoj en diversaj landoj de la Tero kaj bedaŭrinde la nombro de la infektitoj daŭre kreskas. Hungario apartenas al la tielnomataj modere infektitaj landoj. Fakuloj pri epidemio taksas la nombron de HIV-infektitoj je ĉirkaŭ 3500-4000 kaj la kvanto de nekonataj malsanuloj ne atingis eĉ 700. Tiun “favoran” situacion danĝerigas kelkaj nefavoraj fenomenoj, kiel prostituado kaj konsumo de narkotaĵoj. Konsumo de narkotaĵoj en Hungario modiĝis inter la junularo nur en la lastaj jaroj kaj la nombron de la drogo-dependantoj oni taksas inter 5-7 mil. Infektiĝo de HIV disvastiĝas unuavice per la okazaj seksaj kontaktoj, kiun vi laŭeble evitu aŭ uzu kondomon. En Hungario la kuracistaj priservoj, la sango kaj la sangopreparaĵoj pro la plurfoja severa kontrolo estas tute sekuraj.
REGULOJ DE DOGANO KAJ DEVIZO
1. VOJAĜNECESAĴOJ
Oni povas libere, sendogane enporti libere vojaĝnecesaĵoj por persona uzo, kiel vestaĵoj kaj ceteraj objektoj, konvenaj al celo kaj daŭro de la vojaĝo.
Super la 16-a jaraĝo ĉe la 1-a tiutaga enveturo oni povas kunporti
• 250 pecojn da cigaredo, aŭ 50 cigarojn aŭ 250 gramojn da tabako
• 1 litron da distilita alkoholo,
• aŭ 2 litrojn da vino.
Kiel vojaĝnecesaĵo estas konsiderata ankoraŭ 1/4 litro da dezodoraĵo kaj eta kvanto (100 ml) de parfumo, kiujn oni povas sendogane enporti same nur 1 foje, ĉe la unua enveturo de la koncerna tago.
2. Kion la vojaĝantoj ankoraŭ povas enporti?
Vojaĝantoj povas kunveturigi ankaŭ siajn ŝatatajn dombestojn (hundo, kato ktp.), sed por enlasi ilin en la landon estas necese havi veterinar-sanitaran atestilon.
Estas enportebla ankaŭ tranĉita floro kaj florkrono sed floro en poto aŭ sitelo, kaj planto kun terbulo ne estas porteblaj trans la limon.
Estas kunhavebla ankaŭ medikamento, eble bezonata dum la vojaĝado, - en kvanto atestita far la prizorga kuracisto. (Estas notinde, ke tiu permeso ne inkluzivas la enveturigeblon de medikamentoj kun droga enhavo. Ilia enveturigo eblas nur kun specialaj permesoj.
3. Enporto de pagiloj:
Oni povas libere enporti 350.000 forintojn sen apartaj preskriboj pri la valoro de bankbiletoj. Konvertebla valuto estas enportebla sen limigo, sed kaze de sumo superanta 400 USD por eviti komplikaĵojn ĉe la elveturado indas peti "Valoraĵo-atestilo"-n ĉe la enira landlimo.
4. Difino de nekomerca kvanto
En la pasaĝera trafiko kaj ĉe donacado ne estas konsiderata kiel komerckvanta doganvaro:
• 1 litro da distilita alkoholo kaj 1 litro da vino kaj 5 litroj da biero, 500 pecoj da cigaretoj aŭ 100 pecoj da cigaroj aŭ 500 gramoj da tabako.
• po 1 kilogramoj da kafo, teo, kakao, krome ĉiuj spicplantoj kaj iliaj miksaĵoj escepte la spicpaprikon kaj ĝiajn miksaĵojn.
• el ceteraj opaj varoj la maksimuma kvanto: ĝis 5000 forinta unuopa valoro pospece 10 ekz., ĝis 20.000 forinta unuopa valoro pospece 5 ekz., ĝis 50.000 forinta unuopa valoro pospece 2 ekz., super 50.000 forinta unuopa valoro pospece 1 ekzemplero, aŭtomobilo po familio jare 1 peco.
5. Doganrabato por la persona trafiko
La pasaĝero ne devas pagi doganon, se la suma valoro de kunportitaj aŭ deeksterlande senditaj varoj ne superas la sumon de 30.300 forintoj. Tiu rabateblo ne estas aplikebla ĉe varoj, kies unuopa valoro superas 30.300 forintojn kaj same ne aplikeblas ĉe la doganproceso de alkoholaĵoj kaj tabakaĵoj.
6. Kiam la vojaĝanto povas peti la doganigon buŝe?
La vojaĝanto povas peti buŝe la doganigon, se
• laŭ iliaj unuopaj aŭ suma valoro (30.300 Ft) la enportitaj dogandevaj varoj pere de la supra doganrabato de persona trafiko estas trakteblaj sen pago de dogano,
• ne estas kunveturigata komerckvanta varo,
• ne kunhavas alkoholaĵojn kaj tabakaĵojn krom la kvanto konsiderata persona vojaĝnecesaĵo,
• al la doganigo ne estas necesa permeso de ŝtata instanco,
• ĉe la posta doganigo de deeksterlande senditaj pakaĵoj ne deziras utiligi la doganrabaton por persona trafiko,
• la pasaĝero ne kunveturigas tian varon, kiu estas submetata al deviga konsum-, fiska- aŭ medioprotekta impostado.
Ĉe la doganoficejoj oni povas doganigi la varojn laŭ perbuŝa dogandeklaro, ankaŭ se ilia kuna sumo superas 30.300 forintojn sed ne superas 303.000 forintojn kaj ilia doganproceso okazas per "doganetikedo". Pri ties uzo kaj detaloj oni devas peti apartajn klarigojn ĉe la doganoficejoj.
7. Verda kaj ruĝa koridoro
Por rapidigi la trapasadon de la limo, ĉe la aer- kaj ŝiptrafiko krome en iuj ŝoseaj limtrapasejoj oni povas trapasi la verdan aŭ ruĝan dogan-koridoron.
La trapaso en la verda koridoro konsideriĝas kiel perbuŝa dogandeklaro. Se pro la koncernaj reguloj la vojaĝanto ne rajtas je buŝa dogandeklaro (inkluzive la doganig-eblecon per "doganetikedo"), li devas uzi la ruĝan koridoron.
8. Enporto de aŭtomobilo
Eksterlanda civitano por sia ne pli ol 6 monata hungaria restado per perbuŝa deklaro, sen apartaj formalaĵoj povas peti la portempan doganigon de la kunhavata aŭtomobilo kaj motorciklo, alkomprenate ankaŭ la alkroĉitan ruldomon kaj remorkon.
La tiel doganitan trafikilon en Hungario oni rajtas transdoni por uzado nur post la pago de la suspendita doganpago.
9. Elporteblaj varoj
Estas elporteblaj sen aparta permeso:
– personaj vojaĝobjektoj;
– aĉetitaj aŭ donace ricevitaj en Hungario varoj - escepte varspecojn, difinitajn en aparta leĝo - se ilia unuopa aŭ suma valoro ne superas la sumon de 303.000 forintoj.
– varoj, kvitancite aĉetitaj kontraŭ forinto, posedita el valutŝanĝo aŭ el devizforinta bankkonto. La originon de forinto oni devas pruvi per atestilo/kvitanco de ŝanĝo de konvertebla valuto en oficiala ŝanĝejo, aŭ per atestilo de banko pri elpago el konvertebla forinta konto.
En aliaj, supre ne menciitaj kazoj por la elportado estas necesa la permeso de Hungara Nacia Banko.
Ni turnas la atenton de vojaĝantoj al la preskribo, laŭ kio por elportado de certaj varoj estas necesa la permeso de iu koncerna instanco. Tiaj varoj estas ekzemple la artaĵoj, kulturaj varoj. Por detalaj informoj vi povas turni vin dum la enveturado al la doganoficejo.
10. Elportado de pagiloj
Estas elporteblaj sen aparta permeso:
– 350.000 forintoj sen limigo de valoroj de bankbiletoj,
– ĉekoj, bankkartoj, kreditkartoj, ĉekkartoj posedataj de la vojaĝanto,
– konvertebla valuto en valoro ĝis 400 usonaj dolaroj,
– konverteblaj pagiloj enportitaj kun "valoraĵo-atestilo"
– vojaĝĉekoj, bankkartoj por pago per konvertebla valuto, kreditkartoj kaj ĉek-kartoj, krome ĉiuj tiaj ĉekoj kaj tratoj kiuj prezentas devize eksterlandan pago-devon.
11. Repostulo de AVI
Repostulo de la aldonvalora imposto, AVI de varoj havantaj valoron de 50.000 forintoj aŭ pli, estas ebla ene de 90 tagoj post la dato de la aĉeto. La varon oni devas en originala stato prezenti al la doganinstanco, kiu per klaŭzado de la originala fakturo kaj de la AVI-repostula formularo atestas la elporton el la lando. Inter la datoj de aĉeto kaj repostulo povas pasi maksimume 183 tagoj. Ne estas eble repostuli AVI ĉe aĉeto de artaĵoj, kolektaĵoj, antikvaĵoj. La repago de AVI al la pasaĝero okazas en forintoj, kaze de kreditkarta aĉeto la repago okazas per banka ĝiro. AVI estas rehavebla per kontanta mono ĉe la ŝoseaj limtrapasejoj, en la flughaveno Ferihegy 2, en la Internacia Ŝiphaveno kaj ĉe la vojaĝoficejo IBUSZ en “Budapest Keleti Pályaudvar” (Orienta Stacidomo).
Pliaj informoj: Global Refund Magyarország Rt. Telefono: 212-4906
AERTRAFIKO
Per linioj de hungara nacia aviakompanio MALÉV Budapest havas senperan kontakton kun 48 grandurboj de 32 landoj, al la hungara ĉefurbo alvenas laŭhoraraj flugoj de 27 eksterlandaj aviakompanioj. La centra internacia flughaveno de Hungario estas Budapest-Ferihegy kun 2 terminaloj. La terminalo Ferihegy-2A funkcias por flugoj de Malév, la terminalo Ferihegy-2B akceptas kaj startigas la aviadilojn de eksterlandaj flugkompanioj.
Trafiko inter la flughaveno kaj urbocentro:
Estas pluraj ebloj veturi en la urbon situantan je 20 km-oj de Terminalo-1 kaj je 24 km-oj de Terminalo-2:
Minibuso Airport: trafikas de ambaŭ terminaloj al iu ajn dezirata budapeŝta adreso por 1200 Ft-oj persone. Aĉeto de biletoj: ĉe la pasaĝerpriserva giĉeto de LRI “Airport Passanger Service”. Ĉe revojaĝo oni povas mendi la alveturon de la minibuso al dezirata adreso per telefono al 296-8555.
Citybus: rapidbuso de la flughavenaj terminaloj al la urbocentro (placo Erzsébet apud la centra metrohaltejo en Deák-tér) inter la 6-a kaj 22-a horoj, de la placo Erzsébet al la flughaveno inter la 5.30 kaj 21-a horo po 30 minutoj. Aĉeto de bileto okazas en la buso mem.
