La ĉefaj Esperantaj memorlokoj 
en Hungario

Szilvási László, 2020

La sekva kolekto listigas la plej gravajn, vizit­eblajn Espe­ran­tajn memor­lokojn en Hun­gario, do tiujn lokojn, kie sur la ob­jekto aperas la vor­to "Espe­ranto" aŭ "Zamen­hof". (ZEO = Zamen­hofaj kaj Espe­rantaj Objektoj)

Ni invitas vin por ekskursa ludo: Vizi­tu la sube listig­itajn memor­lokojn, ĉie vi faru mem­foton (selfion), kaj rice­vu ele­gantan dip­lomon kun vic­orda nume­ro!


La ĉefaj Esperantaj memorlokoj en Hungario

Simplajn stratojn kaj placojn kun la nomo "Espe­ran­to" en la suba kolekto ni registras NUR tiam, se krom la strat-tabulo ili havas ankaŭ iun kroman memor-objekton...!

  • Budapeŝto - Parko Esperanto - en urboparto Tabán

    GPS: N-47.4909522, E-19.0436801

    En Budapeŝto, dekstre de la rivero Danubo, proksime al la ponto Erzsébet troviĝas la Parko Esperanto. La parkon konstruis la Ĉefurba Konsilantaro (= Urbestraro) en la jaro 1966 okaze de la 51-a Universala Kongreso de Esperanto, aranĝita tiam ĝuste en Budapeŝto, kiam oni transdonis la Parkon al esperantistoj kadre de granda pompo kaj solenado.

    Al la Parko apartenas blanka memorŝtono el kalko-ŝtono, 80x70 cm granda, busto pri Zamenhof, jam ne funkcianta fontano kaj florbedoj ĉirkaŭ ili, kiujn prizorgas la Ĉefurba Ĝardenkultura Entrepreno.

    Adreso: Budapeŝto, 1-a distrikto, strato Hadnagy, kontraŭ la banejo Rác

    Al la parko apartenas interesaj fonaj informoj kaj rakontoj (oni administris ĝin erare, oni ŝtelis la buston ĉar opiniis ĝin busto pri Lenin, la Eklezio volis konfiski la tutan grundan terenon ktp). Pri tiuj aferoj baldaŭ ni kompilos apartan informpaĝon.

    Ekde la inaŭguro en 1966 la Ĉefurba Ĝardenkultura Entrepreno prizorgis nur la florbedojn, sed ne tuŝis la memorobjektojn. La fontano kadukiĝis, ĝi atendas renovigon. La buston pri Zamenhof, post la ŝteladoj restarigis ni (anoj de la "Fondaĵo Eszperantó"), kaj post 40 jara malzorgado ni mem frot-purigis la memorŝtonon... (antaŭeposte) :-)

    menuo


  • Budapest - la tombo de Baghy Gyula

    GPS: N47°29'46.0" - E19°05'39.3"E = N47.496117 - E19.094260

    Baghy Gyula (1891-1967) – en malnova esperantigita formo: Julio Baghy – en la internacia Esperanto-mondo estas unu el la plej konataj verkistoj, poetoj, lingvistoj. En la Esperanta literaturo kun Kalocsay Kálmán ili estas nomataj "La ora duopo".

    Origine li estis aktoro kaj reĝisoro. En sia 20-a jaro li komencis okupiĝi pri Esperanto. En la unua mondmilito li estis militkaptito, trovi­ĝinta en pluraj militkaptitejoj, eĉ en foraj lokoj kiel Vladivostok (Nikolsk-Usurisk), kie li ĉie instruis Esperanton, kaj reĝisoris teatraĵojn. Siajn tieajn travivaĵojn li rakontis poste en la lingvoinstrua romaneto "Verda koro".

    Post sia reveno hejmen ĝis 1933 kune kun Kalocsay li estis kunredaktanto de la revuo Literatura Mondo, li gvidis lingvokursojn enlande kaj eksterlande, tradukis al Esperanto novelojn, romanojn, verkis teatraĵojn.

    Surbaze de sia prestiĝo li fariĝis la prezidanto de Tutlanda Esperanto-Konsilantaro, poste prezidanto de la Hungara Esperanto-Asocio formiĝinta el ĝi en 1960. Li fariĝis ankaŭ membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA.

    Surbaze de lia iniciato akceptis UEA, ke ĉiujare en la naskiĝtago de Zamenhof, do la 15-an de decembro ni festu la "Tagon de Esperanta libro kaj kulturo".

    En Hungario li povis danki sian famon al la lernolibro, verkita de li, kiu aperis en multaj eldonoj ĉe la ŝtata eldonejo de lernolibroj, kaj el kiuj lernis Esperanton en Hungario plurdekmil homoj.

    Lia tombo origine estis en la tombejo Farkasréti, el tiu tombejo ĝi estis translokita al la tombejo en strato Fiumei en 1974, al la parcelo de verkistoj, al la loko 34/1-1-38. Por pli facile trovi ĝin JEN mapo pri la numeroj de tombejo.

    Pri Baghy estas nomita fonto en vilaĝo Nagybakónak, kaj strato en la urbo Miskolc. Pri li troviĝas memortabulo en la urbo Pécs en la "Parko Eszperantó", en Budapeŝto sur lia iama loĝdomo en strato Rottenbiller n-ro 66, kaj en lia naskiĝurbo Szeged, strato Sóhordó n-ro 9. Kalocsay en sia verko "Rimportretoj" nomas lin "homa homo", ja lin tre multaj amis, kiel homon.

    Lia naskiĝtago estas la 13-an de januaro en 1981, (se vi volas meti floron al lia tombo), kaj li mortis la 18-an de marto en 1967.

    menuo


  • Budapest - memortabulo pri Kalocsay

    GPS: N47.5088648, E19.0169411

    Kalocsay Kálmán (aŭ Kolomano Kalocsay) estis mondskale konata poeto, literaturisto, lingvisto, membro de Akademio de Esperanto. En Esperantujo li estas proksimume tiom konata persono, kiel la poeto Petőfi Sándor inter la hungaroj. Kiel civilulo li estis profesoro pri medicino, infektologo. Pro siaj medicina faka agado, priepidemiaj lernolibroj li ricevis plurajn ŝtatajn distingojn.

    Sur la muro de lia iama loĝdomo en strato Nyúl n-ro 4, en Budapeŝto ekde la 12-a de decembro 2009 memorigas pri li marmora memortabulo.

