|
Kalocsay kaj Baghy en Ĉinio Ekde la 20-aj jaroj ĉinaj esperantistoj ekprezentis
alilandajn literaturaĵojn, precipe la orienteŭropajn, al ĉinaj legantoj per
Esperanto.
En januaro 1929 Lusin kiel redaktoro de la gazeto Torento ricevis
kontribuaĵon kun letero de iu nekonata junulo Sun Yong, kiu samtempe informis
Lusin, ke li ĉinigis fabel-epopeon de Petőfi Sándor, Johano la Brava, el
la esperanta traduko de Kálmán Kalocsay. Sun Yong petis helpon por eldoni sian
tradukon. Lusin tuj respondis: "Se vi povas sendi la tradukitan epopeon, eble mi
publikigos ĝin en la gazeto. Eldono nur en libra formo estas tre malfacila, ĉar
nun legantoj de poemoj estas nemultaj kaj pro tio eldonejoj ne interesiĝas. Sed
mi povas demandi al Beixin-Librejo, kaj se ĝi volos akcepti, tiam mi
sciigos vin kaj vi povos rekte trakti kun ĝi."
Lusin mem tre ŝatis Petőfi, kelkfoje verkis pri ties vivo kaj verkado en siaj
eseoj, eĉ propramane ĉinigis ses poemojn de Petőfi el la germana lingvo.
Ricevinte la tradukojn, Lusin klopodis por ilia eldono. Li deziris, ke la ĉinaj
legantoj povu ĝui la belajn versojn en bela prezento, eĉ skribis leteron al
amiko studanta en Germanio por aĉeti eldonon kun ilustraĵoj. Dume li ankaŭ
proponis al Sun Yong: "Ĉu ĉe via flanko troviĝas ebleco aĉeti tian eldonon kun
ilustraĵoj pere de esperantisto en Hungario?" Sun Yung tuj ekkorespondis kun
Kalocsay, la esperantiginto, kiu tre ĝojis akcepti la peton. Post serĉada strebo
li sendis al la ĉiniginto 12 belajn kolorajn bildojn.
Lusin estis ravita. Li eĉ intencis represi laŭ la originaloj kolore, tamen la
tro altan koston neniu eldonejo volis akcepti. Poste li turnis sin al gazeto kun
propono de trikolora preso, kies kliŝojn li povus prunti por libroforma eldono;
tion la gazeto rifuzis. Tiam eĉ Beixin-Librejo perfidis sian promeson
eldoni la epopeon, pro timo de malprofito. Lusin kolere skribis al Sun Yong:
"Eldonejoj ĉasas profiton, kio kaŭzas, ke al Ĉinio mankas bonaj libroj."
Lusin decidis per propra financo eldoni la epopeon je mil ekzempleroj kaj ofsete
represi la bildojn. Fine malgranda eldonejo Hufeng-Librejo konsentis
eldonon de la libro, postulante nur ke Lusin antaŭpagu por kliŝfarado kaj
honorario al la tradukinto. Lusin konsentis tion. Post klopodado de jaro kaj
duono la fabelo de Petőfi aperis antaŭ la ĉinaj legantoj.
Dum la korespondado kun Kalocsay, Sun Yong akceptis lian peton helpi pri la
esperantigo de poemoj de Li Bai, la granda poeto de la Tang-dinastio. Sun detale
klarigis al Kalocsay la enhavon kaj propran metrikon de elektitaj poemoj. Tiu
kunlaboro trans landlimoj postlasis valoran beletran heredaĵon en la Esperanta
kulturo: sep poemoj de Li Bai aperis unue en Literatura Mondo, poste en
la poemaro Eterna Bukedo. Aliflanke Sun Yong ĉinigis poemojn de Petőfi el
la tradukoj de Kalocsay, kiuj en 1951 en Pekino aperis kiel 40 poemoj de
Petőfi. Poste, dank'al du hungaraj studentoj, kiuj studis en Pekina
Universitato, Sun Yong ĉinigis pli ol cent poemojn de Petőfi, eldonitajn en la
libro Poemoj de Petőfi (Pekino, 1959).
Bakin, fama ĉina verkisto, ekiris sur la literatura vojo per tradukoj el
Esperanto. Post sia esperantistiĝo en 1924 li ĉinigis verkojn de E. Amicis, L.
Tolstoj kaj Akita Ujaki el Esperanto; nur en 1927 li verkis sian unuan romanon,
Pereo. Kiam en 1931 aperis la romano de Julio Baghy Printempo en la
aŭtuno, ĝi tuj kaptis la animon de la juna Bakin, kiu publikigis ĉinan
tradukon jam en 1932 ĉe Kaiming-Librejo, Shanghai. La koincidoj estas
interesaj: Baghy verkis la romanon en unu semajno, Bakin tradukis ĝin en unu
semajno, kaj ankaŭ en unu semajno en 1932 li verkis propran romanon sub ĝia
influo, Aŭtuno en la printempo.
La romano de Baghy rapide havis fortan eĥon ĉe la ĉina legantaro, precipe la
junularo. De 1932 ĝis 1981 tiu romano estis represita 17-foje. Multaj uzis kaj
uzas ĝin por ellerni Esperanton kaj la tradukarton.
La granda hungara ĝemelstela paro Baghy kaj Kalocsay multe kunlaboris al nia
Esperanta kulturo,sed ankaŭ sur la paĝoj de la ĉina literaturo estas gravurita
ilia merito.
Válaszoljon magyarul a kérdésekre:
- Ki Lusin; életművében milyen szerepe volt Petőfinek és mit tett, hogy Kínában
megismerjék Petőfit? (7 pont)
- Mi mindent fordított le Sun Yong? (2 pont)
- Sun Yong nem tudott magyarul. Hogyan értette meg Petőfi műveit? (4 pont)
- Mit küldött Kalocsay Sun Yong-nak? (2 pont)
- Mit kért Kalocsay Sun Yong-tól, mi lett az együttműködés eredménye? (4
pont)
- Baghy Gyula regénye hogyan hódította meg fordítóját és kínai közönségét?
(6 pont)
|