Urba aŭtobuso kun ruĝa cifero n-ro 93: rapida linio de la flughaveno al la finstacio Kőbánya-Kispest de metroo linio n-ro 3, signita per blua koloro, de tie 10 haltejoj per la metroo ĝis "Deák tér", kie estas la renkontejo de la budapeŝtaj metrolinioj. Por la veturo estas necese en kioskoj aŭ en bilet-aŭtomato antaŭaĉeti bileton.
Taksio: Ĉe la elirejoj staras je la dispono kaj taksi-firmaoj kaj individuaj taksiistoj. Pli grandaj taksi-fimaoj: Budataxi, Citytaxi, Főtaxi, Rádiótaxi, Tele5 Taxi, 6x6 Taxi. Pri kosto de la veturigo – por eviti la postajn malagrablaĵojn – estas konsilinde anticipe interkonsenti. (Reala prezo ĝis la urbocentro estas 2500-3000 forintoj.) Transporto de hoteloj al la flughaveno: Budataxi, Tele5 Taxi (2555 Ft), 6x6 Taxi (2700 Ft), City Taxi (2600-2700 Ft).
Informoj pri aertrafiko:
La centra telefonnumero de Flughaveno Ferihegy estas 296-9696 (el tiu numero oni povas konekti ĉiujn servojn de ambaŭ terminaloj). Informo pri tem-tagaj (ĉiam la hodiaŭaj) flugoj, alveno kaj ekveturo de Ferihegy: 296-7155, 296-7000, 296-8000, fakso: 296-6000. Servo por reserĉi netrovitajn pakaĵojn: 296-8108, 296-7217, 296-8422. Informoj kaj lokrezervado por flugoj de Malév: senpaga verda telefonnumero: 06-80-21-21-21 de lundo ĝis vendredo de 7.30 ĝis la 18-a, sabate de 7.30 ĝis la 14-a horoj. Informoj pri dogano en Ferihegy-2: 296-8306. Liston pri flughavenoj akceptantaj privatajn aviadilojn vidu ĉe la ĉapitro limtrapasejoj, paĝo 7.
FERVOJA TRAFIKO
Internacia fervojo:
Budapeŝto havas fervojan konekton al 16 ĉefurboj de Eŭropo, 51 internaciaj trajnoj alvenas regule al la hungara ĉefurbo, ĉiuj kun manĝo- kaj dormovagonoj.
Informoj pri internaciaj linioj: tel: tage-nokte 461-5500 / inter 6-20 h: 342-9150, 322-4052 / inter 20-06 h. en la stacidomoj Déli (Suda): 375-6293, Keleti (Orienta): 313-6835, Nyugati (Okcidenta): 349-0115.
Aĉeto de biletoj: en centra oficejo de MÁV (Hungara Ŝtata Fervojo): Budapest, VI. Andrássy út 35. de lundo ĝis vendredo inter 9-18 horoj, inter 1-a de oktobro kaj 31-a de marto: 9-17 h, kaj en stacidomoj.
Informoj pri prezoj de internacia biletoj: 322-8405
Rail-buso
Ĝi estas la minibusa servo de MÁV (Hungara Ŝtata Fervojo) ĉe la alvena flanko de stacidomoj. Tarifo al ajna budapeŝta adreso estas 700-1100 Ft popersone, inter stacidomoj 700 Ft, al flughaveno 1.100 Ft-oj popersone. Antaŭmendo, detalaj informoj ĉe telefono (+36-1) 353-2722, fakso: (+36-1) 353-2187.
Automobila trajno
|
Trajnoj |
Ekveturo |
Alveno |
|
335 Hellas*: Bp. Keleti PU - Thessaloniki 334 Hellas: Thessaloniki - Bp. Keleti PU |
11.00 |
09.56 |
|
335 Hellas*: Bp. Keleti PU - Thessaloniki 334 Hellas: Thessaloniki - Bp. Keleti PU |
11.00 |
09.56 |
|
338 Hunyadi*: Belgrád - Bp. Keleti PU |
13.40 |
21.15 |
|
333 Ivó Andric*: Bp. Keleti PU - Belgrád |
15.55 |
22.47 |
|
Saxonia Express: Siófok - Berlin |
* trafikas inter la 5-a de marto kaj 27-a de oktobro
Sur la eksprestrajno Hellas, trafikanta en la itinero Vieno - Budapest Keleti pu - Tesaloniko estas ebleco transporti personajn aŭtomobilojn. Por tiu celo en la turisma ĉefsezono (inter 10-a de junio kaj 23-a de septembro) staras je dispono estas disponeblaj 2, ekster tiu sezono ĵaŭde kaj dimanĉe 1 vagono. Mendo de la servo: stacidomo Keleti, kaso n-ro 8 de MÁV, inter 05-23 h. Pliaj informoj: (+36-1) 461-5500
Trafiko inter stacidomoj:
– La servo “Rail-buso” po 700 Ft-oj persone
– Metroo: Inter stacidomoj Keleti (Orienta) kaj Déli (Suda) funkcias la metrolinio M2, signita per ruĝa koloro (7 haltejoj). Por veturi al la stacidomo Nyugati (Okcidenta) komence vi devas atingi la centran metrostacion Deák-tér (de la stacidomo Déli ĝi estas je 4 haltejoj, de Keleti je 3 haltejoj), kaj de tie per la metrolinio M3, signita per blua koloro, vi devas veturi 2 haltejojn al la direkto de Újpest.
– Taksio: la veturkoston - por eviti eventualajn postajn malagrablaĵojn - estas konsilinde fiksi antaŭ la ekuzo!
Internaciaj favortarifaj, rabatitaj veturebloj, validaj por pasaĝeroj el Eŭropo:
INTER RAIL (rajtigas junulojn sub 26 jaraĝo fari nelimigitan nombron de vojaĝoj en la linioj de fervojaj kompanioj situantaj en la koncerna zono);
BIJ (validas ĝis 26 jaraĝo) por unufoja tien, tien-reen aŭ rondvojaĝo, nur en 2-a klasaj kupeoj;
EURO DOMINO (nelimigita nombro de vojaĝoj en la tuta fervoja reto de la lando dum unu monato por 3, 5 aŭ 10 tagoj);
EURO DOMINO JUNIOR (kun plia 25 %-a rabato por junuloj ĝis 26 jaraĝo, havebla por 1 aŭ por pluraj landoj);
RES (30 %-a rabato por pli ol 60-jaruloj laŭ legitimilo RES);
EURO MINI CSOPORT (25 % rabato por plenkreskuloj, 50 % rabato por junuloj el la prezo de la rea bileto por komuna vojaĝo de maksimume 4 plenkreskuloj kaj 1 junulo sub 16 jaroj);
BIGT-rabato (40 %-a rabato por gastlaboristoj kaj iliaj familianoj por vojaĝoj inter la labordona kaj devena landoj).
INFAN-rabato (Senpaga vojaĝeblo por infanoj ne okupantaj apartan sidlokon inter 0-4 aĝo, kaj 50 % rabato por infanoj 4-14 jaraĝaj.)
Pasaĝeroj el landoj ekster Eŭropo povas utiligi la rabateblojn de EURAILPASS, EURAIL FLEXI PASS, EURAIL TICKET, EURAIL YOUTHPASS, EURAIL SAVERPASS, EUROPEAN EASTPASS, HUNGARIAN FLEXIPASS, EUROTRAIN EXPLORER PASS, EUROPASS* kaj EURO YOUTHPASS*.
* Validas nur se en la rubriko "kaj aliĝintaj landoj" (and Associated Countries) troviĝas la mencio: Aŭstrio/Hungario.
Enlanda fervoja trafiko
La fervoja reto de Hungario havas radian strukturon kies centro estas Budapeŝto. Ekspresaj kaj interurbaj (InterCity) trajnoj veturantaj el la ĉefurbo al turismaj centroj, al diversaj regionoj:
- al okcidento: Győr, Sopron +, Veszprém, Szombathely +,*,
- al oriento, sud-oriento: Debrecen, Nyíregyháza o, Szolnok, Békéscsaba, Gyula +,
- al sudo: Kecskemét, Szeged o, Kaposvár, Gyékényes, Pécs *,
- al nordo: Miskolc +
- al lago Balatono: Balatonfüred, Tapolca (norda bordo), Siófok, Fonyód (suda bordo) *
Klarigo de signoj: ekveturo el la stacidomo + = Keleti (Orienta), * = Déli (Suda), o = Nyugati (Okcidenta).
Estas fervoja konekto inter la ĉefurboj de la 19 departementoj (Pécs, Kecskemét, Gyula, Miskolc, Szeged, Székesfehérvár, Győr, Debrecen, Eger, Szolnok, Tatabánya, Balassagyarmat, Budapest, Kaposvár, Nyíregyháza, Szekszárd Szombathely, Veszprém, Zalaegerszeg) same al pli grandaj urboj, kaj same inter Balatono kaj la centroj de departementoj.
Informoj pri la enlandaj trajnoj: tage-nokte: 461-5400
Rabatoj por turistoj:
– Turista lukarto: (Bileto por 1-a resp. 2-a klasa vagono por 7 tagoj: 13410 resp. 8940 forintoj, por 10 tagoj 19320 resp. 12880 forintoj)
– Balatona taga karto: por nelimigita vojaĝo ĉirkaŭ la lago por difinita tago kaj kun indiko de la nomo de la vojaĝanto: 3988 Ft-oj;
Et-fervojoj:
Per la etŝpuraj fervojlinioj en 380 km-a longo oni povas viziti tra montoj kaj valoj la plej belajn regionojn de Hungario:
1. Almamellék-Lukafa-Sasrét, 2. Budapest Széchenyi-monto-Hűvösvölgy, 3. Csömödér-Kistolmács (inter 15. marto-15. oktobro), 4. Felsőtárkány-Sziklaforrás-Stoneczház (inter 01. majo-30. septembro), 5. Gyöngyös-Lajosháza (inter 01. majo-30. septembro), 6. Gyöngyös-Mátrafüred, 7. Kismaros-Királyrét, 8. Mesztegnyő-Felsőkak, 9. Miskolc-Lillafüred-Garadna, 10. Miskolc-Örvénykő (inter 01. majo-28. septembro), 11. Nagybörzsöny-Nagyirtás, 12. Nagycenk-Fertőboz, 13. Pálháza-Kőkapu-Rostalló (inter 25. aprilo-28. septembro), 14. Pörböly-Gemenc-Keselyűs-Bárányfok (inter 01. majo-30. oktobro), 15. Szenta-Kaszópuszta, 16. Szalajka-völgyi lovaspálya-Fátyol vízesés (inter 01.aprilo-30. oktobro).
Plej multaj el ili funkcias dum la tuta jaro, la diferencantajn de tio ni menciis aparte. Informoj: ĉe TOURINFORM (vidu p 26.)
Nostalgi-trajnoj:
Laŭhoraraj trajnoj: Keszthely-Badacsony-Révfülöp-Sümeg (inter 01. julio-31. aŭgusto) kaj Budapest stacidomo Nyugati-Dunakanyar-Szob (inter 01. majo-30. septembro) en sabatoj. Informoj: MÁV Nosztalgia Kft, Belgrád rakpart 26, HU-1056 Budapest. Tel/fakso: (+36-1) 3171665.