    Pri la vivo kaj agado de Kalocsay Kálmán vi povas legi en la menuero: "La kripto de Kalocsay".

    menuo


  • Budapeŝto - memorŝtono pri Esperanto - Urba Parko

    GPS: N47°30'45.318" - E19°05'27.418"

    Apud la barilo de "Ĝardeno de Blinduloj" troviĝas brikoforma kalkoŝtono kun rondigitaj pintoj, sur ĝi videblas gravurita, sed grave trivita surskribo:

    RONDO DE ESPERANTO AMIKOJ
    JE LA HONORO DE LA
    UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
    BUDAPEST 1966
    ESZPERANTÓ BARÁTOK KÖRE
    ESZPERANTÓ VILÁGKONGRESSZUS

    Sub ĝi troviĝas restaĵo de nekonata monumento aŭ statuo, betona piedestalo de mezuro proksimume 150x150 cm. Ĝia rilato al la memorŝtono ne estas konata, sed ĝiaj dimensioj pli-malpli koincidas kun la piedestalo de proksima statuo pri la poeto/verkisto Pósa Lajos.

    Pri la almetintoj, kreintoj, kaj pri la cirkonstancoj de almetado de la memorŝtono ni ne sukcesis trovi precizajn informojn. Pluraj el la aĝaj esperantistoj asertas, ke pli ol unu aranĝo de la UK-1966 estis aranĝita en Városliget, en la tiama areo de BNV (Budapesta Internacia Foiro), do estas verŝajne, ke la ŝtono vere tiam estis skulptita.

    La nuntempan lokon ĝi trafis nur antaŭ kelkaj jaroj, kiam en la origina loko dum rekonstruaj laboroj terfosa maŝino formovis ĝin. La laboristoj ne sciis, kio ĝi estas, ili ne kuraĝis forĵeti ĝin, kaj por ke ĝi ne ĝenu la laboron, ili metis ĝin je 100 aŭ 200 metrojn for. Poste ĝi feliĉe restis tie.... :-)

    Se vi scias pli multe pri la kreintoj aŭ pri la origino de la memorŝtono, ni volonte akceptus viajn informojn.

    Fonto de la fonaj informoj: https://www.kozterkep.hu, la duan bildon faris Ocsovai András.

    Por viziti la memorŝtonon oni povas parki la aŭton ĉe la angulo de stratoj Ajtósi Dürer kaj Ilka, kaj serĉu la ĝardenon "Vakok Kertje".

    menuo


  • Budapeŝto - memortabulo Baghy

    GPS: 47°30'24.3"N 19°04'21.0"E = N47.506749, E19.072509

    Baghy Gyula (1891-1967) – aŭ en malnova esperantigita formo: Julio Baghy – en la internacia Esperanto-mondo estas unu el la plej konataj verkistoj, poetoj, lingvistoj. En la Esperanta literaturo kun Kalocsay Kálmán ili kune estas nomataj "La ora duopo".

    En Budapeŝto, 7-a distrikto, strato Rottenbiller n-ro 66, li vivis kaj verkis ekde 1917 ĝis 1966. Kvin jarojn post lia morto, la 19-an de julio en 1972 enkadre de la aranĝo "Hungara Kulturfestivalo" oni inaŭguris lian memortabulon sur la muro de la domo.

    Jen la teksto de la memortabulo: "E házban élt és alkotott 1917-től 1966-ig Baghy Gyula, az eszperantó irodalom nemzetközi tekintélyű, kimagasló alakja. / En ĉi tiu domo vivis kaj verkis de 1917 ĝis 1966 Julio Baghy internacie rekonata, elstara figuro de la Esperanta literaturo."

    Pri la vivo kaj agado de Baghy Gyula pli detale vi povas legi en la menuero: La tombo de Baghy"

    menuo


  • urbo Szentes - ponto "Eszperantó"

    GPS: N-46.6503098, E-20.2520259

    Ĝi transpontas la akvo-kanalon Kurca. Ĝi estas ponto por piedirantoj, ĝia larĝo estas 2 metroj, kaj ĝi interligas la urbocentron kaj la urban plaĝon.

    La ligna ponto super Kurca estis konstruita en 1981 sur 24 kverko-palisoj, kaj honore al la tiama tutlanda Esperanto-pacrenkontiĝo, aranĝita en Szentes, ĝi ricevis la nomon: ponto Esperanto. Dum la pasintaj jaroj la ligna konstruaĵo kadukiĝis, putriĝis, kaj en 2019 je kvar metroj apud la malnova oni konstruis novan, pli modernan ponton.

    Post la konstruado de la nova ponto eĉ ĝis nun oni ne restarigis la nomtabulon "ponto Eszperantó". Ni atendas ĝian restarigon! – Ni estus danka por via helpo sendi mallongan retpoŝtan mesaĝon - en ajna lingvo - al la Urbestra Oficejo kun ripeto de tiu peto. La adreso: polghiv@szentes.hu

    Hungarlingvaj gazetartikoloj:
    - https://www.facebook.com/szentesigyors/   posts/2618630674874740/
    - http://www.szentesimozaik.hu/old/2018/9/hid.htm

    menuo


  • urbo Makó - "arbo Eszperantó"

    GPS: N 46°13'06.6", E20°28'17.8"E = N 46.218500, E 20.471611

    Jen la surskribo de la memorŝtono: "Honore al Zamenhof, la kreinto de internacia lingvo, okaze de la 50-a datreveno de lia morto, ĝin plantis esperantistoj de Makó. - 1964.04.14."

    Jen la ŝtono kaj la arbo en la urba parko Petőfi

    menuo


  • urbo Tata - memorŝtono pri Esparanto

    GPS: N 47.649895, E 18.321817

    En Tata, ĉe la norda bordo de lago Öreg, apud la strato Tópart, troviĝas la memorŝtono, kiun oni kreis kaj inaŭguris okaze de la Junulara Esperanto-Renkonto, JER de 1980. Estas prilaborita nur tiu flanko de la verda granita ŝtonbloko kiu frontas al la lago. Dum la pasintaj jaroj la surfaco de la granito iom triviĝis, la surskribo paliĝis.

