|
Memoro pri io bela
La cirkoarto, por esti komprenata ne postulas de la publiko
iun ajn lingvon - tial ĝi estas inter la plej internaciaj el ĉiuj artoj. En la
pasinteco oni ofte konsideris la cirkoarton kiel ion nenaturan, kiel ion
misteran, kaj apartaj cirkanoj aŭ eĉ tutaj trupoj estis persekutataj, pro tio,
ke ili praktikis ion malklaran por la homoj. Nun la cirkoarto okupas gravan
lokon en la kultura vivo de multaj popoloj. Preskaŭ ĉiu homo en sia infanaĝo
revis estiĝi artisto en cirko, kvankam nur tiuj, kiuj kontaktas cirkanojn aŭ
legas pri ili, ricevas impreson pri ties vivo.
En la naciaj literaturoj, same kiel en Esperanto, oni malofte havas okazon legi
pri la cirkoarto; Sub cirkotendo estas eble la unua tiuspeca libro en la
Esperanta literaturo. En ĝi la aŭtoro rakontas pri la vivo en iu ĉeĥa cirko
antaŭ trideko da jaroj. La libro mem ne pretendas, ke ĝi prezentas la vivon en
ĉiuj cirkoj kaj en ĉiuj tempoj - prave, ĉar la vivo en ĉiu cirko estas malsama
kiel la homoj mem. Mi mem dum kelkaj jaroj laboris sub cirkotendo, kaj la libro
memorigas min pri io bela, pri io mia.
Tamen Stan Bubeniĉ laŭ mi ne tute bone konas la vivon de la migrantaj artistoj.
Nur kiam li ne plu povis praktiki sian laboron kiel juristo, li fariĝis cirka
muzikisto, kaj kvankam en la cirko ĉiuj - la artistoj, muzikistoj, reĝisoroj -
estas unu tuto, la aŭtoro faras ian diferencon inter la muzikistoj kaj la aliaj.
Li fakte tute ne tuŝas la temon de la cirko kiel arto, kvazaŭ ĝi estus fremda al
li, sed liaj herooj estas homoj el karno kaj sango, kaj iliaj travivaĵoj estas
interesaj.
|