AUTOBUSA TRAFIKO
Internaciaj linioj
La firmao VOLÁNBUSZ havas regulajn, laŭhorarajn veturojn al 21 landoj: al kaj de Aŭstrio, Belgio, Britio, Ĉehio, Danio, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Italio, Jugoslavio, Nederlando, Norvegio, Polio, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svedio, Svisio, Turkio, Ukraio. Regulaj veturoj de Budapeŝto al kaj de Svedio estas aranĝataj de la firmao “Gábor Charter” (Budapest, tel: 3841781) kaj “Euro Rider Hungary” (Budapest, tel: 2520558), al kaj de Grekio far Colossus F. P. Travel (Budapest, tel: 2679192). Pri la aŭtobus-firmaoj en aliaj landoj, donantaj informojn pri la horaro kaj okupiĝantaj pri biletvendado oni povas peti informojn de reprezentejoj de Hungara Turisma Kompanio (vidu p 26.)
Informo pri horaro kaj aĉeto de biletoj en Hungario:
- Aŭtobusa stacio en Budapest, Erzsébet-tér, tel: 317-2562, fakso: 266-5419 de lundo ĝis vendredo 6-19 h, sabate 6.30-16 h;
- Aŭtobusa stacio ĉe Népstadion (Budapest, Hungária krt. 48-52) tel: 252-1896, fakso: 252-0696 de lundo ĝis vendredo 8-18 h, sabate 8-16 h.
Enlanda aŭtobusa trafiko
VOLÁNBUSZ funkciigas 108 laŭhorarajn aŭtobusajn liniojn al provincaj urboj, ripozejoj.
Informo kaj antaŭaĉeto de biletoj:
– por okcident-hungariaj linioj: Volánbusz, Budapest V., aŭtobusa stacio Erzsébet-tér, tel: 317-2318, 317-2966, ĉiutage inter 6-21 h, antaŭaĉeto de biletoj: lundo-vendredo: 6-18 h, sabate-dimanĉe: 6.30-16 h;
– por orient-hungariaj linioj: Volánbusz, Budapest, aŭtobusa stacio Népstadion, (Budapest, XIV. Hungária krt. 48-52) tel: 252-4496, 252-4498 ĉiutage inter 5.30-21 h, antaŭaĉeto de biletoj: 252-2995 de lundo ĝis vendredo: 5.30-18 h, sabate-dimanĉe: 5.30-16 h;
– por linioj de Dunakanyar (Danubkurbiĝo): Volánbusz Budapest, aŭtobusa stacio Árpád-híd (stacio ĉe la ponto Árpád), tel: 329-1450 lundo-vendredo 4-22 h, sabate-dimanĉe: 5-22 h.
ŜIPTRAFIKO
Internaciaj ŝiplinioj:
Inter Budapest kaj Vieno - tra Bratislava - ĉiutage funkcias hidroala ŝipo:
En la antaŭ- kaj postsezono: de la 3-a de aprilo ĝis 2-a de julio kaj de la 30-a de aŭgusto ĝis 1-a de novembro:
9.00 Budapest 14.30
13.40* Bratislava 10.20*
15.20 Vieno 9.00
Dum ĉefa turisma sezono: de la 3-a de julio ĝis 29-a de aŭgusto:
08.00 13.00** Budapest 13.30 18.30**
12.40* 17.40** Bratislava 09.20* 14.20**
14.20 19.20 Vieno 08.00 13.00***
* halto nur ĉe antaŭanonco
** nur ĵaŭde, vendrede, sabate kaj dimanĉe
*** nur vendrede, sabate, dimanĉe kaj lunde
Veturtarifoj: Inter Vieno-Budapeŝto por 1 vojo 780 ATS, tien-reen: 1.100 ATS, inter Bratislava-Budapeŝto 680 ATS, tien-reen 1.000 ATS. Por infanoj (inter aĝoj 6-15) validas duona prezo. 2 infanoj sub aĝo 6 jaroj po familio povas vojaĝi senpage, se ili ne okupas apartan lokon. Kontroloj de pasporto kaj dogano okazas unu horon antaŭ la ekveturo.
Informoj:
MAHART Vieno: tel: +43-1-7292161, +43-1-7292162, fakso: +43-1-729-2163,
MAHART Passnave Budapest: +36-1-3181704, fakso: +36-1-3177740
Internacia trapasa pramo el Slovakio: Ŝturovo (Párkány)-Esztergom
Funkcias: ĉiutage el Párkány (Ŝturovo): 8-16 h, de la 1-a de junio ĝis 30-a de aŭgusto inter 8-20 h, pohore.
El Esztergom: ĉiutage inter 07.20-15.20 h, de la 1-a de junio ĝis 30-a de aŭgusto: 7.20-19.20 h, pohore
Ŝanĝo de valuto eblas en la haveno de Esztergom.
Enlandaj ŝiplinioj
Sur Danubo:
Promenŝipo en Budapeŝto: unu kaj duonhora ŝipveturo ĉe la budapeŝta parto de Danubo. Ekveturo de la ŝiphaltejo Budapest Vigadó tér de 27. marto ĝis 25. aprilo sabate kaj ripoztage je la 12-a, de 01. majo ĝis 13. junio kaj de 30. aŭgusto ĝis vintra fermo ĉiutage je la 12-a, de 15. junio ĝis 30. aŭgusto ĉiutage je la 12-a kaj 19-a horoj.
Tarifo: 800 Ft-oj, por infanoj: 400 Ft-oj, muzika-danca promenŝipo: de haltejo Budapest Vigadó tér ekde 15. junio ĝis 30. aŭgusto ĉiutage de la 19.45 ĝis la 21.15. Prezo: 900 Ft-oj, por infanoj: 450 Ft-oj.
Informoj pri la promenŝipoj: Ŝiphaltejo "Vigadó tér" de MAHART (Placo Vigado n-ro 3), tel: 318-1223
MAHART Tours: 266-4198
Jahtohavenoj sur Danubo: Ásványráró-1816, Gönyű-1791.5, Neszmély-1745, Esztergom-1718.5, 1718,2, Pilismarót-1703.5, Zebegény-1703.1, Verőce-1684, Kisoroszi-30 SZD, Dunabogdány-27 SZD, Tahitótfalu 19.8 SZD, Sződliget-1674, Szentendre - 10,5 SZD, Budapest-1656, 1653, 1651, 1648.6, 1642, 56.7 RSD, Tököl - 1623, Ráckeve, 20,5 RSD, Tass-1586, Dunaföldvár-1565, Baja-1497, Mohács-1447 RSD. La numeroj signas la riverkilometrojn.
SZD = Branĉo de Duna ĉe Szentendre
RSD = Branĉo de Duna ĉe Soroksár
Sur Tisza (Tibisko):
Trafikas lueblaj ŝipoj laŭ linio Sárospatak-Tokaj-Szolnok-Csongrád-Szeged de 1-a de aprilo ĝis 15-a de oktobro por minimume 40 personaj grupoj. Informo: MAHART, Szeged tel: (+36-62) -313834, Szolnok tel: +36-55) -426800.
Pramo: 1. Szeged / Tápé: ĉiutage, somere 06-19, vintre 07-16.
2. Mindszent: somere 6.30 - 18.30, vintre ekde la 7-a ĝis sunsubiro.
Sur Balatono:
Trafikas sur la lago laŭhoraraj ŝipoj ekde la fino de majo ĝis komenco de oktobro, pramŝipoj (Szántódrév-Tihanyrév) de 29-a de majo ĝis 12-a de septembro po 40 minutoj, de 6-a de marto ĝis 28-a de majo kaj de 13-a de septembro ĝis 28-a de novembro kaj po 1 horoj, promenŝipoj de 3-a de julio ĝis 21-a de aŭgusto. Garantiitaj ekskursprogramoj (2200-2700 Ft): Panorama, Tihany, Vingustumada, Sunsubira, "Surtere, surakve, enaere", Badacsony.
Informoj: MAHART Balatoni Hajózási Rt, Siófok, Krúdy sétány 2, tel: (+36-84) 312907.
Jahtohavenoj:
Siófok (fuel-ŝargo), Balatonföldvár, Balatonszemes, Balatonlelle, Balatonboglár, Badacsony (fuel-ŝargo), Balatonfüred. La jahtohavenoj atendas vizitantojn inter la 15-a de marto kaj 15-a de novembro, kutime ili povas akcepti samtempe 5-10 ŝipojn.
Sur lago Velence
Trafikas inter Agárd kaj insulo Pákozd (25 minutoj) de 1-a de majo ĝis 10-a de junio sabate-dimanĉe inter 10-18 h, de 11-a de junio ĝis 15-a de oktobro ĉiutage 10-19.30 po 60-90 minutoj. Informoj, kromŝipoj: Beluga Kft Agárd tel: (+36-22) 370092.
AUtotrafiko
Per aŭtomobilo, motorbiciklo al Hungario
Necesaj dokumentoj por la envojaĝo: pasporto, stirpermeso de la ŝoforo, trafikpermesilo de la aŭtomobilo kaj simbolsigno de la koncerna lando. Liston de ŝoseaj trapasejoj vi trovas sur la paĝo 4. En Hungario la eksterlanda stirpermeso estas valida 1 jaron ekde la enpaŝo en la landon. Post malvalidiĝo de la restadpermeso oni devas elporti la veturilon el la lando.
Asekuro: En Hungario estas devige havi asekuron pri damaĝrepago. Por atesti la ekziston de tiu asekuro estas sufiĉa la ciferplato kaj la landsimbolsigno kaze de sekvaj landoj: A, B, CH, CZ, D, DK, E, F, GB, GR, HR, I, IRL, IS, L, NL, P, S, SF, SK, SLO, YU. Posedantoj de veturiloj el nelistigitaj landoj devas prezenti la asekuran verdan karton, manke de tio ili devas ekhavi asekuron ĉe la landlimo dum la enveturo.
Akcidento: ĉe publikloka akcidento - por aranĝi la damaĝon - estas rekomendite informi/alvoki policon (telefono: 107 sur teritorio de la tuta lando), kaze de ies vundiĝo ĝi estas deviga. La lokon de la akcidento oni povas forlasi nur kun permeso de la policano. Eksterlanda civitano rajtas je uzado de sia propra lingvo: rajtas peti tradukiston, advokaton, povas peti helpon de sia konsulejo. Kaze de ne tre gravaj aferoj en policejoj kaj juĝejoj eksterlandanoj rajtas je estervica prizorgo. Landa Centra PolicKomandejo, ORFK, Trafik-akcidenta Sekcio, tel: 343-8473.