    Inter la 2-a kaj 4-a de majo en 1980 okazis la aranĝo JER kun plurcent partoprenantoj, inter ili pli ol cent eksterlandanoj, kiu tiutempe fakte estis grava atingaĵo. La tutan urbon inundis la gejunuloj, ja ili pendol-iradis inter la du okazejoj de la aranĝo - inter la kulturdomo kaj kampadejo de Budapeŝta Komunisma Junulara Asocio. Ankaŭ la programo estis abunda: folklora dancejo, diskoteko, rajdado, busekskurso al la prahomo de vilaĝo Vértesszőlős nomata Ŝamu* , kulturaj programoj ktp. Okaze de tia programero oni starigis la memorŝtonon pri Esperanto, faritan el verda granito. La tiama valoro de la ŝtono estis pli ol 100 mil forintoj...! Ĝi staras eĉ nun en sia loko en prizorgitaj, parkecaj cirkonstancoj. En tiu JER partoprenis la tuta familio Polgár (la famaj ŝakludistoj), kaj la plej juna filino (la 4 jara Judita) venkis d-ron Máté Árpád (fama esperantista profesoro) en ŝakludo.

    * En Hungario estas kutimo festi ne nur la naskiĝtagon, sed ekzistas ankaŭ nomtagoj. Kiam oni trovis la restaĵojn de tiu prahomo, estis ĝuste 21-a de aŭgusto, la nomtago de Ŝamu, do oni baptis tiun skeleton "Ŝamu".

    menuo


  • urbo Gödöllő - Máriabesnyő - kripto de Kalocsay

    GPS: N-47°36'02.3", E-19°24'03.7"E = N 47.600636, E 19.401019

    En la 8-a parcelo de la malnova tombejo de la urbo Gödöllő, en la kripto de la familio Vangel troviĝas la lasta ripozejo de Kalocsay Kálmán (Kolomano Kalocsay).

    Kolomano Kalocsay estis mondskale konata poeto, literaturisto, lingvisto, membro de la Akademio de Esperanto. En la mondo de Esperanto li estis proksimume tiom konata persono, kiel Petőfi Sándor inter la hungaroj. Kiel civilulo li estis profesoro de medicino, infektologo. Pro siaj medicina faka agado kaj priepidemiaj universitataj lernolibroj li ricevis plurajn ŝtatajn distingojn.

    Li naskiĝis en 1891. Siajn gimnaziajn jarojn li pasigis en la urbo Miskolc. En sia 20 jara aĝo li rimarkis Esperantan lernolibron en montrofenestro de librovendejo, kaj aĉetinte ĝin li komencis lerni la lingvon kun sia amiko, Győrí-Nagy Lajos. Tamen, post du jaroj jam estis ili mem, kiuj instruis Esperanton en lingvokurso... Li laboris en la ĉefurba hospitalo Fővárosi László Kórház ekde la jaro 1920 ĝis 1966, kiam li emeritiĝis. Li akiris plurajn sciencajn titolojn, en 1963 li fariĝis laŭtitola (honora) universitata profesoro.

    Li edziĝis en 1929, sed la filinon de sia edzino li ne adoptis. Li forpasis la 27-an de februaro en 1976, kaj oni sepultis liajn cindrorestaĵojn en la familia kripto de familio Vangel en la urbeto Máriabesenyő almetinte ankaŭ buston pri li. La enirejon de la kripto oni plurfoje provis romp-malfermi. Konsidere, ke li ne havis proprajn gefilojn, li konfidis la Esperantan heredaĵon, postlasitan de li al sia proksima kolegino, s-ino Csiszár Ada. Ŝi gvidis kaj organizis la agadon de internacia Amika Societo Kálmán Kalocsay, kiu flegas la rememoron pri li.

    Sur la muro de la kripto en 1978 aperis nigra marmora tabulo, kiu enhavas la surskribon de oraj literoj: "Genia poeto de Esperanto"

    La kripto estas en loko, relative facile alirebla, ĝi estas videbla eĉ el la vojo, komenciĝanta ĉe la enirejo de la tombejo, proksime al la tombo de la iama hungara ĉefministro Teleki Pál, malantaŭ la ĝardeno de monakinoj Salvator.

    Inter 1955 kaj 1977 Kalocsay pasigis la somerojn en la familia somerdomo, en la urbo Gödöllő. Tie li verkis multajn poemojn, tradukojn. Sur la muro de la domo la 4-an de aprilo en 1987 estis pendigita memortabulo por informi pri tio. - Vidu la foton ĉi tie! - La nuntempa sorto de la domo kaj la memor­tabulo ne estas konata. Ili ambaŭ malaperis...

    Krom la supre menciita somerdomo gardas la memoron pri li memortabuloj sur lia budapeŝta loĝdomo, sur la Esperanta memormuro en la urbo Pécs, statuo kaj strateto en lia naskovilaĝo Abaújszántó, akvo-fonto en vilaĝo Nagybakónak, la kripto en urbeto Máriabesenyő, kaj krome la Amika Societo Kálmán Kalocsay.

    menuo


  • vilaĝo Nagybakónak - Esperantaj akvofontoj

    GPS: N46.559223, E17.030888 =? N 46°33,540' - E 17°1,795'

    Proksimume 600 metrojn for de la vilaĝo Nagybakónak troviĝas 3 fontoj unu apud la alia. Meze estas la skolta fonto Árpád, dum dekstre kaj maldekstre du Esperantaj fontoj: unu el ili estas nomita "fonto Baghy", la alia "fonto Kalocsay".

    Ĉe la fontoj ni renkontis dekojn da vizitantoj, ja viziti ilin estas ŝatata ekskursa celo kaj programero. Oni devas promeni de la aŭto-parkejo eble 200 metrojn, do ili estas facile alireblaj eĉ kun infaneto aŭ avino.

    Google-mapo nomas la lokon nur "Skolta fonto Árpád" (foto), sed la turismaj mapoj montras ĉiujn tri fontojn. Komplikigas la aferon, ke proksimume 1,5 kilometrojn for de ili troviĝas alia fonto en la kanjono Kicikla, kaj la mapo de Google erare montras ĝin kvazaŭ fonton Esperanto, anstataŭ Kicikla... :-) Viziti tiun fonton en la kanjono signifas malfacilan taskon... (!)

    La fontoj Baghy kaj Kalocsay bedaŭrinde estas en kaduka stato. Ekde 1980 neniu prizorgas ilin, oni devus forigi muskojn, purigi kaj ordigi la terenon, kaj estus bezonataj iom pli elegantaj tabuloj anstataŭ la nuntempaj.

