Maximális pontszám: 20 pont
|
Gravaj eksterlandaj gazetoj ofte ripetadas, ke Londono estas
la plej bonetosa urbo de la mondo. Inter 1997 kaj 2000 oni investos ĉirkaŭ 4
miliardojn da fundoj nur en la tielnomatan amuzindustrion de Londono. La fonto
de la investado devenas parte el la gajnoj de la ekde tri jaroj funkcianta nacia
loterio, kies 28 procentojn oni reinvestas por noblaj, kulturaj celoj. La
ŝanĝojn montras ekzemple la fakto, ke el 100 modfirmaoj 78 troveblas ankaŭ en
Londono, krome du parizaj modfirmaoj elektis kiel ĉefplaniston anglon. Londono
fariĝis centro ankaŭ el gastronomia vidpunkto, en la urbo sin reprezentas la
kuirarto de 100 landoj, la gvidlibro Michelin proponas jam preskaŭ pli multajn
londonajn ol parizajn restoraciojn al la frandemuloj. |
Visszalépés az előző oldalra |