Damaĝrepago: se la akcidenton kaŭzis la ŝoforo de veturilo kun hungaria ciferplato, la anoncon pri damaĝo oni devas fari ĉe lia asekura kompanio aŭ ĉe la asekurejo Hungária Biztosító. Se la akcidenton kaŭzis eksterlandano, oni devas anonci ĝin ĉe la plej proksima filio de asekura kompanio Hungária, aŭ eblas ankaŭ ĉe la Internacia Asekura Direkcio de Hungária Biztosító (Budapest, XI. Hamzsabégi út 60. Tel: 209-0730, internaj numeroj: 250, 251, 253, 254), inter lundo kaj vendredo 8-16 h.
TRAFIKREGULOJ
La hungariaj preskriboj de trafiko baziĝas sur la konvencioj de Genf kaj Vieno, do ĝenerale validas la internaciaj trafikreguloj. Estas grave atentigi, ke:
• En Hungario estas malpermesite la stirado, se en la sango estas trovebla ajna kvanto de alkoholo, devenanta el trinkaĵo, aŭ la ŝoforo staras sub la influo de ajna aĵo, negative influanta liajn stirkapablojn (kiel ekz. drogo)! La permesita alkoholnivelo estas 0.00 promilo (antaŭ stirado oni rajtas trinki eĉ nek unu glason da biero!). Policanoj surloke konfiskas la stirpermeson de la stiranto kun alkohola influo! En tiu ĉi jaro estas antaŭvidita plioftigita kontrolado!
• Poŝtelefono en persona aŭtomobilo estas uzebla nur per laŭtparolila sistemo, en du- aŭ triradaj veturiloj oni tute ne rajtas uzi ĝin.
• Uzo de malakra reflektilo por personaj aŭtomobiloj ankaŭ heltage estas deviga ekster la loĝata tereno, por motorbicikloj kaj mopedoj ĝi estas deviga ankaŭ ene de loĝataj terenoj. Eklumigo de akra reflektilo signifas rezignon pri vetur-prioritato.
• Uzado de sekurzonoj en la antaŭaj sidlokoj de personaj aŭtomobiloj ĉiam estas deviga, en la malantaŭaj sidlokoj oni devas uzi ilin ekster la loĝata tereno. Infano sub la 12-a aĝo ne rajtas veturi en la antaŭa sidloko, por malgrandaj infanoj estas rekomendata aplikado de aparta sekursidloko.
• Uzo de sonsigno ene de loĝata tereno estas permesata nur por eviti rektan danĝeron aŭ akcidenton.
• Ĉe motorbicikla kaj mopeda veturado la uzo de ŝirmkasko estas deviga kaj por la stiranto kaj por la pasaĝero.
• La devancado estas malpermesita tuj antaŭ kaj en la signataj piedtrairejoj, en vojaĝkurbiĝoj ĝenerale, en proksimeco de vojkruciĝoj kaj en fervojaj trapasejoj!
• En provinco oni devas esti aparte atentaj pri la - kelkfoje nelumigitaj - ĉevalĉaroj, ŝarĝaŭtoj, bicikloj.
• Fervojajn trapasejojn oni signas je 150 metroj antaŭ la kruciĝo. En tiu regiono la permesita rapido estas ekster loĝata tereno: 40 km/h, en loĝata tereno: 30 km/h. Oni devas traveturi la fervojajn trapasejojn kun minimuma rapido de 5 km/h. Estu singarda ankaŭ ĉe libersignala lumsemafora bariero, ni konsilas bremsi kaj konvinkiĝi pri la sendanĝera trapaseblo.
• Krucdirektan trafikon de bicikluloj signas aparta atentiga tabulo.
• Ene de loĝata tereno estas permesite uzi la akran reflektilon nur en mallonga tempo, en nelumigitaj vojpartoj, por esplori la eventualajn barojn, trafikproblemojn.
• La rapidec-limiga trafiktabulo, troviĝanta ĉe la eniro al loĝata tereno validas por la tuta teritorio de loĝata tereno.
• Veturiloj daŭre starantaj en nepermesita loko estas eventuale forportotaj (pri tio atentigas aparta bildeto sub la trafiktabuloj “Halto/Parkado estas malpermesite”).
• Sur Balatono ne estas permesita la trafiko de motorboatoj funkciantaj per benzino aŭ dizeloleo, sed estas permesata la aplikado de elektraj motoroj por boatoj.
• Veturiloj kun difektita karoserio povas forlasi la landon nur kun oficiala atestilo.
Monpunoj en trafiko:surloka puno 2.000 Ft-oj, pri kio la policano devas doni kvitancon. Monpuno pro malobeo de trafikreguloj en kazo de tribunala procezo povas esti maksimume 30.000 Ft-oj. Ambaŭ eventualajn punojn oni povas pagi nur per forintoj.
La permesita maksimuma rapido de veturiloj (km/hore)
veturilo aŭtostrado ŝoseo cetera vojo loĝata loko
persona aŭtomobilo 120 100 80 50
~ kun remorko 80 70 70 50
motorbiciklo 120 100 80 50
aŭtobuso 80 70 70 50
kamiono 80 70 70 50
En certaj ripoz- kaj loĝterenoj - kie la piedira trafiko estas relative granda kaj estas multaj infanoj - tabulo avertas pri limigo de rapido ĝis 30 km/h.
Limigita trafiko de kamionoj:
Ne estas permesata la trafiko de kamionoj kaj ŝarĝaŭtoj, havantaj pli grandan suman pezon (veturilo+ŝarĝo) ol 7.5 tunoj inter 8-22 h dimanĉe inter la 1-a de septembro kaj 14-a de junio, kaj sabate kaj dimanĉe inter 15-a de junio kaj 31-a de aŭgusto.
Distanco de eŭropaj ĉefurboj de Budapeŝto sur aŭtovojoj: Andoro: 1.964, Ateno: 1.570, Beogrado: 400, Berlino: 910, Berno: 1130, Bratislavo: 194, Bruselo: 1.370, Bukureŝto: 830, Dublino: 2.310, Hago: 1.450, Kijevo: 1.155, Kopenhago: 1.290, Ljubljana: 432, Londono: 1.670, Luksemburgo: 1.200, Madrido: 2.620, Monako: 1.240, Moskvo: 1.980, Oslo: 1.900, Parizo: 1.460, Prago: 570, Rigo: 1.398, Romo: 1.250, Stokholmo: 1.920, Sarajevo: 465, Sofio: 790, Tallino: 1,705, Tirano: 1.135, Vaduzo: 900, Varsovio: 680, Vieno: 250, Vilniuso: 1.205, Zagrebo: 342.
Vojreto en Hungario
La suma longo de trafikvojoj en Hungario superas 30.000 kilometrojn, ĉiuj urboj kaj vilaĝoj estas atingeblaj sur pavimita vojo. La aŭtostradojn signas litero M, la signo de internaciaj ŝoseoj estas E. El inter la 8 ĉefaj landaj ŝoseoj 7 startas ĉe Budapeŝto (ilia ciferumado: laŭ horloĝdirekte de okcidento al sudo), La aŭtovojo n-ro 8 startas ĉe Székesfehérvár. La pli malaltrangaj vojoj havas du- aŭ triciferan signon.
Aŭtostradoj
M1: Budapest-Győr-Hegyeshalom (inter Győr kaj Hegyeshalom estas paga ŝoseo: 1.400 Ft/persona aŭtomobilo)
M3: Budapest-Gyöngyös - Füzesabony (tarifo: 9 Ft/km/aŭtomobilo aŭ etikedo)
M5: Budapest-Kecskemét - Kiskunfélegyháza (tarifo por la tuta linio: 2460 Ft) (96,4 km)
M7: Budapest-Balatonvilágos - senpaga (85,7 km)
M0: ringo ĉirkaŭ Budapeŝto (por pli rapida atingo de budapeŝtaj celoj)
Pontoj
- sur Danubo: Baja, Budapest (7 pontoj), Dunaföldvár, Komárom-Komarno, Szigetszentmiklós (sur la ringo), Tahi-Tótfalu, Vámosszabadi;
- sur Tisza: inter Csongrád kaj Szentes, Szeged (2 pontoj), Szeged-Algyő, Szolnok (2 pontoj), Tiszafüred, Tiszaug, inter Tiszaújváros kaj Polgár, inter Tokaj kaj Rakamaz, Vásárosnamény, Záhony.
Fuelo
Oni povas transporti fuelon nur en la fuelujo de la aŭtomobilo. En la vasta reto de bone ekipitaj fuelstacioj estas haveblaj ĉiuj internacie kutimaj fuel-specoj. La staciojn funkciigas krom la hungara firmao MOL ankaŭ la plej konataj internaciaj ole-kompanioj (Aral, BP, Esso, ÖMW, Shell, Total ktp.).
Helposervo
Helpopetaj telefonoj: apud la aŭtostradoj M1, M5, M7 kaj la ŝoseo n-ro 5 po 2 km-oj troviĝas helpopetaj telefonoj, funkciantaj tage-nokte.
“Flavaj anĝeloj”: Rapida helposervo de Hungara Aŭtomobilista Klubo, telefono - en la tuta lando - 088. Internacia Helpocentro: tag-nokte funkcianta, por anoj de eksterlandaj aŭtokluboj AIT kaj FIA: aŭtotransportado, kreditservo, teknika konsilservo. Telefono: (+36-1) 2122821. Telefonnumero por klubanoj de ADAC kaj ÖAMTC: 2125167, por klubanoj de AMWB: 2124923
(Hungara Aŭtomobilista Klubo, Rómer Flóris u. 4/a Budapest, distrikto-II. de lundo ĝis vendredo 9-17 h)
Informado pri la vojoj:
- pri landŝoseoj: Útinform 322-2238, 322-7643, 322-7052 (tage-nokte)
- pri la trafiko de Budapeŝto: Fővinform: 317-1173 (tage-nokte)
Trafiko en Budapeŝto
Aŭtobuso, tramo, trolebuso: ĉiutage ekde 4.30 ĝis 23 h.
Nokte trafikas nur aŭtobusoj en 16 linioj, po 10-60 minutoj, kun signo cifero+É.
- Metroo: M1 (flava linio): Miljariĝa subtera trajno: inter Vörösmarty tér - Mexikói út, M2 (ruĝa linio) Déli pályaudvar (stacidomo Suda) - Örs vezér tér, M3 (blua linio): Újpest Városközpont - Kőbánya-Kispest.
La tri linioj kruciĝas en la urbocentro ĉe placo Deák. La metroo funkcias inter 4.30-23.30, labortage po 3-6 minutoj, semajnfine po 5-8 minutoj. Matene antaŭ 6.30 kaj vespere post la 20-a horo malpli ofte.
- HÉV: Antaŭurbaj rapidtrajnoj (HÉV) trafikas inter Budapeŝto kaj la sude situanta insulo Csepel, krome al la proksimaj urboj: Szentendre, Gödöllő, Ráckeve.
- Trairaj ŝipoj sur Danubo: trafikas inter la suda kaj norda alo de Budapeŝto de majo ĝis septembro, inter la placo Boráros kaj Pünkösdfürdő. Informoj: BKV Rt. tel: 369-1359.