    Bedaŭrinde mankas ankaŭ ajna informo pri Esperanto, la vizitantoj ekscias nenion pri la Internacia Lingvo, nek pri la du personoj - pri kiuj multaj vizitantoj opinias, ke ili verŝajne estas naskitoj de la najbara vilaĝo... :-(

    La fontoj ricevis sian nomon en 1980, sed pri la cirkonstancoj ni trovis nenian informon.

    Oni povas alveturi la vilaĝon Nagybakónak plej simple per longdistancaj busoj el la urbo Nagykanizsa, aŭ per aŭtomobilo. Oni povas veturi per aŭto sur la strato Arany János ĝis la markita parkejo, tute proksima al la fontoj, de tie restis ankoraŭ 200 metroj por promeni.

    menuo


  • urbeto Piliscsév - "Fonto Eszperantó"

    GPS: N: 47°41'20" -- E: 18°50'22"

    Proksimume 35 kilometrojn for de Budapeŝto, apud la vilaĝo Piliscsév, en la valo Basina troviĝas la "Fonto Esperanto", indikite ankaŭ sur la oficialaj mapoj.

    La ĉirkaŭaĵon de la fonto post la unua mondmilito, en 1928, aĉetis laboristaj esperantistoj, ili prilaboris ĝin per pli ol 2000 hora labor-oferto, kaj markis la fonton per memortabulo.

    En 1928 la inaŭguron partoprenis ĉirkaŭ 300 naturamantoj el la urbo Újpest kaj ĉ. 200 loĝantoj de Piliscsév, kaj interalie la loka, neklera "nacia" notario, kiu baldaŭ malpermesis la uzadon de la nomo "fonto Esperanto" pro ĝia "nepatriota karaktero", kaj ordonis malkonstrui la tegmenton super la fonto, invokante la pretekston, ke dum la inaŭguro iu preleganto uzis la alparolon "kamaradoj", kiu titolo tiutempe estis uzata de komunistoj...

    En 1957 naturamikoj el la iama urbo Újpest (nuntempe ĝi estas kvartalo de Budapeŝto) kaj kelkaj esperantistoj rekonstruis la fonton, kaj almetis novan memortabulon. La fonto, kaj la fajrujo apud ĝi en la 1960-aj jaroj fariĝis ŝatata ekskurso-celo. Okaze de la Budapesta UK en 1966, oni inaŭguris Esperantan emblemon kaj memortabulon sur la muro kontraŭ la fonto. Pri tio la ŝtata filmokompanio Mokép kreis filmeton, kiu estis prezentata en kinejoj en la tiam kutimaj "Filmaj Novaĵraportoj" antaŭ la ĉefa filmo.

    La filmeton vi povas spekti ĉi tie:

    Pro akvoelpumpado en la proksimaj minejoj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la grundakvo grave malaltiĝis en la tuta ĉirkaŭaĵo, la fonto senakviĝis, eĉ esperantistoj malofte vizitis ĝin, kaj la loko fariĝis senhoma, kadukiĝanta. En la 2000-aj jaroj en la kadro de Fondaĵo de Eszperantó ni organizis komunajn ekskursojn tien (foto). - En 2013 entuziasma esperantista firmaestro kaj entreprenisto, s-ro Trnka József komencis organizi la aferon de renovigo, kaj helpe de la urbestraro de Pilicsév kaj lokaj esperantistoj li ordigis kaj revivigis la fonton kaj ĝian ĉirkaŭaĵon.

    Veturi al la vilaĝo Piliscsév oni povas plej facile per aŭto aŭ per buso. La fervojstacio estas 2,5 kilometrojn for de la vilaĝo. La Fonton Esperanto oni povas atingi laŭ la ekskursa pado, markita per tabuloj, respektive per pentritaj signoj. Ĝia distanco - se kalkuli de la poŝtoficejo en la vilaĝcentro - estas proksimume 3 kilometroj. (mapo)

    Super la fonto, ĉe la supro de la monteto estas ankaŭ kaverno (foto), estas interese viziti ankaŭ ĝin.

    menuo


  • urbeto Kismaros - monto Eszperantó,
    elvidejo-ruino Zamenhof

    GPS: É 47.81756° - K 18.97005°

    40 kilometrojn for de Budapeŝto, inter la urbetoj Kismaros kaj Nagymaros troviĝas la monto Eszperantó. Sur ĝia supro estas ruinoj de elvidejo, kaj ili ambaŭ troviĝas eĉ sur la oficialaj mapoj!

    La konstruadon de la belvidejo iniciatis s-ro Varga József en 1972, kaj ĝin konstruis membroj de la Esperanto-grupo de la urbo Vác per volontula laboro (ges-roj Nádudvari Katalin, Zala Katalin, Ali Baharev, kaj multaj aliaj), fine oni inaŭguris ĝin la 13-an de majo en 1973. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj okaze de ĉiu "Unua de Majo" oni organizis ekskurson (plej ofte plurtagan) al ĝi, sub la titolo: Zamenhofa Internacia Pacmarŝo, ZIP, ofte kun karaktero internacia, kiu tiutempe fakte estis konsiderinda atingaĵo!

    Por la loko de la elvidejo Zamenhof oni elektis ne la supron de la tiam ankoraŭ sennoma monto, sed nur elstaran punkton kun bela panoramo ĉe alteco de 203 metroj. La monto Esperanto kun alteco de 336 metroj estis oficiale nomita tiel la 5-an de majo en 1979 okaze de la aranĝo ZIP. La administraj malfacilaĵoj kelkfoje estis "pli altaj" ol la monto mem, sed s-ro Heidum György "surgrimpis" eĉ tiun monton - dankon al li! - kaj la monto ricevis oficiale la nomon Esperanto. Ni ne scias pri tio, ĉu en la mondo ekzistas ie io simila! :-))

    Post la politika reĝimŝanĝo la elvidejo bedaŭrinde fariĝis forgesita, komencis kadukiĝi, kaj intertempe eĉ la arboj de la montodeklivo kreskis super la belvidejon. Al la nuntempo restis jam nur la ruinoj de la elvidejo, sed kiel memorloko ĝi estas inda por interesiĝo - kaj por ekskursa celo! Se vi vizitas la ruinojn de la elvidejo, ni estus dankaj, se vi bonvole helpus forigi la apudajn falintajn branĉojn, fiherbojn, fiarbedojn (per branĉet-tondilo ktp.).

