IV. Fordítás idegen nyelvről magyarra

Maximális pontszám: 25 pont

Reĝino de la maroj

Queen Mary 2 (Reĝino Maria la 2-a), la plej granda pasaĝerŝipo en la mondo, konstruita en Francio por la kompanio Cunard, forlasis sian konstruejon en decembro 2003 cele al provvojaĝo. La konstrulaboro komenciĝis en januaro 2002. Pli ol 800 diversaj firmoj kun entute 12 000 dungitoj kunlaboris. La ŝipo estos uzata i. a. por sestagaj transatlantikaj krozoj, kiuj kostos inter 3100 kaj 41 000 eŭrojn.

Dum la planado kaj konstruado oni tre atentis la sekurecon. En la savboatoj estas pli da lokoj ol pasaĝeroj. Eĉ se la ŝipo flankenkliniĝas je 20 gradoj, eblas surmarigi ambaŭflanke la savboatojn. Ĉie en la ŝipo troviĝas kameraoj, ŝprucigiloj, fum- kaj fajro-detektiloj.

Gravas ankaŭ la ekologiaj postuloj. La internaciaj maraj normoj severas, sekve la ŝipo devas enteni diversajn ilojn – cindrigilojn, pistilojn, kompaktigilojn – por ke neniu solida rubo estu ĵetita enmaren.

Kvar elektraj motoroj troviĝas sub la ŝipo: rezulte, neniu stirilo kaj neniu helico povas vibrigi kaj bruigi la ŝipon. La moveblaj motoroj kapablas rotacii je 360 gradoj, kaj tiel la ŝipo povas surloke turniĝi. Gasturbinoj – similaj al tiuj de grandkapacitaj aviadiloj, kaj pli puraj kaj silentaj ol dizelaj motoroj – estas uzataj por produkti la elektran energion por la motoroj.


Megoldás
Visszalépés az előző oldalra