Tarifoj
Unuvetura bileto: 90 Ft, (validas por aŭtobusoj, tramoj, trolebusoj, metrooj, dentrada fervojo, busetoj en la Fortikaĵo, en linioj de HÉV ĝis limo de Budapeŝto, biletkajero: (por 10 veturoj 810 Ft, por 20 veturoj 1.500 Ft). bileto por unu tago: 700 Ft, turista bileto (3 taga): 1.400 Ft, semajna bileto: 1.750 Ft, semajnfina familia bileto: 1080 Ft, semajnfina infanbileto: 360 Ft, junulara bileto (por 10 tagoj): 1500 Ft. La biletoj validas por unu linio kaj unu fojo sen ŝanĝo de la veturilo. Pasaĝeroj sen bileto devas pagi punsumon. En la metroo oni devas uzi apartan bileton por ĉiu linio. (Ĉe metroŝanĝo en la placo Deák vi devas atenti, ke kun bileto validigita ekz. por la linio M2 ne iru al M3, ĉar tiukaze - sen valida bileto - vi devas pagi punon!) La biletoj estas aĉeteblaj en tabakvendejoj, metrostacioj kaj ĉe strataj vendistoj. La antaŭaĉetitan bileton en la koncerna veturilo la pasaĝero devas validigi kaj gardi ĝis la fino de vojaĝo, kaj eventuale devas ĝin montri al kontrolistoj. La aparato por validigi la bileton ĉe metrostacioj troviĝas ĉe la enirejo, en aliaj veturiloj estas interne en la veturilo mem.
Specialaj veturiloj
Miljariĝa subtera fervojo (M1, flava): la unua subtera (fakte subpavima) fervojo de la kontinento estis konstruita antaŭ 100 jaroj, nun ĝi estas industria memoraĵo en rekonstruita stato. Glitveturilo: 100 metra monta fervojeto (funikularo) por atingi la Fortikaĵon en Buda rekte de la riverbordo (placo Clark Ádám - placo Szent György), trafikanta ĉiutage inter 7.30 - 22 h, kostas 200 Ft, por infanoj 100 Ft. Dentrada fervojo: (Városmajor - monto Széchenyi) ĉiutage inter 5.17 kaj 23.30 h po 15 minutoj. Pendseĝa telfero: (Zugliget - János-hegy) la dratkabla telfero transportas homojn al la plej alta punkto de Budapeŝto ĉiutage inter 9-17 h, de 16-a de septembro ĝis 15-a de majo inter 9.30-16 h. kontraŭ 200 Ft (por infanoj: 100 Ft), tien-reen bileto: 300 Ft (por infanoj 200 Ft).
Infana fervojo en monto Széchenyi: (Hűvösvölgy - Széchenyi-hegy) 12 kilometra, 45 minuta vojaĝo en arbaro de Buda. Ĉiutage 9-16 h, inter 24-a de oktobro kaj 13-a de marto inter 9-15 h. Bileto kostas 120 Ft-ojn, infanbileto: 60 Ft, tien-rren bileto: 200 Ft (por infanoj: 100 Ft). Estas interese, ke en la stacioj kaj en la trajnoj deĵoras infanoj 10-12-jaraj.
Bringó-hintó (biciklo-kaleŝoj): Estas lueblaj 2-6 personaj, bicikle moveblaj kaleŝoj sur insulo Margit. Bringo-kastelo troviĝas en la norda alo de la insulo kontraŭ la hoteloj ĉe la bordo de Danubo.
Limigoj de trafiko
Fortikaĵa kvartalo de Buda: Inter la placo Moszkva kaj la Fortikaĵ-kvartalo trafikas medioprotektaj t.n. fortikaĵaj busetoj, krome oni povas alveturi de la placo Deák per la buso n-ro 16. Personaj aŭtomobiloj rajtas enveturi en la kvartalon nur post parkad-pago. (Tiu regulo ne koncernas ambulancan kaj kontraŭfajran servojn kaj la ŝarĝaŭtojn). Insulo Margit: De la ponto Margit personaj aŭtomobiloj ne rajtas enveturi en la insulon. La taksioj rajtas enveturi el la direkto de ponto Árpád (norda alo) - sed nur ĝis parkejo de la tieaj hoteloj (ili rajtas atendi pasaĝerojn en pagaj parkejoj). La aŭtobuso n-ro 26 (stacidomo Nyugati - ponto Árpád) traveturas la insulon, kaj en la turisma ĉefsezono trafikas ankaŭ urborigardaj minibusoj. Al la insulo veturas akvo-buso de la placo Gellért, kaj ordinara ŝipo de placo Jászai Mari. Insulo Óbuda, riverbordo Római, Népliget kaj Városliget: La loĝantoj de la koncerna regiono, veturiloj de la medicina priservo kaj servo-firmaoj rajtas je speciala permesilo. Urbocentro: Oni rajtas enveturi nur per aparta permesilo al la areo limigita de strato Kossuth Lajos, bulvardo Károly, placo Erzsébet, stratoj József Attila kaj Belgrád rakpart. Esceptoj estas la itinero Petőfi Sándor u. - Bécsi utca, krome la stratoj Bárczy István kaj Apáczai Csere János.
Parkado
Parkejdomoj kaj garaĝoj
- V. Aranykéz u. 4-6. - 480 lokoj. Tarifoj: 230 Ft/h, 2760 Ft/tago.
- V. Szervita tér 8. (06-24.00) - 314 lokoj. Tarifoj: 230 Ft/h, 2760 Ft/tago (post 12 hora restado estas kalkulita la taga prezo), 6496 Ft/nokto (18-07.30), 29.500 Ft/24 horoj
- VII. Nár u. 20.
- VII. Osvát u. 5, parkejdomo Sky-Park (0-24) - 800 m2, 340 lokoj. Tarifoj: tage 120 Ft/h, nokte 40 Ft/h.
- VIII. Kálvin tér (enirejo ĉe la strato Baross) . Tarifoj: 160 Ft/h
- Balázs Béla u. 39. (0-24), kelo-garaĝejo, 50-60 lokoj. Tarifoj: 170 Ft/h, 1120 Ft/24 h, nokte 19-07 h: 700 Ft.
Tarifoj de parkado: En la urbocentro, inter la stratoj Kossuth kaj József Attila: 160 Ft/h, en aliaj partoj de la distrikto: 140 Ft/h, en la zono inter Granda kaj Malgranda Bulvardoj: 100 Ft/h.
UTILAJ SCIINDAĴOJ A-Z
DonacaĴoj, suveniroj
Specialaĵo inter la hungarie aĉeteblaj aferoj, kaj estas veraj, tipaj turistaj suveniroj: popolartaj objektoj, brodaĵoj, bluzoj kalocsai kaj “matyó”, nigra ceramikaĵo el Nádudvar, lignoskulptaĵoj, farbitaj kruĉoj, “Miŝka-kruĉoj”, teksaĵoj de Sárköz, ŝtofoj per blufarba tekniko, markaj porcelanoj: Zsolnay, Hollóházi kaj Herendi, plumbokristalaj objektoj, hungara salamo, anserhepato, konjaka ĉerizbonbono, spicpapriko (el Kalocsa kaj Szeged), vinoj de Tokaj (aszú, szamorodni), brando (ĉeriza kaj aprikota “palinkoj”), ĉampano (Törley, Hungária), Zwack unicum, libroj, artaj albumoj, KD-oj, kasedoj.
AntikvaĴoj
En ŝtataj (BÁV) kaj privataj brokantejoj, antikvaĵejoj estas havebla vasta sortimento de pentraĵoj, tapiŝoj, mebloj, porcelanoj kaj artobjektoj, uzeblas ankaŭ kreditkartoj. Inter lundo-vendredo: 10-18 h, sabate: 9-13 h.
Ĉekoj, kreditkartoj, Ŝparlibroj
Granda parto de la monŝanĝejoj akceptas la fikssumajn vojaĝoĉekojn, Eŭroĉekojn kaj plenigitajn bankĉekojn asignitajn al konverteblaj valutoj. Kontraŭ la ĉekoj oni povas ricevi kontantan monon nur persone, kun atesto de la vojaĝdokumento. Eŭroĉekoj asignitaj al forinta elpago estas elpageblaj nur kun la ĉek-kajero, maks. ĝis 35 mil forinta elpaglimo (samtempe plejmulte 3 ekz.). La ŝanĝado estas farebla ankaŭ en rajtigitaj poŝtoficejoj (Budapeŝto V. Városház u. 18, VI. Teréz krt. 51, VIII. Baross tér 11/c). Bankaŭtomatoj de Bankomat tage-nokte akceptas la plej konatajn kreditkartojn. Preni monon per American express karto eblas ĉe American Express Budapest, V. Deák F. u. 10, ricevi monon kontraŭ poŝtĉeko oni povas en rajtigitaj poŝtoficejoj, kontraŭ germana kaj aŭstra ŝparlibroj: en poŝtoficejoj, okupiĝantaj ankaŭ pri valuto-ŝanĝado. Ricevo de kontanta mono per kartoj VISA, VISA Electron, Eurocard, Mastercard, Maestro eblas en ĉiu poŝtoficejo. Ricevo de kontanta mono laŭ Eŭroĉeko, American Express - ĉeko kaj poŝto-ĉeko, krome la valutŝanĝo eblas en ĉ. 300 poŝtoficejoj.
Elektra kurento
220 voltoj, 50 Hz, alterna (laŭ EU-normo)
Festaj- kaj laborpaşzaj tagoj:
1-a de januaro: Novjaro, 15-a de marto: Nacia festo,
laŭ la datoj de religia kalendaro: Pasko kaj Paska lundo, Pentekosto kaj Pentekosta lundo, 1-a de majo: Festo de Laboro, 20-a de aŭgusto: Festo de la Konstitucia kaj la ŝtatfonda reĝo István, 23-a de oktobro: Tago de Respubliko, 25-26-a de decembro: Kristnasko/Julo.
Helpservoj, informejoj
Medicina urĝa helpo: 104 (vidu ankaŭ la ĉapitron “Sanitara servo”)
Polico 107
Fajrobrigado 105
Informoj pri enlandaj telefonnumeroj: 198
Informoj pri eksterlandaj telefonnumeroj: 199
Hungara lingvo
La hungara lingvo apartenanta al la finno-ugra lingvofamilio fundamente diferencas de la aliaj eŭropaj lingvoj. La ortografio estas preskaŭ tute fonetika. Specialaj vokaloj: á, é, í, ó, ö, ő, ú, ü, ű. La longaj signoj super vokaloj kaj duobligo de konsonantoj signas longecon. Specialaj konsonantoj: cs = ĉ, gy = dj, ly = j, ny = nj, s = ŝ, sz = s, ty = tj, zs = ĵ. y = i (plejofte en fino de nomoj). La akcento ĉiam estas sur la unua silabo.
Kazinoj
En la lando funkcias 19 ludkazinoj, el tiuj 9 en Budapeŝto. La aliaj troveblas en Debrecen, Győr, Hévíz, Kecskemét, Nyíregyháza, Sopron, Szeged, Pécs, Székesfehérvár, Szentendre, Szombathely.