    Por atingi la elvidejo-ruinon, respektive la monton, oni povas veturi per trajno ĝis la urbeto Kismaros, poste oni sekvu la ekskurso-markojn de verdaj trianguloj, kiuj komenciĝas ĉe la rivereto Hatló, apud la landvojo. Detala, grandigebla turisma mapo troviĝas ĉe TIU ĉi ligilo.

    Al la supro de la monto Esperanto kondukas aparta ekskurso-vojo, kiu gvidas preter la belvidejo. Aparta tabulo indikas la disforkiĝon al la elvidejo, proksimume 50 metrojn malproksima.

    Sur la monto Esperanto, kelkcent metrojn for de la elvidejo, troviĝas ankaŭ geokaŝa skatolo kun la marko "GC-eszp" (trovo-foto kun esperantistoj). Estas interesaĵo, ke en la 1980-aj jaroj estis produktita speciala insigno (foto), kiun rajtis aĉeti nur tiuj, kiuj vizitis la elvidejon Zamenhof.

    menuo


  • urbo Szeged - memortabulo pri Baghy

    GPS: N46°15'25.8" - E20°09'14.3"E = N46.257168, E20.153960

    Baghy Gyula (1891-1967) – aŭ en malnova, esperantigita formo: Julio Baghy – en la internacia Esperanto-mondo kune kun Kalocsay estas eble la plej konataj verkistoj, poetoj, lingvistoj . En la Esperanta literaturo kun Kalocsay Kálmán ili estas nomataj "La ora duopo".

    Baghy naskiĝis la 13-an de januaro en 1891, en la urbo Szeged. Tie, sur la muro de lia naskiĝdomo ĉe la adreso strato Sóhordó n-ro 9 marmora tabulo gardas memoron pri li.

    Pri la vivo de Baghy Gyula vi povas legi pli detale en la menuero: "la tombo de Julio Baghy".

    menuo


  • urbo Pécs - Parko kaj memormuro Esperanto

    GPS: N46°04'42,9101" - E18°13'39,2448" = N46,0785862, E18,2275681

    En la urbocentro de Pécs, en la strato Hunyadi János n-ro 8, troviĝas la "Parko Esperanto", en ĝi moderna infana ludoparko kaj memormuro pri Esperanto. Tiu lasta estas unika en la mondo, ni ne scias pri io simila memorloko en aliaj landoj.

    La placon, ĝis tiam sennoman, la Urba Konsilantaro de Pécs ( = Urbestraro) en 1966 nomis Parko Esperanto okaze de la tiama Internacia Junulara Kongreso, IJK. La parko estis inaŭgurita la 25-an de julio en 1966 kun ĉeesto de ĉ. 1000 personoj.

    La ĉefa objekto estas memorŝtono el marmoro de Siklós, sur ĝi estas bronza reliefo. La ĉizadon de la ŝtono faris la tiamaj membroj de la urba Esperanto-grupo de Pécs, la reliefo estas verko de s-ro Nowotarski István.

    En la jaro 2010 oni kompletigis la pli fruan memorŝtonon per memor-muro pri Esperanto, sur kiu troviĝas 11 marmoraj tabuloj honore al 13 esperantistoj: Zamenhof, Kalocsay Kálmán, Baghy Gyula, s-ro Lengyel Pál, s-ro Szerdahelyi István, s-ro Bleier Vilmos, s-ro Bácskai István, s-ro Bálint Gábor, s-ro Giesswein Sándor, s-ro Kökény Lajos + lokaj esperantistoj el la urbo Pécs: s-ro Lajos Gyula, s-ro Pechan Alfonz, s-ino Pallós Istvánné.

    La inaŭguro de memormuro pri Esperanto okazis en majo de 2010, en kiu reprezentis sin pluraj organizoj.

    Krom la memor-muro pri Esperanto - danke al la financa subteno de Eŭropa Unio - tute renoviĝis ankaŭ la infanludejo de la parko, kaj ĝi fariĝis unu el la plej ŝatataj ludoparkoj de la juninfanoj de Pécs – kio espereble signifas ankaŭ tion, ke la juna generacio de Pécs ligiĝos ankaŭ al la lingvo Esperanto per pozitivaj travivaĵoj... :-)

    menuo


  • urbo Nagymaros - memortabulo pri s-ro Takács József

    GPS: N47.790756 - E18.957849

    Takács József en sia 18-a jaro, kiel universitata studento pri dentokuracado fariĝis kaj restis esperantisto ĝis la fino de sia vivo. Li estis elstara kursgvidanto, multflanka organizanto de la movado, vera motoro de la hungaria Esperanto-movado. Li verkis vortaron, kompilis gazetojn, organizis aranĝojn, kaj ĝis sia morto li plenumis diversajn gvidajn postenojn en la tiama Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio, MOEE.

    En 1932 en la urbo Nagymaros li fondis Hungarian Esperanto-Muzeon, al kiu apartenis la plej granda Esperanto-biblioteko de Hungario, enhavanta plurajn unikajn pecojn. Estis li, kiu per granda laborkontribuado kompilis la unuan resuman datumbazon pri Esperanto-gazetaro, kiun ekde ĉ. 1995 daŭrigis la teamo "Rondo Takács" markita per lia nomo, sub la gvidado de d-ro Árpád Máthé. La rezulto de tiu laboro estas la esperantlingva libro kun la plej grandaj dimensioj, kun la titolo: "Bibliografio de Periodaĵoj". La materialon de la muzeo sub la regado de reĝimo Horthy oni konfiskis, kiel judan havaĵon, poste ĝi iel "ne-plu-troveblas"...

    Post 1941 li devis abdiki ĉiujn siajn Esperanto-rilatajn kaj aliajn postenojn pro sia juda deveno. En la mondmilito oni komandis lin al milita korpa pun-laborado. En la tago, kiam hungaraj nazioj faris puĉon en la ĉefurbo, en la vilaĝo Pusztavám per maŝinpafilo oni mortpafis ankaŭ lin kune kun 216 laborservaj samsortanoj en la fosaĵon, kiun ili mem devis elfosi. (Filmo) Iliajn restaĵojn en 1946 oni transportis, kaj enterigis en la tombejo "Kozma Utcai Temető" en Budapeŝto. La 26-an de majo en 1946 postmorte oni elektis lin eterna honora prezidanto de la tiama tutlanda asocio MOEE.

    En la urbo Nagymaros, proksime al la fervojstacio, honoras lin memortabulo sur la domo de lia iama loĝdomo en strato Magyar, n-ro 29. Se vi eble troviĝas en la proksimeco, metu al ĝi floron, florkronon aŭ almenaŭ nur simplan verdan rubandon...!

    S-ro Takács József naskiĝis la 24-an de julio en 1890, en la vilaĝo Nagyigmánd, kaj la 16-an de oktobro en 1944 oni murdis lin en Pusztavám. Jen mallonga hungarlingva artikolo pri li en la hejmpaĝo de www-esperanto-hu ĈI TIE!

    menuo


  • urbeto Abaliget - memorŝtono IREN

    GPS: N46.1369207 - E18.1159046

    La nomo de la urbeto Abaliget estis konata en la eŭropa Esperantujo, ĉar inter 1968 kaj 1992 tra 25 jaroj en ĉiu julio antaŭ la UK plurcento de eksterlandaj kaj hungaraj esperantistoj pasigis tie memorindan semajnon kadre de la naturamika aranĝo: I-nternacia REN-kontiĝo, IREN.

    La motoro de la aranĝo, s-ino Pallós Istvánné Erzsike instruis organizadon ne nur en sia laboro sur universitata katedro, sed la famo de ŝia profesia organizado altiris la eksterlandajn partoprenantojn al IREN. Okaze de la 10-a IREN, en 1977 oni starigis romboforman memorŝtonon ĉe la enirejo de gutoŝtona kaverno de Abaliget. La baza koloro de la verda stelo sur ĝi supre, povis esti ruĝa, ĉar ĉe la lokoj, kie la verda farbo komencis triviĝi, videblas tiu ruĝa... :-))) Pri ĝia inaŭguro raportis eĉ la regiona gazeto Dunántúli Napló.

    Kune kun la morto de la "motoro" s-ino Pallós Istvánné, en la tempo de politikaj reĝimŝanĝoj ĉesiĝis la organizado de IREN, kvankam 5 jarojn post tio oni ankoraŭfoje antaŭanoncis la 26-an renkontiĝon, sed fine ĝi estis nuligita.

    Tiu aranĝo de Abaliget apartenas al la skalo de la plej konataj hungariaj aranĝoj: IREN, VEF, JER, IJS...

    Pri la kaverno de Abaliget, apud kies enirejo staras la memorŝtono, oni povas legi pli detale en la eldonaĵo, titolita: "Baranya la mistera".

    menuo


  • urbeto Abaújszántó - memorĉambro pri Kalocsay

    GPS: N48.2763862 - E21.185395

    Kalocsay Kálmán (aŭ Kolomano Kalocsay) estis mondskale konata poeto, literaturisto, lingvisto, membro de Akademio de Esperanto. En Esperantujo li estas proksimume tiel konata persono, kiel la poeto Petőfi Sándor inter la hungaroj. Kiel civilulo li estis profesoro pri medicino, infektologo. Pro siaj medicina faka agado, priepidemiaj lernolibroj li ricevis plurajn ŝtatajn distingojn.

    Li naskiĝis en 1891 en la departemento Borsod, en la vilaĝo Abaújszántó, kie honoras lin aparta memorĉambro en la Lokhistoria Muzeo . Ĝia adreso estas: Abaújszántó, strato Béke, n-ro 42.

    La Lokhistoria Muzeo - alinome Domo Rákóczi - estas unu el la konstruaĵoj de la urbeto, kiu estis konstruita komence de la 1700-aj jaroj. Ekde 1975 ĝi disponigas ejon por la kolektaĵo pri loka historio. Sub la konstruaĵo troviĝas kelo kun barelformaj volboj, aliloke malofte videbla teknika solvo, kaj interna puto. Ĝia specialaĵo estas, ke tra ĝi, sub la strata trafikejo, oni povas atingi la subpreĝejon de la kontraŭa preĝejo... La Lokhistoria Muzeo disponigas ĉambrojn ankaŭ por 3 aliaj ekspozicioj.

    La memorĉambro Kalocsay estis instalita okaze de la centjariĝo de Esperanto, la objektoj kaj fotoj ilustras la vivon kaj agadon de Kalocsay. La inaŭguro de la memorloko okazis la 9-an de novembro 1986. La bronza reliefo, trovebla en la ĉambro, estas verko de la tiama prezidanto de urbeta konsilantaro (= urbestro).

    La kolektaĵo estas vizitebla post anticipa sinanonco same por individuaj personoj kaj ankaŭ por grupoj. Oni povas sin anonci per la telefonnumero +36-47-330053 (Kulturdomo) labortage ĝis 16:00 horo, vendrede ĝis 13:30. La memorĉambron Kalocsay oni volonte montras eĉ semajnfine, se antaŭe okazis la sinanonco laŭ la supra telefonnumero. - Kiu vizitas la memorĉambron, bonvolu subskribi la memorlibron, por ke via vizito havu postsignojn kaj spurojn!

    Krom la memorĉambro en Abaújszántó troviĝas ankoraŭ du aliaj memor-objektoj pri Kalocsay.

    • Proksimume 50 metrojn for de la memorĉambro, antaŭ la domo de strato Béke n-ro 32, videblas bronza busto, inaŭgurita la 9-an de novembro en 1986, kiun en oktobro de 2003 oni translokis ĉi tien el la parko "István király" (reĝo Stefano). Post Zamenhof, Kalocsay estis la unua persono, kiu ricevis statuon pro sia agado por Esperanto! Ĝi estas verko de s-ro Jószay Zsolt.
    • Je 50 pliaj metroj for de la busto de Kalocsay komenciĝas la strateto "Dr Kalocsay köz", kaj tuj ĉe ĝia komenco, sur la muro de domo troviĝas memortabulo pri Kalocsay kun orumitaj literoj. - La teksto sur ĝi: "D-ro Kolomano Kalocsay // 1891 - 1976 // doktoro pri medicinaj sciencoj // internacie fama poeto, literatura tradukisto kaj lingvisto // Honore al la naskito de nia urbeto // 1982

    menuo


  • urbo Debrecen - memortabulo pri Esperanto

    GPS: N47.5302519 - E21.625268

    En la urbocentro de Debrecen, ĉe unu el la anguloj de placo Kossuth komenciĝas la malgranda strateto Zamenhof, ĉe kies komenco, ĉe la stratangulo, sur la muro de direktora oficejo de la firmao MÁV (Hungaraj Ŝtatfervojoj) troviĝas memortabulo.