Kuracbanejoj kaj sanigejoj
Hungario estas speciale riĉa je sanigaj mineralaj akvoj: en la teritorio de la lando estas 135 fontoj de kuracakvo (kuracefika termal-akvo), la nombro de kuracbanejoj, havanta kurac-servojn estas 35, sed krom tiuj ankoraŭ ekzistas 30 banejoj funkciantaj kun kuracakvo. La prospekto “Gyógyfürdők Magyarországon” (“Kuracbabenoj en Hungario”) eldonita de Hungara Turisma Ak) donas detalajn informojn pri la kuracakvoj, banejoj.
Luo de aştomobilo
Membroj de Asocio de Hungaraj Aŭtomobil-luantoj:
En Budapeŝto: Air Luck Kft: tel: 355-9692, AGO Kft/AVIS tel: 318-4240, Americana Rent a car tel: 350-2542, Budapest Dollar Kft. tel: 317-2134, Budget Hungary Kft. tel: 214-0420, Denzel-Europcar Kft. tel: 313-0207, Eurent Kft. tel: 204-2994, Fox Kft. tel: 457-1150, Főtaxi Rt. tel: 455-7506, Inka Rent a Car Kft. tel: 317-2150, LRI Airport Rent a Car tel: 296-7170, Mercur/Hertz Rent a Car Kft. tel: 296-6988, 266-4361, Opel Tóth tel: 282-9710, Tristar Kft. tel: 217-5817/180, Wallis Mobil Kft. tel: 451-4850,
En Siófok: GAS-CAR Kft tel: 06-84-312311/15641, en Szeged: ISA-Rent a Car tel: 06-62-431577.
ManĜaĴoj, trinkaĴoj
Specialaĵoj de la hungara kuirarto estas la manĝaĵoj preparitaj kun papriko, cepo, tomato kaj kapsiko, satigaj kun akraj gustoj: la fama gulaŝo, kokinpaprikaĵo kun noko kaj la farĉita brasiko. El inter la supoj elstaras la fiŝista supo kaj la kokinsupo “Újházy”.
Specialaĵoj inter la pastaĵoj estas la kazea farunaĵo, rultavola kuko kun kazea, griota aŭ papava internaĵo, kaj nudeloj de Somló. La unua plado kutime estas supo, ĝin sekvas la ĉefmanĝo, kaj fine venas la deserto. Hungaraj biertipoj estas: kutime helaj, kiel Dreher, Aranyászok, Kőbányai, Soproni kaj bruna, kiel Bak. Apud la plej fama ĉampano, Törley estas multaj aliaj bonaj produktaĵoj. Ni ne povas forgesi ankaŭ pri la famaj hunharaj vinoj. Pri ili vidu pli detale ĉe la ĉapitro "Vinoj"
Monbiletoj, bankoj, monŜanĜo
Oficiala pagilo en Hungario estas la forinto (1 forinto = 100 fileroj). Moneroj: 1, 2, 5, 10, 20, 50, 100 forintaj; Bankbiletoj: 100, 200, 500, 1000, 2000, 5000, 10.000 forintaj. Ŝanĝi valuton licas nur en rajtigitaj monŝanĝejoj kaj la ricevitan atestilon oni devas gardi ĝis forlaso de la lando.
La respondecon pro neoficiale ŝanĝita mono portas ĉiuj mem, riskante trompon, oftajn misuzojn. La komercaj bankoj akceptas klientojn de lundo ĝis ĵaŭdo inter 08-14 h, vendrede 08-13 h, sabate ĉiuj bankoj estas fermitaj. En la urbocentro (distrikto V.) kaj en Fortikaĵ-kvartalo (distrikto I.) abundas monŝanĝejoj, funkciantaj ankaŭ semajnfine. Oni povas ŝanĝi valuton en akceptejoj de hoteloj, dumtage en oficejoj de vojaĝagentejoj. Ekster la oficaj horoj de monŝanĝejoj en la ĉefurbo funkcias valutŝanĝaj kaj moneldonaj aŭtomatoj.
Muzeoj
En Hungario funkcias proksimume 1.250 publikaj kolektaĵoj: muzeoj kaj galerioj, 225 el ili troviĝas en Budapeŝto. La muzeoj ĝenerale funkcias de mardo ĝis dimanĉo, inter 10-18 h, vintre 10-16. Pri la konstantaj ekspozicioj oni povas informiĝi el la prospekto “Budapesti Múzeumok” (eldonita de Budapeŝta Turisma Oficejo), pri la okazaj, portempaj ekspozicioj informas la monataj programkajeroj (Vidu la ĉapitron: Programoj, eventoj).
Naturprotektado
Naciaj parkoj: de Aggtelek, de Balatonnordo, de Bükk, de Danubo-Dravo, de Danubo-Ipoly, de Fertőhansági, de Hortobágyi, de Kiskunsági, de Kőrös-Maros.
Viziteblaj grotoj: en Budapeŝto: Pálvölgyi, Szemlőhegyi kaj Fortikaĵa grotoj, en Balatonfüred: groto Lóczy, en Abaliget: groto Abasári, en Aggtelek-Jósvafő: grotosistemo Baradla (parto de mondheredaĵo), en Lillafüred: groto Anna, groto István, Tapolca: Tavasbarlag (Lago-groto). La broŝuro “Hungario - nature” (eldonita de Hungara Turisma Kompanio) detale informas pri la viziteblaj naturprotektaj teritorioj, -regionoj, arboretoj, kastelparkoj. La prospekto estas akirebla ĉe Tourinform.
PoŜtaj tarifoj
Poŝtkarto kun norma dimensio al najbaraj landoj: 27 Ft, al eŭropaj landoj: 65 Ft, ekster Eŭropon: 80 Ft. Letero en norm-dimensia koverto (114x162 mm kaj 110x220 mm) ĝis 20 gramoj al najbaraj landoj kostas 32 Ft, al eŭropaj landoj: 100 Ft, ekster Eŭropon: 110 Ft. Aldona aerpoŝta tarifo: po 15 Ft/10 g. Poŝtmarkoj estas aĉeteblaj en poŝtoficejoj kaj tabakvendejoj. Telegramo, poŝtfakso: Budapest V. Petőfi S. u. 17-19, malfermite de lundo ĝis vendredo inter 8-20 h, sabate 8-15 h. Rapidpoŝto EMS, tel: 333-7777, Poŝto-kuriero tel: 06-80-299929 (senpage vokebla "verda" telefonnumero).
PoŜto
La poŝtoficejoj ĝenerale funkcias inter 7-18 h. La oficejoj ĉe la stacidomoj Nyugati (VI. Teréz krt. 51.) kaj Keleti (VIII. Baross tér 11/c) estas malfermitaj ĉiutage inter 8-21 h., tiu ĉe la stacidomo Nyugati ankaŭ en dimanĉoj inter 8-20 h.
Programoj, eventoj
Hungara Turisma Kompanio ĉiujare aperigas por la turistoj en la germana kaj angla lingvoj kalendaron de la plej gravaj kulturaj, sportaj, ekspoziciaj, foiraj aranĝoj. Ĝi estas havebla en hoteloj, vojaĝagentejoj kaj oficejoj de Tourinform. Listo de aktualaj eventoj estas trovebla en la regule aperantaj programkajeroj: Programme in Hungary (monate en la lingvoj germana, angla), Budapest Panorama (monate en la lingvoj germana, angla, itala, kaj rusa), Budapest Sun, Budapest Week (semajne angle), Pester Lloyd (semajne germane).
Publika sekureco
Kiel utila konsilo por turistoj estas direbla la samo, kiel en ĉiuj aliaj landoj: por gardi vojaĝdokumentojn (pasportoj, legitimiloj) kaj monon estas konsilinde uzi malgrandan ujon pendanta ĉe via kolo. Estas utile fari kopiojn pri la dokumentoj kaj teni ilin en malsama loko kiel tiu de la originalo. En publikaj veturiloj, ĉefe en plenŝtopitaj, neniam tenu fotilon, kameraon en dorso- aŭ flanksako, nepre vi tenu ilin antaŭ viaj okuloj! Viajn juvelaĵojn, monon metu en la sekurŝrankon de la hotelo. Surstrate ĉe privatuloj neniam ŝanĝu monon, povas okazi ke oni trompos vin, kaj vi ricevos falsajn paperojn, aŭ vian monon oni ŝanĝos en multe pli malfavora kurzo ol la oficiala. Neniam lasu valoraĵojn, ŝlosilojn en aŭtomobilo, kontrolu la alarmilon kaj laŭeble lasu la aŭton en gardata parkejo. Antaŭ veturo per taksio informiĝu, interkonsentu pri la tarifo.
Radio
Hungara Radio elsendas germanlingvajn novaĵojn ĉiutage en 39,75 m resp. 6.175 kHz inter 19.30-20.00 kaj 21.30-22.00, dimanĉe inter 19.00-20.00.
Restoracioj kaj gastejoj
Konatiĝemuloj kun la hungara kuirarto ĉie en la lando havas je la dispono ĉiujn tipojn de manĝejoj de luksaj kategorioj ĝis la memservaj restoracioj, de ĉardoj ĝis rapidbufedoj. La menukartoj estas kutime german- kaj anglalingvaj, kaj ofertas krom la hungaraj specialaĵoj ankaŭ la pladojn de internaciaj kuirejoj. En Budapeŝto estas troveblaj restoracioj de preskaŭ ĉiuj naciecoj, kaj ankaŭ la rapidservaj manĝejoj (Mc Donalds, ktp.) havas vastan reton. Kunlaborantoj de Tourinform volonte staras je via dispono elekti la plej konvenan por vi restoracion.
Taksio
En Hungario la taksioj trafikas kun flava ciferplato kaj devas havi fakturprintilan taksametron.
Taksikompanioj: Budataxi: 233-3333, City Taxi: 211-1111, Főtaxi: 222-2222, Rádiótaxi: 377-7777, Tele5 Taxi: 355-5555, 6x6 Taxi: 266-6666.
Tarifoj (nur por havi bazan informon): Ekvetura tarifo: 80-100 Ft, kilometra tarifo ĉe antaŭmendo: 100-120 Ft, ĉe surstrata haltigo: 120-150 Ft, atendado: 24-30 Ft/min. Ĉe elekto de alia, nelistigita firmao la tarifoj povas esti diferencantaj de la supraj ciferoj.
Telefono
Telefona landokodo de Hungario estas 36, tiu de Budapeŝto estas 1. Antaŭnumero por eksterbudapeŝtaj enlandaj vokoj: 06.
Por telefoni al urbetoj nekonektitaj al aŭtomata centralo vi devas anonci vian deziron ĉe la centra numero 191, anonco por voko al eksterlando ĉe la numero: 190.
Telefonado al eksterlando kun aŭtomata centralo: butonumi komence 00, kaj post la signalo de internacia linio senpaŭze premi la landan, regionan kaj la individuan numerojn.
Sendo de telegramo per telefono: 192.
La budapeŝtaj telefonnumeroj konsistas el 7 ciferoj, la provincaj numeroj inkluzive la distriktan antaŭnumeron estas 8-ciferaj.
La publikaj telefonaparatoj funkcias per telefonkartoj aŭ per moneroj. La moneraj aparatoj akceptas 20, 50, 100 forintajn monerojn. Telefonkartoj kun 50 kaj 120 unuoj haveblas en poŝtoficejoj, tabakvendejoj kaj ĉe gazetkioskoj.