    La teksto de la memortabulo:

    Honore al la elstara aktivulo de la paco kaj amikeco de popoloj,
    al la kreinto de internacia lingvo Esperanto,
    al la pola kuracisto, Lajos Zamenhof.
    Starigis ĝin la Esperanto-rondoj de fervojistoj de Debrecen
    1961

    Bedaŭrinde sur la tabulo aperas erare la nomo kaj ankaŭ la nacieco de Zamenhof. Lia oficiala nomo estis Lazar Markoviĉ Zamenhof, sed en Esperantujo li uzis la nom-formon Ludoviko Lazaro Zamenhof. - Zamenhof mem deklaris sin rusnacia judo, kiu naskiĝis en la urbo Białystok, nuntempe apartenanta al Pollando, sed liatempe ĝi estis parto de la carisma, rusa imperio. - Ĉu li estis kreinto aŭ iniciatinto de la lingvo, tio estas demando dependanta de vidmaniero kaj vidpunkto...

    menuo


  • urbeto Aggtelek - kaverna tabulo pri Esperanto

    GPS: N48.4716688 - E20.4951774

    Ĉe la urbeto Aggtelek, en la kaverno Baradla, sur la muro de "koncertejo", ĉe la enirejo de "Styx" troviĝas hungarlingva kaj Esperantlingva memortabulo.

    La Internacia Fervojista Esperanto-Asocio, (IFEF) en 1963 aranĝis sian kongreson en Budapeŝto. La proksimume 1000 partoprenantoj, alvenintaj el ĉirkaŭ 20 landoj, en la tago de ekskurso vizitis ankaŭ la gutŝtonan kavernon de Aggtelek, kie la 8-an de majo en 1963 en la "koncertejo" de la kaverno la Filharmonia Orkestro de MÁV (Hungaraj Ŝtatfervojoj) prezentis koncerton por ili kun granda sukceso.

    Inaŭguro de la tabulo okazis la 2-an de junio en 1963, kiam okazis ankaŭ koncerto kun spektantaro de ĉirkaŭ 400 personoj.

    Teksto de la tabulo:

    A Nemzetközi Vasutas Eszperantó Szövetség -IFEF- / budapesti 14. kongresszusán 20 országot képviselő / 1000 delegátus 1962. május 8-i aggtelek-jósvafői / látogatásának és a Debreceni MÁV. Filharmónikus / Zenekar nagysikerű barlangi hangversenyének / emlékére állították / a Magyar Vasutas Eszperantisták /

    Memore pri la vizitado en Aggtelek-Jósvafő kaj / pri la bonsukcesa grota koncerto de la Fervoja / Filharmonia Orkestro de Debrecen, aranĝita la / 8-an de majo 1962, por 1000 partoprenantoj el / 20 landoj okaze de la 14-a Kongreso de la Inter- / nacia Federacio Esperantista Fervojista en / Budapeŝto, starigis / la Hungaraj Fervojistaj Esperantistoj.

    menuo


  • urbo Miskolc - ĉambro Esperanto

    GPS: N48.1016311 - E20.7814259

    Kalocsay Kálmán kaj lia amiko Győry-Nagy Lajos abiturientiĝis en 1909, en la gimnazio Lévay József, en urbo Miskolc. La du lernantoj komencis lerni Esperanton en la jaro 1911, el lernolibro de Esperanto, kiun ili ekvidis en montrofenestro de librovendejo, kaj post du jaroj jam estis ili, kiuj gvidis la unuan Esperanto-kurson en la urbo Miskolc... - kaj poste ili ambaŭ fariĝis motoroj de Esperanto-movado.

    Okaze de la 100-a datreveno de ilia unua kurso unun el siaj lernoĉambroj la Gimnazio decidis oficiale nomi "ĉambro Esperanto", kaj ĉe ĝia enirejo la 8-an de oktobro en 2013 estis inaŭgurita memortabulo, kun akompana ekspozicio, prezentinta la centjaran historion de Esperanto.

    La advokato s-ro Győry Nagy Lajos ĝis la fino de sia vivo organizis la lingvoinstruadon de Esperanto en Miskolc, kaj gvidis la kulturan vivon de esperantistoj en la departementoj Borsod, Heves kaj Nógrád. Lian nomon portas larĝa ŝtuparo el la urbocentro al la TV-turo kaj belvidejo de la urbo.

    Kalocsay lernis plu en Budapeŝto, en universitato pri medicino, kaj ankaŭ li restis aktiva esperantisto en sia tuta vivo.

    La memortabulon en la Gimnazio oni povas viziti nur post anticipa interkonsento kun la sekretaria servo de la lernejo, aŭ okaze de florkronado de la memortabulo, kaj ĉe similaj eventoj. Adreso de la gimnazio estas: urbo Miskolc, strato Kálvin, n-ro 4.

    menuo


  • Komló - placo Eszperantó

    GPS: N46.1901023, E18.2616989

    La "heroa" epoko de hungaria Esperanto-movado estis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Preskaŭ en ĉiu pli granda urbo funkciis Esperanto-kluboj, kaj Hungara Esperanto-Asocio havis plurmil membrojn. En ĝia budapeŝta centro laboris pli ol 40 dungitoj, ĝi posedis propran presejon, eldonejon, reklaman kaj informadikan sekcion ktp... - cetere, danke al du elstaraj gvidantoj, al Vaskó Tibor kaj Benczik Vilmos, estis eldonitaj plurcent esperantlingvaj libroj – kio estas unika fenomeno en la mondo!