Tranoktejoj
En la lando estas trovebla ĉiuj tipoj de tranoktejoj, de la luksaj hoteloj ĝis luĉambroj. Pri la tranoktejoj Hungara Turisma Kompanio ĉiujare eldonas 2 katalogojn: “Hoteloj, pansionoj, turismaj loĝejoj” kaj “Kampadejoj”. Informoj pri lokoj, telefonnumeroj, servoj de la tranoktejoj: TOURINFORM tel: 317-9800.
Trinkmono
En Hungario en la restoraciaj fakturoj kutime ne estas aparte menciita la prezo de la priservo. Antaŭe estis kutimo aldoni 10 - 20 %-ojn de la faktursumo kiel “trinkmono” ankaŭ al frizisto, kosmetikisto, taksiisto kaj al ceteraj servistoj.
Turismaj informoj
TOURINFORM estas informa servo de Hungara Turisma Kompanio Ak. kaj de Turisma Fako de Turisma sekcio de Ministerio pri Ekonomio. Adreso: Sütő u. 2, HU-1052 Budapest (50 m de la placo Deák), tel: 317-9800, fakso: 317-9656. Tourinform disponigas turismajn informojn pri Hungario en germana, angla, franca, itala, rusa kaj hungara lingvoj de lundo ĝis vendredo inter 09-19 h, sabate-dimanĉe kaj festotage inter 09-16 h. En la oficejo eblas mendi urborigardadon, turismajn programojn, aĉeti gvidlibrojn, kompakt-diskojn, videokasedojn, mapojn. Adresojn de la oficejoj de TOURINFORM-reto kaj de la Budapeŝta Turisma Oficejo vidu ĉe la aparta ĉapitro pri TOURINFORM.
TURISMAJ KARTOJ
- Budapest-karto
La karto Budapest rajtigas vin senpage vojaĝi en Budapeŝto dum tri tagoj en la publikaj trafikiloj, senpage viziti muzeojn, duonpreze partopreni urborigardadon, ĝui rabaton en banejoj, vendejoj, restoracioj, flughavenaj minibusoj kaj ĉe diversaj aliaj servoj. Prezo de la karto: por unu persono kun unu maks. 14-jara infano 2-taga: 2.450 Ft, 3-taga: 2.950 Ft. La karto estas aĉetebla en turismaj burooj, vojaĝagentejoj, hoteloj, muzeoj kaj en pli grandaj biletkasoj de BKV (Budapeŝta Trafikentrepreno).
- Magyar Turizmus Kártya
(Hungara turistokarto)
La karto eltas eldonita de Hotelinfo Kft, validas por 13 monatoj, kaj kostas 2.520 Ft-ojn. Per ĝi oni povas ricevi diversajn rabatojn ĉe hoteloj, restoracioj, taksi-servoj, aĉetado de biletoj por trajno kaj ŝipo. Listojn de akceptejoj oni povas trovi en la kajero ricevata ĉe la aĉeto de la karto, kiu estas akirebla en la oficejoj de TOURINFORM, en pli grandaj fervojaj stacidomoj kaj en la vojaĝoficejoj Hotelinfo.
Vendejoj
En Budapeŝto la manĝaĵvendejoj, aĉetkompleksoj funkcias kutime de lundo ĝis vendredo inter 07-19 h, sabate inter 7-13 h. Dimanĉe funkcias nur kelkaj aĉetkompleksoj (Julius Meinl, Kaiser's, TESCO ktp) ĝis 14 h. En la urbo estas multaj manĝaĵvendejoj, vendokioskoj kiuj funkciantaj senpaŭze, ankaŭ nokte. Vendejoj de vestaĵoj kaj ceteraj industria, teknikaj varoj akceptas la aĉetantojn de lundo ĝis vendredo inter 10-18 h, sabate inter 9-13 h. Magazenoj apud la ĉefaj centraj vojoj povas esti malfermitaj eĉ en pli longa intervalo. Dimanĉe teknikajn varojn oni povas aĉeti nur en grandaj aĉetkompleksoj aŭ en vendoplacoj.
Vino
La plej fama inter la hungaraj vinoj estas “Tokaji”, kiu ekde pluraj jarcentoj povas fieri pri la honoriga epiteto “Vino de reĝoj, reĝo de vinoj”. Ĝia plej valora specio estas “Tokaji aszú”, kiu estas des pli valora, ju pli da putno (dorskuvo) de malfrue kolektitaj mieldolĉaj asu-beroj estas enmiksigitaj en la bazan vinberaron. Estas tre ŝatata ankaŭ “Tokaji szamorodni”, kiu povas esti dolĉa, duonseka aŭ seka. La ruĝaj vinoj devenas el regionoj de la urboj Eger, Szekszárd kaj Pécs, ĝiaj reprezentantoj estas: “Egri bikavér”, “Medoc noir”, “Villányi burgundi” kaj “Villányi oportó”. La plej famaj blankaj vinoj devenas el la vitejoj de vulkanecaj montetoj de la Balatona altregiono: “Badacsonyi rizling”, “Badacsonyi szürkebarát”, “Badacsonyi kéknyelű”. Krome, estas ŝatataj la vinoj el deklivoj de Mátra, kiel “Abasári rizling”.
TURISMAJ INFORMEJOJ
Budapest
Budapest, 1052 Sütő u. 2, Tel: 1/317-9800, fakso: 1-317-9686
E-poŝto: tourinform@mail.hungarytourism.hu
http://www.hungarytourism.hu
Budapest, 1062 Nyugati pályaudvar (Okcidenta stacidomo)
Tel: 1-302-8580, fakso: 1-302-8580
Budapest, 1077 Király u. 93. Tel: 1-352-1433, fakso: 1-352-9804
Budaörs, 2040 M1-M7 AGIP Komplekszum Tel: 23-417-518,
fakso: 23-417-518
Meza Danubregiono
Gödöllő, 2100 Királyi Kastély (Reĝa Kastelo) Tel: 28-415-402,
fakso: 28-415-403
Szentendre, 2000 Dumtsa J. u. 22. Tel: 26-317-965, fakso: 26/317-966
Tata, 2890 Ady Endre u. 9. Tel.: 34-487-805, fakso: 34-487-805
Vác, 2600 dr. Csányi krt. 45. Tel: 27-316-160, fakso: 27-316-464
Okcidenta Transdanubio
Győr, 9021 Árpád u. 32. (urba) Tel: 96-311-771, fakso: 96-311-771
Győr, 9021 Árpád u. 32. (departementa) Tel: 96-317-709,
fakso: 96/328-750 (Informoj telefone aŭ skribe)
E-poŝto: szilvia@gymsmo.hu aŭ nemethm@gymsmo.hu
Sopron, 9400 Liszt Ferenc u. 1. Tel: 99-338-892, 338-852, fakso: 99-338-892
E-poŝto: tourinform@sopron.hu http://www.sopron.hu
Fertőd, 9431 Madách sétány 1. Tel: 99-370-544, fakso: 99371-126
Bakonyszombathely, 2884 Kossuth u. 50. Tel: 34-359-155,
fakso: 34-359-111
E-poŝto: turinfo@freemail.c3.hu
Pannonhalma, 9090 Petőfi u. 25. Tel: 96-470-187, fakso: 96-470-187
Mosonmagyaróvár, 9200 Kápolna tér 16. Tel: 96-208-161,
fakso: 96-208-162
Lenti, 8960 Szabadság tér 8. Tel: 92-353-535, fakso: 92-353-535
Zalakaros, 8749 Gyógyfürdő tér 1. Tel: 93-340-421,
fakso: 93-340-421
Meza Transdanubio
Székesfehérvár, 8000 Városház tér 1. Tel: 22-312-818,
fakso: 22-312-818
Sümeg, 8330 Kossuth u. 13. Tel: 87-352-481, fakso: 87-352-481
E-poŝto: sumeginf@elender.hu
Pápa, 8500 Fő tér 12. Tel: 89-312-100, fakso: 89-311-838
Balatono
Enying, 8130 Kossuth u. 29. Tel: 22-372-952, fakso: 22-372-952
Balatonvilágos, 8171 Dózsa György u. 1. Tel: 88-446-034,
fakso: 88-446-034
E-poŝto: bvilagos@mail.datanet.hu
Balatonkenese, 8174 Béri Balogh Ádám tér 1. Tel: 88-491-904,
fakso: 88-491-904
Veszprém, 8200 Megyeház tér 1. (departementa) Tel: 88-407-216,
fakso: 88-407-216 (informoj telefone aŭ skribe)
E-poŝto: csala@sednet.hu
Veszprém, 8200 Rákóczi u. 3. (urba) Tel: 88-404-548, fakso: 88-404-548
E-poŝto: tourinform@veszprem.hu
Balatonalmádi, 8220 Baross Gábor u. 2. Tel: 88-438-408,
fakso: 88-438-408
Balatonfüred, 8230 Petőfi Sándor u. 8. Tel: 87-342-237,
fakso: 87-340-566
Tihany, 8237 Kossuth L. u. 20. Tel: 87-448-804, fakso: 87-448-804
Révfülöp, 8253 Villa Filip tér 8-b. Tel: 87-463-092, fakso: 87-463-092
E-poŝto: tourinfo@elender.hu
Badacsonytomaj, 8258 Római út 55. Tel: 87-472-023, fakso: 87-172-023
E-poŝto: tomajinf@freemail.c3.hu
Tapolca, 8300 Deák Ferenc u. 20. Tel: 87-323-415, fakso: 87-322-496
E-poŝto: tapolca@c3.hu
Keszthely, 8360 Kossuth u. 28. Tel: 83-314-144, fakso: 83-314-144
Siófok, 8600 Víztorony, Pf. 75. Tel: 84-315-355, fakso: 84-310-117
E-poŝto: tourinf@mail.datanet.hu
Balatonboglár, 8630 Erzsébet u. 12-14. Tel: 85-353-230,
fakso: 85-353-230
Sudokcidenta Hungario
Dunaföldvár, 7020 Rákóczi u. 2. Tel: 75-341-176, fakso: 75-341-176
Paks, 7030 Szent István tér 2. Tel: 75-421-575, fakso: 75-421-575
E-poŝto: pakstour@mail.matav.hu
Dombóvár, 7200 Hunyadi tér 27. Tel: 74-466-053, fakso: 74-466-053
Kárász, 7333 Petőfi Sándor u. 36. Tel: 72-420-074, fakso: 74-420-074
Kaposvár, 7400 Fő u. 8. (urba) Tel:82-320-404, fakso:82-320-404
Kaposvár, 7400 Csokonai u. 3. (departementa) Tel:82-317-133,
fakso: 82-317-133
Nagyatád, 7500 Korányi Sándor u. 4. Tel: 82-351-888, fakso: 82-351-888
Pécs, 7621 Széchenyi tér 9. Tel: 72-213-315, fakso: 72-212-632