    En ĉi tiu epoko okazis tre multaj Esperantaj programoj, aranĝoj, klubvesperoj, semajnfinaj renkontoj ktp. Okaze de la landa Esperanto-kongreso en 1976 okazis ankaŭ la inaŭguro de "Placo Esperanto" en la urbo Komló, pri kiu evento memorigas marmora tabulo sur la muro de urbodomo.

    menuo


Listo de la urboj

Abaliget,   Abaújszántó,   Aggtelek,   Budapest,   Debrecen,   Gödöllő,   Kismaros,   Komló,   Makó,   Máriabesnyő,   Miskolc,   Nagybakónak,   Nagymaros,   Pécs,   Piliscsév,   Szeged,   Szentes,   Tata,   xxxx

menuo


""Esperantaj memorlokoj en Hungario" – diplomo

Ni invitas vin al ekskursa ludo. Vizitu kiel eble plej multe el la supre listigitaj memorlokoj! Se vi jam vizitis sufiĉe da ili, petu la diplomon "Esperantaj Memorlokoj - HU", kaj la Fondaĵo Eszperantó sendos al vi la elegantan atestan diplomon!

Detalaj kondiĉoj por ricevi la diplomon:

  1. Viziton ĉe memorloko vi povas atesti per memfoto (selfio) farita tie. Sur la foto estu klare videbla kaj la memorloko, kaj la vizaĝo(j) de la vizitanto(j). Sur unu foto povas roli maksimume 3 personoj. – La fotojn vidos ekskluzive la administrantoj de la diplomo ĉe la Fondaĵo Eszperantó, post la kontrolado ili estos forviŝitaj – escepte, se vi instrukcias alimaniere.
  2. Por akiri la diplomon estas akceptata nur unu memorloko el la sama urbo. Por akiri diplomon de pli alta kategorio, oni povas alkalkuli la pli fruajn vizititajn memorlokojn de la pli malalta kategorio.
  3. Vizitado de la memorlokoj ne estas ligita al difinitaj tempopunktoj aŭ tempodaŭroj - sed la organizantoj povas anonci specialajn porokazajn aktivadojn koncerne konkretan tempodaŭron.
  4. La diplomo havas 3 ŝtupojn, kategoriojn:
    1. baza ŝtupo: vizito de 5 memorlokoj (en 5 urboj),
    2. meza ŝtupo: vizito de duono de ĉiuj memorlokoj (nuntempe 10 lokoj en dek urboj),
    3. supera ŝtupo: vizito de ĉiuj memorlokoj kun escepto de maksimume tri el ili.
  5. Per la registrada kotizo vi subtenas la agadon de la "Fondaĵo Eszperantó". Por ĉiu ŝtupo de la diplomo oni devas pagi apartan registradan kotizon. La sumo de tiu registrada kotizo ne estas fiksa, ĝi estas laŭplaĉa, sed minimume 1000 forintoj por ĉiu vizitita unuopa memorloko.

    La registradan kotizon vi povas transpagi al la banko-konto de la Fondaĵo Esperanto (Eszperantó Alapítvány) n-ro: 16200144-18516517-00000000.

  6. La diplomon povas ricevi nur naturaj personoj, kiuj indikas veran nomon kaj verajn datumojn.
  7. La nomon, loĝurbon de la diplomitoj kaj la vicordan numeron ni publikigos kiel laŭdon en niaj retpaĝoj. La ricevitajn fotojn ni publikigos nur se vi konkrete permesas tion, en kontraŭa kazo ni forviŝos ilin post la alsendo de la diplomo.

    La ceteraj datumoj de la formularo estos uzataj ekskluzive en la kadroj de Fondaĵo Eszperantó, al neniu tria partnero ili estos disponigitaj.

  8. Por alsendi la selfiojn, atestantajn la vizitojn ĉe la memorlokoj, vi havas du eblojn:
    • ĉe la peto de la diplomo vi povas sendi ĉiujn fotojn kune per la helpo de reta servo por transsendado de dosieroj (ekz. mammutmail.com, toldacuccot.hu, nagydarab.hu, stb.)
    • vi povas sendi la fotojn po unu, tuj post la vizito de unuopaj memorlokoj - tiel vi ja ne devos serĉadi ilin poste...
  9. Se vi deziras sendi la memfotojn (selfiojn) aparte, po unu, komence vi devas (nur unufoje) registri vin per la suba formularo, por ke ni sciu, al kiu apartenas la senditaj fotoj.
  10. La registradan kotizon vi povas similmaniere transpagi aŭ en unu sumo ĉe la peto de la diplomo, aŭ en pluraj partaj sumoj ĉe vizitoj de la unuopaj memorlokoj.
  11. La diplomon "Esperantaj memorlokoj - HU" eldonas Eszperantó Alapítvány (Fondaĵo Esperanto, reg.n-ro: Pk. 65618/1991 – 1193 Budapest, Leiningen u. 4. - tel: +36-1-282.88.85, Szilvási László). Koncerne la diplomon "ZEO-HU" ĉian korespondaĵon kaj sendaĵon oni devas adresi al "zeo-hu-diploma@eszperanto.hu"
  12. Por ricevi la diplomon validas nur la ĉi-supre listigitaj objektoj. Kun danko ni akceptas sciigon pri eventuale mankantaj memor-objektoj.

La diplomon – laŭ via elekto – ni sendos al vi per poŝto, aŭ ni transdonos ĝin persone kaj publike en iu Esperanto-kunveno.

menuo


Registriĝo kaj pretendo de la diplomo

Celo de la
registriĝo:
Ebligo de unuopa foto-sendo:
Pretendo, peto de la diplomo.

Familia nomo:
Persona nomo:
Retpoŝta adreso:
Poŝta kodo:
Urbo:
Adreso:
Naskiĝ-jaro:
Telefon n-ro:

Ĉu vi konsentas pri la publikigo de iu via foto? Se jes, pri kiu foto aŭ fotoj?


Por peti, pretendi la diplomon, plenigu la supran formularon, transpagu la registran kotizon al la banko-konto 16200144-18516517 de Eszpe­ran­tó Alapítvány, kaj sendu la fotojn al la retadreso "zeo-hu-diploma@eszperanto.hu".

La fotojn laŭeble paku en zip-dosieron, kaj por la alsendo uzu iun retan servon por transigo de grandaj dosieroj (ekz. mammutmail.com, toldacuccot.hu, nagydarab.hu, ktp.)

menuo


Esperanto-informoj:

www.eszperanto.hu

www.eszperanto-online.hu (reta kurso)

www.eszperanto-tanfolyam.hu (kurso)

www.eszperanto-szotar.hu (vortaro)


Eszperantó Alapítvány – Pk. 65618/1991 – 1193 Budapest, Leiningen u. 4. – zeo-hu-diploma @ eszperanto.hu – Szilvási László – +36-1-282.88.85

menuo