E-poŝto: tourinf@dravanet.hu
Pécsvárad, 7720 Kossuth u. 22. Tel: 72-466-487, fakso: 72-466-487
E-poŝto: pvmuvhaz@c3.hu http://www.c3.hu/~muvhaz
Harkány, 7815 Kossuth u. 2. Tel: 72-479-624, fakso: 72-479-624
Bóly, 7754 Erzsébet tér 1. Tel: 69-368-100, fakso: 69-368-100
Mesztegnyő, 8716 Szabadság tér 6. Tel: 85-329-066,
fakso: 85-329-066
Csurgó, 8840 Csokonai u. 24. Tel: 82-471-351, fakso: 82-471-351
Tamási, 7090 Garay u.1-3. Tel: 74-470-902, fakso: 74-470-902
Suda Ebenaĵo
Szarvas, 5540 Kossuth tér 3. Tel: 66-311-140, fakso: 66-311-140
E-poŝto: tourinfo@szarvas.hu http://www.szarvas.hu/tourinform
Gyula, 5700 Kossuth L. u. 7. Tel: 66-463-421, fakso: 66-463-421
Gyomaendrőd, 5500 Fő út 173-175. Tel: 66-386-851,
fakso: 66-386-851
Kecskemét, 6000 Kossuth tér 1. (urba) Tel: 76-481-065,
fakso: 76-481-065
Kecskemét, 6000 Deák F. tér 3. (departementa) Tel: 76-412-750,
fakso: 76-412-750
Jászszentlászló, 6133 Rákóczi u. 2. Tel: 77-492-135,
fakso: 77-492-091
Csongrád, 6640 Fő u.16. Tel: 63-481-008, fakso: 63-481-008
Szeged, 6720 Victor Hugo u.1. Tel: 62-311-711, fakso: 62-312-509
http://www.jate.u-szeged.hu/csongrad/welcome/
(informoj skribe kaj telefone)
Hódmezővásárhely, 6800 Szegfű u. 3. Tel: 62-249-350, fakso: 62-249-350
Szeghalom, 5520 Nagy M. u. 4. Tel.: 66-371-545, fakso: 66-371-785
Nord-Orienta Hungario
Szécsény, 3170 Rákóczi u. 90-b. Tel: 32-370-777, fakso: 32-370-170
Eger, 3300 Dobó tér 2. Tel: 36-321-807, fakso: 36-321-304
E-poŝto: tourinfo@agria.hu http://www.ektf.hu
Gyöngyös, 3200 Fő tér 10. Tel: 37-311-155, fakso: 37-311-155
E-poŝto: tourinf@gy.po.hi.hnet.isys.hu
Miskolc, 3530 Mindszent tér 1. Tel: 46-348-921, fakso: 46-348-921
Edelény, 3780 Borsodi u. 9.-a. Tel: 48-342-999, fakso: 48-342-999
E-poŝto: cserinform@mail.matav.hu
Dédestapolcsány, 3643 Petőfi u. 21. Tel: 48-340-180, fakso: 48-340-180
Tokaj, 3910 Serház u.1. Tel: 47-353-390, fakso: 47-352-323
E-poŝto: tourinform@mail.matav.hu
Debrecen, 4024 Piac u. 20. Tel: 52-412-250, fakso: 52-314-139
E-poŝto: tourinform@ph.debrecen.hu
Hortobágy, 4071 Pásztormúzeum Tel: 52-369-119, fakso: 52-369-119
Hajdúszoboszló, 4200 Szilfákalja u. 2. Tel: 52-361-612,
fakso: 52-361-612
Nyíregyháza, 4400 Országzászló tér 6. Tel: 42-312-606,
fakso: 42-312-606
Sóstófürdő, 4431 Nyíregyháza Sóstó-gyógyfürdő, Víztorony,
Tel: 42-411-191
Szolnok, 5000 Ságvári krt. 4. Tel: 56-424-803, fakso: 56-341-441
Jászberény, 5100 Lehel vezér tér 33. Tel: 57-411-976, fakso: 57-412-163
E-poŝto: deryne96@mail.datanet.hu
http://www.interj.datanet.hu/deryne/index.h.html
Jászapáti, 5130 Tompa Mihály u. 2. Tel: 57-441-008,
fakso: 57-440-338
Karcag, 5300 Vágóhíd u.1. Tel: 59-313-200, fakso: 59-313-200
(ekster sezono) 5300 Dózsa György u. 5-7. Tel: 59-312-242,
fakso:59-311-232
Nagykörü, 5065 Kossuth tér 1. Tel.:56-496-351, fakso: 56-496-351
Kisújszállás, 5310 Deák Ferenc u. 6. Tel: 59-322-282, fakso: 59-322-282
Cserkeszőlő, 5465 Fürdő u. 20. Tel: 56-320-011, fakso: 56-320-035
Tisza-lago:
Abádszalók, 5241 Füzes Kemping, Feltáró u. Tel: 59-355-406,
fakso: 59-355-406 (ekster sezono) Deák Ferenc u.12.
Tel: 59-355-603, fakso: 59-355-603
Tiszafüred, 5350 Húszöles u. 21-a. Tel: 59-353-000,
fakso: 59-353-000
Tiszacsege, 4066 Fő u. 38. Tel.: 52-394-205, fakso: 52-394-205
AUstrio
Ungarisches Tourismusamt Hauptbüro
A-1010 Wien, Opernring 5/2. Stk.
tel.: (43-1) 585-201213, (43-1) 585-201214
fakso: (43-1) 585-201215
e-poŝto: htvienna@hungarytourism.hu
Informationsbüro
A-1010 Wien, Opernring 3-5.
tel.: (43-1) 585-201210, (43-1) 585-201211
fakso: (43-1) 585-201221
Ĉeha Respubliko
MAEARSKÁ TURISTIKA
Rumunská 22, 225 37 Praha 2
tel.: (420-2) 210-90135 fakso: (420-2) 210-90139
e-mail: htprague@hungarytourism.hu
Finnlando
Unkarin Matkailutoimisto
Haapaniemenkatu 7-9/C, 00530 Helsinki
tel.: (358-9) 824-0140 fakso: (358-9) 824-0141
e-poŝto: hthelsinki@hungarytourism.hu
Francio
Office du Tourisme de Hongrie
140, avenue Victor Hugo, 75116 Paris
tel.: (33-1) 537-06717 fakso: (33-1) 470-48357
e-poŝto: htparis@hungarytourism.hu
Germanio
Ungarisches Tourismusamt
D-60311 Frankfurt am Main, Berliner Strasse 72.
tel.: (49-69) 9291-19-0 fakso: (49-69) 9291-19-18
e-poŝto: htfrankfurt@hungarytourism.hu
Germaniaj regionaj burooj
Berlin, Neue Bundesländer
Karl-Liebknecht-Str. 34., D-10178 Berlin
tel.: (49-30) 243-146-0 fakso: (49-30) 243-146-13
e-poŝto: htberlin@hungarytourism.hu
Baden Württemberg und Bayern
Dom-Pedro-Str 17., D-80637 München
tel.: (49-89) 121-15230 fakso: (49-89) 121-15251
e-poŝto: htmunich@hungarytourism.hu
Britio
Hungarian National Tourist Office
46. Eaton Place, London SW1X 8AL,
tel.: (44-171) 823-1032 fakso: (44-171) 823-1459
e-poŝto: htlondon@hungarytourism.hu
Italio
Ufficio Turistico Ungherese
20145 Milano, Via Alberto Da Giussano 1
tel.: (39-2) 481-95434 fakso: (39-2) 480-10268
e-poŝto: htmilan@hungarytourism.hu
Punto d’informazione
c/o Istituto Commerciale Ungherese
00191 Roma, Via dei Monti Parioli 38
tel./fakso: (39-6) 321-2409
e-poŝto: htroma@hungarytourism.hu
Japanio
Hungarian National Tourist Office
106-0031 Tokyo, Minato-ku
Nishiazabu 4-16-13, 28 Mori Building 11F
tel.: (813)-349-94951 fakso: (813)-349-94918
e-poŝto: httokyo@hungarytourism.hu
Nederlando
Hongaars Verkeersbureau voor de Benelŭ
Postbus 91644, 2509 EE Den Haag, Nederland
tel.: (31-70) 320-9092 fakso: (31-70) 327-2833
e-poŝto: htdenhaga@hungarytourism.hu
Bureau d’Information - Informatie Bureau
Bureau de Renseignements du Tourisme Hongrois,
Hongaars Informatiebureau voor Toerisme,
Avenue Louise 500 Louizalaan,B 10
Brŭelles-1050-Brussel, Belgique-België
tel.: (32-2) 644-4940 fakso: (32-2) 644-9449
e-poŝto: htbrussels@hungarytourism.hu
Polio
Narodowe Przedstawicielstwo Turystyki Wegierskiej w Polsce
00-464 Warszawa, ul. Szwolezerów 10.
tel.: (4822) 413-024 fakso: (4822) 414-157
e-poŝto: htwarsaw@hungarytourism.hu
Rumanio
Consulatul General al Republici Ungare Sectia Turism
3400 Cluj — Napoca C.P. 352
tel.: (40-94) 555-433 tel./fakso: (40-64) 414-520
e-poŝto: htcluj@hungarytourism.hu
Rusio
Buro torgovogo sovetnika po turizmu
Vengerskoj Respubliki
Rossijskaja Federacija, 123242 Moskva
Krasznaja Presznya ul. 1-7.
tel.: (7095) 255-1059, (7503) 234-1960
tel/fakso: (7095) 255-5231
e-poŝto: htmoscow@hungarytourism.hu
Svedio
Ungerska Turistbyrĺn i Norden
Birger Jarlsgatan 22., 114 34 Stockholm
tel.: (46-8) 20-40-40
fakso: (46-8) 611-7647
e-poŝto: htstockholm@hungarytourism.hu
Svisio
Ungarisches Verkehrsbüro
CH-8035 Zürich, Stampfenbachstr. 78.
tel.: (41-1) 361-1414
fakso: (41-1) 361-3939
e-poŝto: htzurich@hungarytourism.hu
Ukrainio
Ugorske Bjuro z Rozvitku
Zovnishnyo-Ekonomichnih Vidnosin “Ugorshina-Turizm”
252034 Ukraine, Kiev-34, vul. Striletska, 16.
tel.: (380-44) 229-9628
fakso: (380-44) 229-9661
e-poŝto: htkiev@hungarytourism.hu
Usono
Hungarian National Tourist Office
150 East 58th Street, 33rd Floor, New York, N.Y.10155-3398
tel.: (1-212) 355-0240
fakso: (1-212) 207-4103
e-poŝto: htnewyork@hungarytourism.hu
Senpaga ekzemplero
Eldonis VIVA Média Holdingo laŭ komisio de Hungara Turismo Ak
Speciala eldono de “Hungariaj Programoj”
Respondeca redaktoro kaj eldonanto: Tamás MOLDOVÁN
Arta redaktoro: Károly Grünvald
Traduko: Kulturális Eszperantó Szövetség, red. Eventoj
Presado: Gazetpresejo Szikra
![]()
Vizitu la E-lingvajn retpaĝojn de la urboj: Győr, Baja Vác